Diboĉi
ya DoctorDada, 21 Novemba 2013
Ujumbe: 2
Lugha: Esperanto
DoctorDada (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2013 3:30:47 asubuhi
Mi legis en la novembra ‘Revuo Esperanto’ (pĝ 224): ‘partoprenantoj [en ArKonEs] dum la tuta semajnfino koridorumas, diboĉas kaj klaĉas en tiu longa koridoro.’ Laŭ vortaro.net, ‘diboĉi’ signifas: ‘Malmodere manĝi, trinki, seksumi’, kaj la jena zamenhofa ekzemplo estas donita: ‘petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu’. Mi surprizas ke tian malaproban vorton uzas la aŭtoro de la artikolo. Ĉu la signifo de la vorto ŝanĝis, kaj malfortiĝis, dum lastaj jaroj?
michaleo (Wasifu wa mtumiaji) 21 Novemba 2013 6:29:36 asubuhi
DoctorDada:Mi legis en la novembra ‘Revuo Esperanto’ (pĝ 224): ‘partoprenantoj [en ArKonEs] dum la tuta semajnfino koridorumas, diboĉas kaj klaĉas en tiu longa koridoro.’ Laŭ vortaro.net, ‘diboĉi’ signifas: ‘Malmodere manĝi, trinki, seksumi’, kaj la jena zamenhofa ekzemplo estas donita: ‘petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu’. Mi surprizas ke tian malaproban vorton uzas la aŭtoro de la artikolo. Ĉu la signifo de la vorto ŝanĝis, kaj malfortiĝis, dum lastaj jaroj?Probable, ĉi tiu vorto, depende de kunteksto, povas havi pejorativan sencon. Sed en ĉi tiu situacio, mi ne serĉus ĝin. La esperanta-pola vortaro difinas ĝin kiel 'hulać', kio povas signifi ludi senzorge, do se iu ludi abstemie, tio ne devas esti io malaproba.