Đi đến phần nội dung

Diboĉi

viết bởi DoctorDada, Ngày 21 tháng 11 năm 2013

Tin nhắn: 2

Nội dung: Esperanto

DoctorDada (Xem thông tin cá nhân) 03:30:47 Ngày 21 tháng 11 năm 2013

Mi legis en la novembra ‘Revuo Esperanto’ (pĝ 224): ‘partoprenantoj [en ArKonEs] dum la tuta semajnfino koridorumas, diboĉas kaj klaĉas en tiu longa koridoro.’ Laŭ vortaro.net, ‘diboĉi’ signifas: ‘Malmodere manĝi, trinki, seksumi’, kaj la jena zamenhofa ekzemplo estas donita: ‘petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu’. Mi surprizas ke tian malaproban vorton uzas la aŭtoro de la artikolo. Ĉu la signifo de la vorto ŝanĝis, kaj malfortiĝis, dum lastaj jaroj?

michaleo (Xem thông tin cá nhân) 06:29:36 Ngày 21 tháng 11 năm 2013

DoctorDada:Mi legis en la novembra ‘Revuo Esperanto’ (pĝ 224): ‘partoprenantoj [en ArKonEs] dum la tuta semajnfino koridorumas, diboĉas kaj klaĉas en tiu longa koridoro.’ Laŭ vortaro.net, ‘diboĉi’ signifas: ‘Malmodere manĝi, trinki, seksumi’, kaj la jena zamenhofa ekzemplo estas donita: ‘petolu, diboĉu, sed poste sorton ne riproĉu’. Mi surprizas ke tian malaproban vorton uzas la aŭtoro de la artikolo. Ĉu la signifo de la vorto ŝanĝis, kaj malfortiĝis, dum lastaj jaroj?
Probable, ĉi tiu vorto, depende de kunteksto, povas havi pejorativan sencon. Sed en ĉi tiu situacio, mi ne serĉus ĝin. La esperanta-pola vortaro difinas ĝin kiel 'hulać', kio povas signifi ludi senzorge, do se iu ludi abstemie, tio ne devas esti io malaproba.

Quay lại