შინაარსის ნახვა

déjà vu

mac69-ისა და 23 ნოემბერი, 2013-ის მიერ

შეტყობინებები: 16

ენა: Esperanto

Ondo (მომხმარებლის პროფილი) 23 ნოემბერი, 2013 16:35:35

mac69:Kiel oni tradukas la vorton "déjà-vu" esperante?
Mi antaŭdankas viajn respondojn.
Jamosento estas la trafa vorto. Tiun tradukon donas ankaŭ la vortaro de Wells por déjà vu.

Se vi volas konservi ian misteran atmosferon kaj iom snobi, vi povas skribi ankaŭ deĵavuo. La vorto estas sufiĉe internacia, sed certe ne tutmonde komprenata.

robbkvasnak (მომხმარებლის პროფილი) 23 ნოემბერი, 2013 17:45:47

Oni povus uzi "jamosento" kaj aldoni: "kion la francoj nomas dejavu". En naciaj lingvoj oni ofte uzas tion teknikon, ekzemple "ni manĝis bovrostaĵon kion niaj gastigantoj nomis roast beef". Finfine Esperanto ne estas sekreta, religia kodo sed rimedo por komuniki.

efilzeo (მომხმარებლის პროფილი) 23 ნოემბერი, 2013 18:16:09

robbkvasnak:Oni povus uzi "jamosento" kaj aldoni: "kion la francoj nomas dejavu". En naciaj lingvoj oni ofte uzas tion teknikon, ekzemple "ni manĝis bovrostaĵon kion niaj gastigantoj nomis roast beef". Finfine Esperanto ne estas sekreta, religia kodo sed rimedo por komuniki.
Iom jes lango.gif

antoniomoya (მომხმარებლის პროფილი) 23 ნოემბერი, 2013 19:16:15

mac69:Tiun saman scenon li vivis antaŭe.
"Ho! Mi jam vivis tion".
Mi havis déjà vu".
"En pli ol unu okazoj, mi sentis ke ion mi jam vidis aŭ vidis antaŭe".
Viaj frazoj mem respondas al via demando: "déjà vu" oni povas traduki per "mi jam vidis aŭ vivis tion antaŭe".

Ekzemple: Mi havis "déjà vu-on" = mi havis senton pri io jam vidita, vivita aŭ spertita. Mi sentis ke tion mi jam vivis, vidis aŭ spertis antaŭe.

Mi ne speciale ŝatas la esprimon "jamo-sento". Fakte, mi neniam uzus ĝin, ĉar por mi ĝi estas ete komprenebla.
Ni ne forgesu ke naciaj esprimoj ne ĉiam povas esti esperantigitaj vort-al-vorte.

Amike.

Dolz (მომხმარებლის პროფილი) 23 ნოემბერი, 2013 20:35:42

kiel jam vivito. Ĉu estus eblo? ĉu komprenebla?

fajrkapo (მომხმარებლის პროფილი) 23 ნოემბერი, 2013 21:34:47

Mi ne komprenas la vorton jamosento, kio estas tio? ĉu jam - sento? ĉiokaze, jam vivite, vivito aŭ vivita...(ankaŭ ne mi ŝatas jamosenton).
Deĵavuo estus sendube la plej bona opcio (laŭ mi).

ზემოთ დაბრუნება