déjà vu
ca, kivuye
Ubutumwa 16
ururimi: Esperanto
Ondo (Kwerekana umwidondoro) 23 Munyonyo 2013 16:35:35
mac69:Kiel oni tradukas la vorton "déjà-vu" esperante?Jamosento estas la trafa vorto. Tiun tradukon donas ankaŭ la vortaro de Wells por déjà vu.
Mi antaŭdankas viajn respondojn.
Se vi volas konservi ian misteran atmosferon kaj iom snobi, vi povas skribi ankaŭ deĵavuo. La vorto estas sufiĉe internacia, sed certe ne tutmonde komprenata.
robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 23 Munyonyo 2013 17:45:47
efilzeo (Kwerekana umwidondoro) 23 Munyonyo 2013 18:16:09
robbkvasnak:Oni povus uzi "jamosento" kaj aldoni: "kion la francoj nomas dejavu". En naciaj lingvoj oni ofte uzas tion teknikon, ekzemple "ni manĝis bovrostaĵon kion niaj gastigantoj nomis roast beef". Finfine Esperanto ne estas sekreta, religia kodo sed rimedo por komuniki.Iom jes

antoniomoya (Kwerekana umwidondoro) 23 Munyonyo 2013 19:16:15
mac69:Tiun saman scenon li vivis antaŭe.Viaj frazoj mem respondas al via demando: "déjà vu" oni povas traduki per "mi jam vidis aŭ vivis tion antaŭe".
"Ho! Mi jam vivis tion".
Mi havis déjà vu".
"En pli ol unu okazoj, mi sentis ke ion mi jam vidis aŭ vidis antaŭe".
Ekzemple: Mi havis "déjà vu-on" = mi havis senton pri io jam vidita, vivita aŭ spertita. Mi sentis ke tion mi jam vivis, vidis aŭ spertis antaŭe.
Mi ne speciale ŝatas la esprimon "jamo-sento". Fakte, mi neniam uzus ĝin, ĉar por mi ĝi estas ete komprenebla.
Ni ne forgesu ke naciaj esprimoj ne ĉiam povas esti esperantigitaj vort-al-vorte.
Amike.
Dolz (Kwerekana umwidondoro) 23 Munyonyo 2013 20:35:42
fajrkapo (Kwerekana umwidondoro) 23 Munyonyo 2013 21:34:47
Deĵavuo estus sendube la plej bona opcio (laŭ mi).