Al la enhavo

vorto de la tago : funkciivo

de pace, 2013-novembro-24

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

Ondo (Montri la profilon) 2013-novembro-26 09:46:22

Kirilo81:Ĉu tio estas ŝerc-fadeno aŭ ĉu kelkiuj ĉi tie vere ne distingas inter vera E-a sufiks(oid)o -iv- (kiel en kre/iv/a kaj latindevena sufikso °iv° kiel parto de internaciaj vortoj (kiel agresiv/a, adjektiv/o)?
Interesa demando, sed mi ne scias ĉu vi faris ĝin tute serioze. Kiel vi klarigas al komencanto aŭ al mi, kiu el viaj alternativoj estas ĝusta ekz. pri agresiva, kolektiva, respektivaprogresiva?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-novembro-26 13:13:30

La klarigo estas kiel ĉe ĉiu alia vorto: Ke oni povas en vorto rekoni Esperantajn elementojn ne signifas, ke tio estas efektive vorto analizebla tiel - povus ankaŭ estis vorto, kiu nur hazarde aspektas plurmorfeme.*

Ekz. papagofagopiro ne estas pap-ago, fago-piro.
La decidiga faktoro estas la signifo. Kaj agresiva ne estas agreskapabla, sed agresema, do agresiv/a.

Kompreneble ekzistas okazoj, kie kaj internaciismo kaj E-a vortfaraĵo estas identaj, ekz. dent(/)ist/o aŭ ĉi tie eblete ĉe progres(/)iv/a (kie mi tamen preferus progresema).

*Mi parolas nun nur pri la dubaj okazoj, ne pri tiuj, kie post forigo de ŝajna morfemo aperus nekonata radiko kiel ĉe adjket°iv/o.

Ondo (Montri la profilon) 2013-novembro-26 14:10:32

Kirilo81:Ke oni povas en vorto rekoni Esperantajn elementojn ne signifas, ke tio estas efektive vorto analizebla tiel - povus ankaŭ estis vorto, kiu nur hazarde aspektas plurmorfeme.*
Sed la vortoj ja ne aspektas hazarde plurmorfemaj (male ol ekz. kolego aŭ viaj fagopiropapago). Tio estas ilia konsisto ankaŭ en la pruntedonintaj lingvoj.
La decidiga faktoro estas la signifo. Kaj agresiva ne estas agreskapabla, sed agresema, do agresiv/a.
PIV analizas la vorton agres/iv/a kaj donas la signifon "agresiva. agresema; kapabla krei aŭ ŝajnigi agreson"
Kompreneble ekzistas okazoj, kie kaj internaciismo kaj E-a vortfaraĵo estas identaj, ekz. dent(/)ist/o aŭ ĉi tie eblete ĉe progres(/)iv/a (kie mi tamen preferus progresema).
Tio estas la dua parto de la problemeco. La vera signifo de tiaj X-iva-vortoj ŝajnas esti pli proksima al multe aŭ bone X-antaX-ema ol al "X-kapabla, X-pova", kvankam oni defendas la sufikson ĝuste per bezono de tiu lasta signifo. Tute kaĉa lingvero, kiu ekzistas nur pro ies bezono imiti aliajn lingvojn. Eble la sola ekzistorajto por ĝi estas, ke ĝi ebligas diri aferojn malklare. Tion iuj tre bezonas.

horsto (Montri la profilon) 2013-novembro-30 01:46:08

Kirilo81:Ĉu tio estas ŝerc-fadeno aŭ ĉu kelkiuj ĉi tie vere ne distingas inter vera E-a sufiks(oid)o -iv- (kiel en kre/iv/a kaj latindevena sufikso °iv° kiel parto de internaciaj vortoj (kiel agresiv/a, adjektiv/o)?
Por mi ĉi tio estas ŝerco, ĉu ne?
distingi inter E-a sufikso kaj kio?
Krome mankas krampo.
Krome la uzado de kelkiuj estas tre dubinda.
Krome, via mesaĝo estas apenaŭ komprenebla.

sudanglo (Montri la profilon) 2013-novembro-30 10:57:02

Ho Kirilo! Adjektivo = kapabla krei adjekton.

Kaj Akuzativon kreas la akuzaton en la frazo, kiel predikativo kreas predikaton - tiu lasto estanta tiu al kiu oni predikas, same kiel la pagato de ĉeko estas tiu al kiu oni pagas.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-decembro-01 19:32:21

Plej malfrue nun temas pri ŝerco.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-decembro-01 19:33:50

horsto:Krome la uzado de kelkiuj estas tre dubinda.
Diras kiu?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-decembro-01 19:41:06

Ondo:Sed la vortoj ja ne aspektas hazarde plurmorfemaj (male ol ekz. kolego aŭ viaj fagopiropapago). Tio estas ilia konsisto ankaŭ en la pruntedonintaj lingvoj.
Vi pravas, sed mi volis doni nemiskompreneblan ekzemplon. Oni povus ankaŭ preni faŝist/o - ĝi etimologie enhavas la saman sufikson kiel la E-a marks/ist/o, eĉ en la sama signifo, sed pro la manko de radiko *faŝ' oni vidas, ke temas pri unumorfemaĵo.
PIV analizas la vorton agres/iv/a kaj donas la signifon "agresiva. agresema; kapabla krei aŭ ŝajnigi agreson"
Tiuokaze PIV aŭ alidifinas la signifon de -em- aŭ intence pligrandigas la signifon de agresiv' (aŭ ĉu iu uzas ĝin en la senco agres(em)iga?), por akordigi ĝin kun la bedaŭrinde fuŝa kompreno de vortfarado videbla en PIV.
La vera signifo de tiaj X-iva-vortoj ŝajnas esti pli proksima al multe aŭ bone X-antaX-ema ol al "X-kapabla, X-pova", kvankam oni defendas la sufikson ĝuste per bezono de tiu lasta signifo. Tute kaĉa lingvero, kiu ekzistas nur pro ies bezono imiti aliajn lingvojn. Eble la sola ekzistorajto por ĝi estas, ke ĝi ebligas diri aferojn malklare. Tion iuj tre bezonas.
Vi tute pravas. La sufiks(oid)o -iv- estus utila kiel mallongigo de -pov-/-kapabl-, sed la ofteco de signife similaj internaciaj vortoj kun latina (ne Esperanta!) sufikso °iv° konfuzas la parolantojn, kiel montras ĉi tiu fadeno.

horsto (Montri la profilon) 2013-decembro-01 23:59:59

Kirilo81:Plej malfrue nun temas pri ŝerco.
Al kiu vi respondis?
Bedaŭrinde vi ŝajne tute ne degnas helpi la legantojn kompreni viajn mesaĝojn?
Kirilo81:
horsto:
Krome la uzado de kelkiuj estas tre dubinda.
Diras kiu?
Dankon por esprimi vian opinon ke mia opinio valoras nenion.
Kion signifu kelkiuj? Kelkaj iuj?
Ĉu vi opinias tion bonstila?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-decembro-02 09:26:42

Horsto, eble provu iomete relaksi antaŭ ol eksidi ĉe la komputilo, kun iom malpli da agresemo viaflanka en la interpreto de kaj reago al mesaĝoj mi havus pli da emo klarigi eventualan miskomprenon.

Kompreneble pri ŝerco temas ĉe la ĵus-antaŭa mesaĝo de la estimata Sudanglo, laŭ kies logiko nominativo estus la kapablo (iv) krei personon, kiun oni igis (at) virino (in) kun rilato al nomo (nom).

Kaj se mi opinius vian opinion senvalora, mi skribus tion aŭ prefere ĝentile silentus, sed mi ja demandis, laŭ kiu aŭtoritato vi pridubas la formon kelkiuj. Tiu vorto ja nur 11-foje aperas ekz. en la tekstaro, sed miaopinie ĝi estas utila nuancigilo, kiam iu estas kvante tro nepreciza kaj kelkaj tro difinita.

Reen al la supro