Al la enhavo

vorto de la tago : funkciivo

de pace, 2013-novembro-24

Mesaĝoj: 22

Lingvo: Esperanto

pace (Montri la profilon) 2013-novembro-24 10:51:54

Jes, nun mi ricevis interesajn klarigojn. Dankon al ĉiuj !

Tjeri (Montri la profilon) 2013-novembro-24 11:28:00

-iv- estas neoficiala sed sufiĉe uzata sufikso, kiu montras, ke io aŭ iu kapablas fari ion (vidu PIV)
Do funkciivo: eco, stato, de io kapabla funkcii.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-novembro-24 11:43:52

pace:Mi ne trovas tiun vorton : funkciivo. Nek en la vortaro, nek en PMEG.
Ankaŭ mi trovis tiun vorton, ĝi uzas neoficialan sufikson, -iv, kiu estas simila al -ebl, sed kun nuanco de plia aktiveco.

Mi opinias ke ne estas necesa, kaj oni povas uzi -em, pov-, aŭ aliajn oficialajn vortojn.

Pensas mi ke la tagvortisto ne devas inkludi neoficialajn vortojn en "oficiala fadeno", ridulo.gif, jen ligilo kie vi povas rigardi:

Via teksto...

(mi vidas ke tjeri eksplikis bone sube)

PS: en tiu ĉi kazo, laŭ mi, funkcieco sufiĉus, kaj ne necesas uzi funkciivo-n

Urho (Montri la profilon) 2013-novembro-24 11:58:07

Sufikso -iv- ekzistas ankaŭ en lernu!-vortaro. Bv. serĉi per -iv* (aŭ nur -iv), do la rezulto estas -iva.

Jen kelkaj iv-vortoj en lernu!-vortaro: agresiva. bruliva, detonaciivo, ekzekutiva, elvokiva, konduktiva, konduktivo, konfuziva, nepekiva, nesensiva, nociva, nocivo, nenocivo, periva, produktiva, produktivo, rezistivo, selektiva, sensiva, sentiva, tralasiva.

fajrkapo (Montri la profilon) 2013-novembro-24 13:00:18

Urho:Sufikso -iv- ekzistas ankaŭ en lernu!-vortaro. Bv. serĉi per -iv* (aŭ nur -iv), do la rezulto estas -iva.

Jen kelkaj iv-vortoj en lernu!-vortaro: agresiva. bruliva, detonaciivo, ekzekutiva, elvokiva, konduktiva, konduktivo, konfuziva, nepekiva, nesensiva, nociva, nocivo, nenocivo, periva, produktiva, produktivo, rezistivo, selektiva, sensiva, sentiva, tralasiva.
Kelkaj el ili kiel agresiva aŭ nociva ne devenas de ia vorto, kaj la ceteraj estas anstataŭeblaj, kiel produktiva: produktema aŭ produktiga, konfusiva:konfusiga, ktp.

Se ĉi tiu sufikso estus estinta necesa, eble Zamenhof estus enmetanta ĝin en la sufiksaro.

Tjeri (Montri la profilon) 2013-novembro-24 14:30:14

-iv, kiu estas simila al -ebl,
Tute ne.
kreebla: kiun oni povas krei
kreiva: kiu povas krei, kreipova

PMEG

horsto (Montri la profilon) 2013-novembro-25 00:55:28

Forlasi unuafoje al la ago de fizikaj fortoj konstruaĵon (ŝipon, balonon, ponton kaj simile), provante ties fortikecon kaj funkciivon:
Oni lanĉis ankoraŭ unu grandan butikon en nia urbo.
Mi ankoraŭ ne vojaĝis per tiu ĵus lanĉita ŝipo.
Mi ne scias kiu skribis tiun vdlt, mi tute ne komprenas.
Forlasi konstruaĵon???
Forlasi al io???

sudanglo (Montri la profilon) 2013-novembro-25 12:54:35

Oni ne forgesu pri ties uzo ankaŭ en lingvo-priskribo

Adjektivo, predikativo, akuzativo, prepozitivo, substantivo.

Urho (Montri la profilon) 2013-novembro-25 19:36:12

Parenteze, vi trovas ĉiujn -iv?-vortojn en lernu!-vortaro per *iv?

Kirilo81 (Montri la profilon) 2013-novembro-25 20:43:09

Ĉu tio estas ŝerc-fadeno aŭ ĉu kelkiuj ĉi tie vere ne distingas inter vera E-a sufiks(oid)o -iv- (kiel en kre/iv/a kaj latindevena sufikso °iv° kiel parto de internaciaj vortoj (kiel agresiv/a, adjektiv/o)?

Reen al la supro