ไปยังสารบัญ

vorto de la tago : funkciivo

จาก pace, 24 พฤศจิกายน 2013

ข้อความ 22

ภาษา: Esperanto

pace (แสดงโปรไฟล์) 24 พฤศจิกายน 2013, 10:51:54

Jes, nun mi ricevis interesajn klarigojn. Dankon al ĉiuj !

Tjeri (แสดงโปรไฟล์) 24 พฤศจิกายน 2013, 11:28:00

-iv- estas neoficiala sed sufiĉe uzata sufikso, kiu montras, ke io aŭ iu kapablas fari ion (vidu PIV)
Do funkciivo: eco, stato, de io kapabla funkcii.

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 24 พฤศจิกายน 2013, 11:43:52

pace:Mi ne trovas tiun vorton : funkciivo. Nek en la vortaro, nek en PMEG.
Ankaŭ mi trovis tiun vorton, ĝi uzas neoficialan sufikson, -iv, kiu estas simila al -ebl, sed kun nuanco de plia aktiveco.

Mi opinias ke ne estas necesa, kaj oni povas uzi -em, pov-, aŭ aliajn oficialajn vortojn.

Pensas mi ke la tagvortisto ne devas inkludi neoficialajn vortojn en "oficiala fadeno", ridulo.gif, jen ligilo kie vi povas rigardi:

Via teksto...

(mi vidas ke tjeri eksplikis bone sube)

PS: en tiu ĉi kazo, laŭ mi, funkcieco sufiĉus, kaj ne necesas uzi funkciivo-n

Urho (แสดงโปรไฟล์) 24 พฤศจิกายน 2013, 11:58:07

Sufikso -iv- ekzistas ankaŭ en lernu!-vortaro. Bv. serĉi per -iv* (aŭ nur -iv), do la rezulto estas -iva.

Jen kelkaj iv-vortoj en lernu!-vortaro: agresiva. bruliva, detonaciivo, ekzekutiva, elvokiva, konduktiva, konduktivo, konfuziva, nepekiva, nesensiva, nociva, nocivo, nenocivo, periva, produktiva, produktivo, rezistivo, selektiva, sensiva, sentiva, tralasiva.

fajrkapo (แสดงโปรไฟล์) 24 พฤศจิกายน 2013, 13:00:18

Urho:Sufikso -iv- ekzistas ankaŭ en lernu!-vortaro. Bv. serĉi per -iv* (aŭ nur -iv), do la rezulto estas -iva.

Jen kelkaj iv-vortoj en lernu!-vortaro: agresiva. bruliva, detonaciivo, ekzekutiva, elvokiva, konduktiva, konduktivo, konfuziva, nepekiva, nesensiva, nociva, nocivo, nenocivo, periva, produktiva, produktivo, rezistivo, selektiva, sensiva, sentiva, tralasiva.
Kelkaj el ili kiel agresiva aŭ nociva ne devenas de ia vorto, kaj la ceteraj estas anstataŭeblaj, kiel produktiva: produktema aŭ produktiga, konfusiva:konfusiga, ktp.

Se ĉi tiu sufikso estus estinta necesa, eble Zamenhof estus enmetanta ĝin en la sufiksaro.

Tjeri (แสดงโปรไฟล์) 24 พฤศจิกายน 2013, 14:30:14

-iv, kiu estas simila al -ebl,
Tute ne.
kreebla: kiun oni povas krei
kreiva: kiu povas krei, kreipova

PMEG

horsto (แสดงโปรไฟล์) 25 พฤศจิกายน 2013, 00:55:28

Forlasi unuafoje al la ago de fizikaj fortoj konstruaĵon (ŝipon, balonon, ponton kaj simile), provante ties fortikecon kaj funkciivon:
Oni lanĉis ankoraŭ unu grandan butikon en nia urbo.
Mi ankoraŭ ne vojaĝis per tiu ĵus lanĉita ŝipo.
Mi ne scias kiu skribis tiun vdlt, mi tute ne komprenas.
Forlasi konstruaĵon???
Forlasi al io???

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 25 พฤศจิกายน 2013, 12:54:35

Oni ne forgesu pri ties uzo ankaŭ en lingvo-priskribo

Adjektivo, predikativo, akuzativo, prepozitivo, substantivo.

Urho (แสดงโปรไฟล์) 25 พฤศจิกายน 2013, 19:36:12

Parenteze, vi trovas ĉiujn -iv?-vortojn en lernu!-vortaro per *iv?

Kirilo81 (แสดงโปรไฟล์) 25 พฤศจิกายน 2013, 20:43:09

Ĉu tio estas ŝerc-fadeno aŭ ĉu kelkiuj ĉi tie vere ne distingas inter vera E-a sufiks(oid)o -iv- (kiel en kre/iv/a kaj latindevena sufikso °iv° kiel parto de internaciaj vortoj (kiel agresiv/a, adjektiv/o)?

กลับไปด้านบน