Messages: 22
Language: Esperanto
pace (User's profile) November 24, 2013, 10:51:54 AM
Tjeri (User's profile) November 24, 2013, 11:28:00 AM
Do funkciivo: eco, stato, de io kapabla funkcii.
fajrkapo (User's profile) November 24, 2013, 11:43:52 AM
pace:Mi ne trovas tiun vorton : funkciivo. Nek en la vortaro, nek en PMEG.Ankaŭ mi trovis tiun vorton, ĝi uzas neoficialan sufikson, -iv, kiu estas simila al -ebl, sed kun nuanco de plia aktiveco.
Mi opinias ke ne estas necesa, kaj oni povas uzi -em, pov-, aŭ aliajn oficialajn vortojn.
Pensas mi ke la tagvortisto ne devas inkludi neoficialajn vortojn en "oficiala fadeno",
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Via teksto...
(mi vidas ke tjeri eksplikis bone sube)
PS: en tiu ĉi kazo, laŭ mi, funkcieco sufiĉus, kaj ne necesas uzi funkciivo-n
Urho (User's profile) November 24, 2013, 11:58:07 AM
Jen kelkaj iv-vortoj en lernu!-vortaro: agresiva. bruliva, detonaciivo, ekzekutiva, elvokiva, konduktiva, konduktivo, konfuziva, nepekiva, nesensiva, nociva, nocivo, nenocivo, periva, produktiva, produktivo, rezistivo, selektiva, sensiva, sentiva, tralasiva.
fajrkapo (User's profile) November 24, 2013, 1:00:18 PM
Urho:Sufikso -iv- ekzistas ankaŭ en lernu!-vortaro. Bv. serĉi per -iv* (aŭ nur -iv), do la rezulto estas -iva.Kelkaj el ili kiel agresiva aŭ nociva ne devenas de ia vorto, kaj la ceteraj estas anstataŭeblaj, kiel produktiva: produktema aŭ produktiga, konfusiva:konfusiga, ktp.
Jen kelkaj iv-vortoj en lernu!-vortaro: agresiva. bruliva, detonaciivo, ekzekutiva, elvokiva, konduktiva, konduktivo, konfuziva, nepekiva, nesensiva, nociva, nocivo, nenocivo, periva, produktiva, produktivo, rezistivo, selektiva, sensiva, sentiva, tralasiva.
Se ĉi tiu sufikso estus estinta necesa, eble Zamenhof estus enmetanta ĝin en la sufiksaro.
Tjeri (User's profile) November 24, 2013, 2:30:14 PM
-iv, kiu estas simila al -ebl,Tute ne.
kreebla: kiun oni povas krei
kreiva: kiu povas krei, kreipova
PMEG
horsto (User's profile) November 25, 2013, 12:55:28 AM
Forlasi unuafoje al la ago de fizikaj fortoj konstruaĵon (ŝipon, balonon, ponton kaj simile), provante ties fortikecon kaj funkciivon:Mi ne scias kiu skribis tiun vdlt, mi tute ne komprenas.
Oni lanĉis ankoraŭ unu grandan butikon en nia urbo.
Mi ankoraŭ ne vojaĝis per tiu ĵus lanĉita ŝipo.
Forlasi konstruaĵon???
Forlasi al io???
sudanglo (User's profile) November 25, 2013, 12:54:35 PM
Adjektivo, predikativo, akuzativo, prepozitivo, substantivo.
Urho (User's profile) November 25, 2013, 7:36:12 PM
Kirilo81 (User's profile) November 25, 2013, 8:43:09 PM