До змісту

Streketoj en la vortaro

від makis, 24 листопада 2013 р.

Повідомлення: 4

Мова: Esperanto

makis (Переглянути профіль) 24 листопада 2013 р. 15:08:49

En la vortaro, kelkfoje, kiam oni klakas sur la difino, la streketo restos kaj vi devos forviŝi la streketon vidi la difinon.

Ekzemple, serĉu angle "blasphemy" kaj klaku sur "blasfem-o". La streketo restas!

Urho (Переглянути профіль) 24 листопада 2013 р. 16:07:53

makis:Ekzemple, serĉu angle "blasphemy" kaj klaku sur "blasfem-o". La streketo restas!
Miaopinie, la formo de vortoj en la vortaro estas erara. Bonvolu korekti jene: blasfem-o, -adoblasfemo, blasfemado.

fantomo (Переглянути профіль) 24 листопада 2013 р. 16:33:12

Tie oni uzas el paperaj vortaroj kopiitan neimitindan manieron ŝpari paperon.
Kontrolindaj por (anglalingvaj?) vortaristoj ekz. adipose, admission, ad valorem, advance, advanced, advancement, adversity, affianced, affront, afoot, attraction, ktp.

makis (Переглянути профіль) 24 листопада 2013 р. 16:42:08

Urho:Miaopinie, la formo de vortoj en la vortaro estas erara. Bonvolu korekti jene: blasfem-o, -adoblasfemo, blasfemado.
fantomo:Kontrolindaj por (anglalingvaj?) vortaristoj ekz. adipose, admission, ad valorem, advance, advancee, advancement, adversity, affianced, affront, afoot, attraction, ktp.
Jes, same por ĉi tiuj vortoj. Mi pensis, ke tiu estis eraro en la vortaro ankaŭ. Eble ĝi estas intence montri derivadon, ĉu?

Назад до початку