المشاركات: 6
لغة: Esperanto
tlatelolco (عرض الملف الشخصي) 26 نوفمبر، 2013 1:01:18 م
Jen mia blogo pri la acidpasta pano. Kiel fari hejman naturan acidpaston kaj bonan panon, etapo post etapo.
http://acidpastapano.wordpress.com/
Ne hezitu. Iru kaj vidu!
Tjeri (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2013 6:08:23 ص
![ridulo.gif](/images/smileys/ridulo.gif)
Mi devis legi vian blogon, por kompreni, ke temas pri (pan)fermentaĵo. Acidpasto estas erara rekta traduko de la angla sourdough
La vorton fermentaĵo uzis Zamenhof en sia traduko de Biblio.
Konsilo: neniam uzu vikipedion kiel lingva referenco por esperanto.
Kirilo81 (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2013 9:37:59 ص
Ankaŭ ni, parenteze, hejme bakas per fermentpasto.
dobri (عرض الملف الشخصي) 27 نوفمبر، 2013 6:15:45 م
tlatelolco (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2013 5:13:58 م
Tjeri:Acidpasto estas erara rekta traduko de la angla sourdough- Vere. Mi trovis tion en Vikipedio. Zamenhofo uzis "fermentaĵo" por la natura (en)sourdough,(fr)levain. Kiel parli pri pano farinta el tio? En Eliro 12:20 mi legas la adjektivon "fermentinta". Ĉu tial oni dirus "fermentinta pano"?
La vorton fermentaĵo uzis Zamenhof en lia traduko de Biblio.
Konsilo: neniam uzu vikipedion kiel lingva referenco por esperanto.
Kaj ekzistas krome giston, kiun oni povas aĉeti en la freŝejo de vendejo. Sed tiu tute malsamas. Do, se oni dirus "fermentinta pano", ĉu ni povus konfuzi panon el natura (en)sourdough kaj panon el gisto?
- Pri vi konsilo. Kion lingan referencon uzi? (se ne Vikipedio)
Dankon pri la respondoj.
Tjeri (عرض الملف الشخصي) 28 نوفمبر، 2013 6:04:53 م
Kiun lingan referencon uzi? (se ne Vikipedio)ĉefe:
PIV
PMEG
kaj kompreneble la fundamento
Lingve, la esperanta vikipedio estas pli ekzercejo por komencintoj ol referenco.