目次へ

Blogo pri la acidpasto: recepto, kiel fari acidpastan panon...

tlatelolco,2013年11月26日の

メッセージ: 6

言語: Esperanto

tlatelolco (プロフィールを表示) 2013年11月26日 13:01:18

Bonan tagon al ĉiuj!

Jen mia blogo pri la acidpasta pano. Kiel fari hejman naturan acidpaston kaj bonan panon, etapo post etapo.
http://acidpastapano.wordpress.com/

Ne hezitu. Iru kaj vidu!

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年11月27日 6:08:23

Uzi ligilon estas pli konvena por la leganto... ridulo.gif
Mi devis legi vian blogon, por kompreni, ke temas pri (pan)fermentaĵo. Acidpasto estas erara rekta traduko de la angla sourdough
La vorton fermentaĵo uzis Zamenhof en sia traduko de Biblio.

Konsilo: neniam uzu vikipedion kiel lingva referenco por esperanto.

Kirilo81 (プロフィールを表示) 2013年11月27日 9:37:59

Interese, ankaŭ en la germana kaj supozeble en aliaj lingvoj oni uzas laŭvortan "acid-pasto".

Ankaŭ ni, parenteze, hejme bakas per fermentpasto.

dobri (プロフィールを表示) 2013年11月27日 18:15:45

Tamen la ĉeĥa "kvásek" laŭvorte tradukeblas kiel fermentaĵo, ĉar ĝi estiĝas per fermentado.

tlatelolco (プロフィールを表示) 2013年11月28日 17:13:58

Tjeri:Acidpasto estas erara rekta traduko de la angla sourdough
La vorton fermentaĵo uzis Zamenhof en lia traduko de Biblio.

Konsilo: neniam uzu vikipedion kiel lingva referenco por esperanto.
- Vere. Mi trovis tion en Vikipedio. Zamenhofo uzis "fermentaĵo" por la natura (en)sourdough,(fr)levain. Kiel parli pri pano farinta el tio? En Eliro 12:20 mi legas la adjektivon "fermentinta". Ĉu tial oni dirus "fermentinta pano"?
Kaj ekzistas krome giston, kiun oni povas aĉeti en la freŝejo de vendejo. Sed tiu tute malsamas. Do, se oni dirus "fermentinta pano", ĉu ni povus konfuzi panon el natura (en)sourdough kaj panon el gisto?

- Pri vi konsilo. Kion lingan referencon uzi? (se ne Vikipedio)

Dankon pri la respondoj.

Tjeri (プロフィールを表示) 2013年11月28日 18:04:53

Laŭbezone oni povas precizigi: panfermentaĵo
Kiun lingan referencon uzi? (se ne Vikipedio)
ĉefe:
PIV
PMEG
kaj kompreneble la fundamento

Lingve, la esperanta vikipedio estas pli ekzercejo por komencintoj ol referenco.

先頭にもどる