Pri personaj bildetoj
从 Terurĉjo, 2007年11月21日
讯息: 17
语言: Esperanto
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年11月21日下午10:26:08
Mi ne volas kritiki la paĝaron, sed ties uzantojn, kiuj ĝis nun ne havas siajn proprajn bildetojn.
Mi ne ŝatas vidi sub viaj salutnomoj, miaj karaj samforumanoj, mi ne ŝatas vidi demandan signon.
Ĉu estas tiom malfacile elekti por si iun ĉarman bildeton kaj aldoni ĝin en vian profilon, nur iom ŝanĝinte vian detalaron? Mi opinias, ke ne, ne estas malfacile.
Alvoko de Terurĉjo: Estimataj, havu proprajn aspektojn, havu proprajn bildetojn.
Mi estas mola, blanka kaj lanuga.
Jasminka (显示个人资料) 2007年11月23日下午1:04:20
Terurĉjo:Ĉu estas tiom malfacile elekti por si iun ĉarman bildeton kaj aldoni ĝin en vian profilon, nur iom ŝanĝinte vian detalaron? Mi opinias, ke ne, ne estas malfacile.Mi vin komprenas, Terurĉjo, sed ankaŭ komprenas tiujn, kiuj ne havas bildetojn en siaj profiloj. Ne ĉiuj volas enmeti siajn fotojn, sed samtempe ne volas enmeti iujn ajn bildojn.
RiotNrrd (显示个人资料) 2007年11月23日下午7:39:24
Mi estas pinta, verda*, kaj literplena.
---
* Dankon, Karena.
horsto (显示个人资料) 2007年11月23日下午11:46:46
Jasminka:
Ĉu vi estas la virino aŭ la tigro?
Jasminka (显示个人资料) 2007年11月24日下午8:26:41
horsto:Jasminka:En la rusa fadeno Terurĉjo min demandis la samon. Do mi respondos ĉi tie la samon al vi. Mem decidu!
Ĉu vi estas la virino aŭ la tigro?
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年11月24日下午8:43:52
Mi esperas, ke tiuj informoj iom estingos ardigan intereson, sed bruligos intencojn lerni Esperanton pli rapide kaj pli abunde.
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年11月24日下午8:44:11
Jasminka (显示个人资料) 2007年11月24日下午9:14:21
Terurĉjo:Kiel oni povas forigi proprajn mesaĝojn?Laŭ mi tio ne eblas. (Se vi volas, mi povas tion fari. )
Terurĉjo (显示个人资料) 2007年11月24日下午11:01:35
Mi ne troigas fakte, nur asertas la veron, kaj ĉiuj malinoj de la paĝaro konsentos kun mi.
Mi ne inklinas tiri min post ĉiu jupo, sed preter la beleco mi ne kapablas preteriri trankvile.