前往目錄

Pri personaj bildetoj

貼文者: Terurĉjo, 2007年11月21日

訊息: 17

語言: Esperanto

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年11月21日下午10:26:08

En la titolo de la fadeno estas skribite, ke "Tio estas loko por viaj demandoj, ideoj, kritikoj pri la paĝaro".
Mi ne volas kritiki la paĝaron, sed ties uzantojn, kiuj ĝis nun ne havas siajn proprajn bildetojn.
Mi ne ŝatas vidi sub viaj salutnomoj, miaj karaj samforumanoj, mi ne ŝatas vidi demandan signon.
Ĉu estas tiom malfacile elekti por si iun ĉarman bildeton kaj aldoni ĝin en vian profilon, nur iom ŝanĝinte vian detalaron? Mi opinias, ke ne, ne estas malfacile.

Alvoko de Terurĉjo: Estimataj, havu proprajn aspektojn, havu proprajn bildetojn.

Mi estas mola, blanka kaj lanuga.

Jasminka (顯示個人資料) 2007年11月23日下午1:04:20

Terurĉjo:Ĉu estas tiom malfacile elekti por si iun ĉarman bildeton kaj aldoni ĝin en vian profilon, nur iom ŝanĝinte vian detalaron? Mi opinias, ke ne, ne estas malfacile.
Mi vin komprenas, Terurĉjo, sed ankaŭ komprenas tiujn, kiuj ne havas bildetojn en siaj profiloj. Ne ĉiuj volas enmeti siajn fotojn, sed samtempe ne volas enmeti iujn ajn bildojn.

RiotNrrd (顯示個人資料) 2007年11月23日下午7:39:24

Okej, mi ŝanĝis mian bildon. Ĉu vi feliĉas? ridulo.gif

Mi estas pinta, verda*, kaj literplena.

---

* Dankon, Karena.

horsto (顯示個人資料) 2007年11月23日下午11:46:46

Mi ankaŭ enmetis bildon.
Jasminka:
Ĉu vi estas la virino aŭ la tigro?

Jasminka (顯示個人資料) 2007年11月24日下午8:26:41

horsto:Jasminka:
Ĉu vi estas la virino aŭ la tigro?
En la rusa fadeno Terurĉjo min demandis la samon. Do mi respondos ĉi tie la samon al vi. Mem decidu! lango.gif rideto.gif rido.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年11月24日下午8:43:52

Oni povas trovi kelkajn informojn pri Jasminka tie ĉi.
Mi esperas, ke tiuj informoj iom estingos ardigan intereson, sed bruligos intencojn lerni Esperanton pli rapide kaj pli abunde.

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年11月24日下午8:44:11

Kiel oni povas forigi proprajn mesaĝojn?

Jasminka (顯示個人資料) 2007年11月24日下午9:14:21

Terurĉjo:Kiel oni povas forigi proprajn mesaĝojn?
Laŭ mi tio ne eblas. (Se vi volas, mi povas tion fari. rideto.gif)

Jasminka (顯示個人資料) 2007年11月24日下午9:14:55

Terurĉjo:Oni povas trovi kelkajn informojn pri Jasminka tie ĉi.
Mi esperas, ke tiuj informoj iom estingos ardigan intereson, sed bruligos intencojn lerni Esperanton pli rapide kaj pli abunde.
Ne troigu, mi petas. okulumo.gif

Terurĉjo (顯示個人資料) 2007年11月24日下午11:01:35

Ho, tiuj virinoj! Ili ĉiam malkontentas, eĉ aŭdinte komplimentojn! rido.gif
Mi ne troigas fakte, nur asertas la veron, kaj ĉiuj malinoj de la paĝaro konsentos kun mi.
ekstertemo.gif
Mi ne inklinas tiri min post ĉiu jupo, sed preter la beleco mi ne kapablas preteriri trankvile.

回到上端