글: 10
언어: Esperanto
Kyu (프로필 보기) 2013년 12월 1일 오전 5:22:26
antoniomoya (프로필 보기) 2013년 12월 1일 오전 6:42:16
Tamen, mi povas diri al vi la sekvon:
-Dormonte, mi brosas miajn dentojn.
-Dormante, mi sonĝas sed atentu ĉar
-Dorminte, mi ellitiĝas kaj plu memoras nenion.
(Parenteze, ĉu vi parolas dormante?)
Foje, manĝonte mi eniris allogan restoracion. Manĝante tie mi legis la ĵurnalon, kaj poste, manĝinte, mi pagis kaj foriris.
Eble rigardante tiujn liniojn vi pensos ke mi estas freneza, sed nur vidante kaj studante tiun aferon, ree kaj ree, vi sukcesos enkapigi ĝin.
Amike.
sudanglo (프로필 보기) 2013년 12월 1일 오전 11:43:59
Parenteze, ĉu vi parolas dormante?Ĉu dormante vi parolas? aŭ Ĉu vi parolas dormante?
michaleo (프로필 보기) 2013년 12월 1일 오후 10:19:18
Kyu (프로필 보기) 2013년 12월 2일 오전 1:37:31
antoniomoya:Tiuj estis perfektaj! Dankojn al vi! Mi konscias ke mi ne donis ekzemplon, tamen vi respondis al mia demando perfektan.
Eble rigardante tiujn liniojn vi pensos ke mi estas freneza, sed nur vidante kaj studante tiun aferon, ree kaj ree, vi sukcesos enkapigi ĝin.
Amike.
Vere, mi ne havis ekzemplon. Mi volis lerni la kutiman uzon. Kiel oni devus diri iun nuntempa.
Ekzemple: Lasu min in paco, (mi manĝas/estas manĝanta).
Angle. Leave me alone, (I'm eating).
Germane. Lass mich in ruh, (Ich esse).
Hispane. Dejame en paz, (estoy comiendo).
Mi volis scii, kiu estas pli ofte uzita. Mi supozas ke ĝi estus uzita kiel "While acting" en la Angla.
sudanglo (프로필 보기) 2013년 12월 2일 오전 11:58:22
Tamen, parolante pri du agoj en la pasinteco kaj por klarigi ke unu okazis meze de la alia kaj ne sekve, oni povas uzi estis X-anta.
Ekz. Kiam ŝi alvenis ni estis (jam) manĝantaj ĉar Kiam ŝi alvenis ni manĝis povus signifi ke ni komencis la manĝon nur kiam ŝi estis alveninta - por certigi tiun signifon, diru ni ekmanĝis.
Sed tio ne vere rilatas al la gerundio (se mi bone komprenas tiun svagan terminon).
kaŝperanto (프로필 보기) 2013년 12월 2일 오후 4:43:38
"I saw him running" --> "Mi vidis lin kurantan"
"Running, I saw him" --> "Kurante mi vidis vin"
"I like running" --> "Mi ŝatas kuradon"
Por uzi verbojn kiel substantivoj en Esperanto ni uzas "-ado".
sudanglo (프로필 보기) 2013년 12월 4일 오후 12:25:34
Mi vidis lin kuranta (la nominativo eble estas pli ofta en moderna Esperanto)
Mi vidis lin kuri (iom kiel angle 'I saw him run' sed ankaŭ eblas por 'running' )
Mi vidis lin kurantan (kun nuanco ke la ago priskribas)
Du kontrastaj ekz-oj el la Biblio
Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas
Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ
kaŝperanto (프로필 보기) 2013년 12월 5일 오후 4:00:01
sudanglo:I saw him running Efektive estas tri eblecoj en Esperanto por tiu frazo.Hm, mi supuzas ke la malsameco ne estas tiel grava kiel en:
Mi vidis lin kuranta (la nominativo eble estas pli ofta en moderna Esperanto)
Mi vidis lin kuri (iom kiel angle 'I saw him run' sed ankaŭ eblas por 'running' )
Mi vidis lin kurantan (kun nuanco ke la ago priskribas)
Du kontrastaj ekz-oj el la Biblio
Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas
Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ
"Li farbis la domon ruĝan" --> "He painted the red house"
"Li farbis la domon ruĝa" --> "He painted the house red"
Mi ne pensus ke Jesuo "vidis ŝin ploranta" kiel oni "farbis la domon ruĝa", ĉar tio ne estus feliĉa.
klapa (프로필 보기) 2013년 12월 5일 오후 6:11:29