K vsebini

Kiam uzas oni gurundion?

od Kyu, 01. december 2013

Sporočila: 10

Jezik: Esperanto

Kyu (Prikaži profil) 01. december 2013 05:22:26

Mi havas problemon kun gerundion. Kiam oni devus uzi ĝin? Ĉu uzus vi ĝin iam? Oni povas uzi simple "La Simplan Indicativon", ĉu ne? Mi lernas La Germanan kaj La Hispanan ankaŭ, kaj ili estas tute mala. Germane ne ekzistas gerundio, kaj Hispane ĝi similas en La Angla. Do kiu kutimas Esperante? Ĉu nur dum parolo? Aŭ nur per skribo ĉu? Ĉu estas certe speciala okazo? Bonvolu :/

antoniomoya (Prikaži profil) 01. december 2013 06:42:16

Amiko Kyu, estas mi kiu havas problemon: Vi faras multajn demandojn, sed indikas eĉ ne unu frazeton el tiuj kiujn vi certe trovis legante Esperanton, kaj kiu provokis vian maltrankvilon. Do, bonvolu skribi kelkajn ekzemplojn pri tiu malbenita "gerundio" kiu donas tian kapdoloron al vi.

Tamen, mi povas diri al vi la sekvon:
-Dormonte, mi brosas miajn dentojn.
-Dormante, mi sonĝas sed atentu ĉar
-Dorminte, mi ellitiĝas kaj plu memoras nenion.
(Parenteze, ĉu vi parolas dormante?)

Foje, manĝonte mi eniris allogan restoracion. Manĝante tie mi legis la ĵurnalon, kaj poste, manĝinte, mi pagis kaj foriris.

Eble rigardante tiujn liniojn vi pensos ke mi estas freneza, sed nur vidante kaj studante tiun aferon, ree kaj ree, vi sukcesos enkapigi ĝin.

Amike.

sudanglo (Prikaži profil) 01. december 2013 11:43:59

Parenteze, ĉu vi parolas dormante?
Ĉu dormante vi parolas?Ĉu vi parolas dormante?

michaleo (Prikaži profil) 01. december 2013 22:19:18

Komence, mi sugestas bone difini koncepton, pri kiu ni skribas. Gerundio - substantivo formita el la verbo, kutime esprimas la nomo de la agado aŭ stato. En Esperanto ekzistas afikso kiu estas uzata ĝuste en tiu funkcio -ad. Do, eble, ni povus nomi tion "gerundio". En kelkaj lingvoj gerundio povas ankaŭ plenumi funkcion de la adverba participo nuntempa aŭ la adjektiva aktiva. Tamen, en Esperanto oni uzas la adverbajn (aŭ adjektivajn) participojn. Ili permesas esprimi antaŭecon, samtempecon aŭ sekvecon de la agado.

Kyu (Prikaži profil) 02. december 2013 01:37:31

antoniomoya:

Eble rigardante tiujn liniojn vi pensos ke mi estas freneza, sed nur vidante kaj studante tiun aferon, ree kaj ree, vi sukcesos enkapigi ĝin.

Amike.
Tiuj estis perfektaj! Dankojn al vi! Mi konscias ke mi ne donis ekzemplon, tamen vi respondis al mia demando perfektan.

Vere, mi ne havis ekzemplon. Mi volis lerni la kutiman uzon. Kiel oni devus diri iun nuntempa.

Ekzemple: Lasu min in paco, (mi manĝas/estas manĝanta).
Angle. Leave me alone, (I'm eating).
Germane. Lass mich in ruh, (Ich esse).
Hispane. Dejame en paz, (estoy comiendo).

Mi volis scii, kiu estas pli ofte uzita. Mi supozas ke ĝi estus uzita kiel "While acting" en la Angla.

sudanglo (Prikaži profil) 02. december 2013 11:58:22

Kvankam en la angla oni devige elektas inter I am eatingI eat, en Esperanto ofte sufiĉas mi manĝas. Malofte oni dirus mi estas manĝanta.

Tamen, parolante pri du agoj en la pasinteco kaj por klarigi ke unu okazis meze de la alia kaj ne sekve, oni povas uzi estis X-anta.

Ekz. Kiam ŝi alvenis ni estis (jam) manĝantaj ĉar Kiam ŝi alvenis ni manĝis povus signifi ke ni komencis la manĝon nur kiam ŝi estis alveninta - por certigi tiun signifon, diru ni ekmanĝis.

Sed tio ne vere rilatas al la gerundio (se mi bone komprenas tiun svagan terminon).

kaŝperanto (Prikaži profil) 02. december 2013 16:43:38

Estu tre zorgema, ne intermiksi la lingvojn kaj lingvajn terminojn de tiuj lingvojn. Gerundio ne signifas la saman ideon en ĉiu lingvo. Kiel michaelo diris, Esperanto uzas la adjektivan/adverban participon kie Angle ofte uzas gerundion.

"I saw him running" --> "Mi vidis lin kurantan"
"Running, I saw him" --> "Kurante mi vidis vin"
"I like running" --> "Mi ŝatas kuradon"

Por uzi verbojn kiel substantivoj en Esperanto ni uzas "-ado".

sudanglo (Prikaži profil) 04. december 2013 12:25:34

I saw him running Efektive estas tri eblecoj en Esperanto por tiu frazo.

Mi vidis lin kuranta (la nominativo eble estas pli ofta en moderna Esperanto)
Mi vidis lin kuri (iom kiel angle 'I saw him run' sed ankaŭ eblas por 'running' )
Mi vidis lin kurantan (kun nuanco ke la ago priskribas)

Du kontrastaj ekz-oj el la Biblio

Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas

Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ

kaŝperanto (Prikaži profil) 05. december 2013 16:00:01

sudanglo:I saw him running Efektive estas tri eblecoj en Esperanto por tiu frazo.

Mi vidis lin kuranta (la nominativo eble estas pli ofta en moderna Esperanto)
Mi vidis lin kuri (iom kiel angle 'I saw him run' sed ankaŭ eblas por 'running' )
Mi vidis lin kurantan (kun nuanco ke la ago priskribas)

Du kontrastaj ekz-oj el la Biblio

Kiam Jesuo vidis lin kuŝantan, kaj sciis, ke li jam de longe malsanas

Kiam do Jesuo vidis ŝin ploranta kaj la Judojn ankaŭ
Hm, mi supuzas ke la malsameco ne estas tiel grava kiel en:
"Li farbis la domon ruĝan" --> "He painted the red house"
"Li farbis la domon ruĝa" --> "He painted the house red"

Mi ne pensus ke Jesuo "vidis ŝin ploranta" kiel oni "farbis la domon ruĝa", ĉar tio ne estus feliĉa. okulumo.gif

klapa (Prikaži profil) 05. december 2013 18:11:29

En la angla lingvo gerundio kombinas funkciojn de substantivo kaj verbo. Ekzemple Swimming is useful.Thank you for helping. Swimming, helping estas gerundioj. En la rusa lingvo ne estas gerundio,sed estas dejeprichastije -tio estas senpersona formo de verbo,kiu kombinas funkciojn de adverbo kaj verbo.Esperanta gerundio estas kiel dejeprichastie. Simile estas participio 1 en la germana lingvo,ekzemple:Er las stehend. En esperanto la frazoj estas tradukitaj jene: Naghado estas utila. Dankon por la helpo. Li legis starante.

Nazaj na začetek