Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ukraina ribelo

de goli, 2013-decembro-01

Mesaĝoj: 1667

Lingvo: Esperanto

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-februaro-21 12:39:15

Zato:Neniu nacio ŝatas okupantojn.
Ŝtratrabio al neniu de socioj bontaŭgas por lasus vivi civitanoj en paco unu al alia.

klmn (Montri la profilon) 2014-februaro-21 12:46:59

Fuzzy:
Altebrilas:Hodiaŭ la situacuio estas terura. Ambaŭ flankoj devas konsenti pri internegociado ( kion ili ĉiukaze finfine faros) anstataŭ sin intermurdi.
Kio? Negociado?
Mi opinias ke la nuna ĥaoso estiĝis ĝuste pro maldecidemo kaj kompromisemo de malfortulo Janukoviĉ. Li plenumadis postulojn de la opozicio -- du amnestioj de krimuloj de Majdano, eksigo de la registaro, propono igi opoziciulon premiero. Kio estas la rezulto de tiuj senĉesaj internegociadoj -- la sovaĝuloj mortpafis kelkajn dekojn da policanoj kaj Kievaj urbanoj.
Ne eblas konversacii kun ribeluloj kiuj celas havigi al si la plenan potencon kaj pretas fari tion perforte kaj persange.

Janukoviĉ devis forte kaj abrupte ĉesigi la "pacan proteston" tuj post kiam la unua brulbotelo estis ĵetita al policanoj, kaj nur poste proponi negociadojn kun laŭleĝa opozicio. Ĝuste tion farus iu ajn eŭropa lando. Nun la kancero jam ne ĉesos dum la paciento ne mortos.

Kompatinda Ukrainio, el du variantoj de neevitebla perdo de sia sendependeco:
-- iĝi proksima amiko de Rusio, restarigi sian industrion kaj konstrui ŝipojn kaj aviadilojn,
-- aŭ iĝi senrajta kolonio de Eŭropo, plene ruinigi restaĵojn de sia industrio kaj veturi eŭropen purigi tie necesejojn,
ĝi estas elektanta la trian -- plene malkonstruiĝi per sanga intercivitana milito. Nu, ĉiu popolo meritas sian sorton.
Jen, la granda frato kiel ĉiam pli bone scias kion bezonas Ukrajnio kaj kio okazas tie ol ukrajnanoj mem!
Senespere...

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-februaro-21 13:00:24

Fuzzy:Kaj mi vidas ke tiuj, kiuj vere premas al Ukrainio, estas eŭropaj politikistoj. Ili eĉ persone partoprenas la ribelon, agitas surstrate en Kievo kontraŭ leĝe elektita ukraina estraro! Ĉu ne veras? Kion vi dirus se rusiaj politikistoj farus ion similan?
Al ni, kia civitanoj eŭropaj, tio ne estas problemo. Kontraŭe al policioŝtato en Rusio nuntempa, civitanoj eŭropaj vivas en socioj kiuj havas eblecojn por solvu siaj problemoj.

Mi konfesas, ke en regionoj eŭropaj de Grekio kaj Hispanio, tie ankaŭ la regionŝtato ŝarĝas batpolicion altagreseman por 'trankvilu' ŝtratrabio. Sed ne okazis, ke batpolicio de regionŝtato celite lasus pafmortigi civitanojn per ŝtalkugloj. Jes, mi legis, en Ukraino oni ankaŭ pafmortigis policistojn. Sed tio nur signifias ke nun Ukraino estas en milito inter civitanoj.

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-februaro-21 13:23:56

Fuzzy:La ukrainia kaj rusia popoloj estas multe pli proksimaj unu al la alia, ol la greka al la germana.
En Ukrainio loĝas multege da rusoj, multege da rusianoj havas parencojn en Ukrainio. La lingvoj estas preskaŭ plene interkompreneblaj. Ni havas grandan komunan historion, ni ĉiam batalis kune en militoj. Kievo estis la ĉefurbo de Antikva Rusujo. Ni havas unu religion.
Tiu neniel signifas ia de singardeco konserva por la futuron. Ne ekzistas ia de singardeco konserva ke generacioj sekvaj en futuro transpenontus iajn de tradicioj pasitaj.

Fuzzy:Tute ne eblas kompari la ukrainanojn kaj rusojn kun la grekoj kaj germanoj. La grekoj kaj germanoj havas preskaŭ nenion komunan.
Estas en ordo ke tiun vi volas kredi ke tiu estus la realeco. Sed realeco estus diference. ridulo.gif

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-februaro-21 13:52:22

klmn:
Jen, la granda frato kiel ĉiam pli bone scias kion bezonas Ukrajnio kaj kio okazas tie ol ukrajnanoj mem!
Senespere...
Ukrainanoj mem ne havas unusolan opinion pri la okazantaĵoj. Mi diras mian propran opinion kiun mi havigis al mi legante blogojn de ukrainanoj de diversaj vidpunktoj.

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-februaro-21 14:00:49

spreecamper:
Fuzzy:Kaj mi vidas ke tiuj, kiuj vere premas al Ukrainio, estas eŭropaj politikistoj. Ili eĉ persone partoprenas la ribelon, agitas surstrate en Kievo kontraŭ leĝe elektita ukraina estraro! Ĉu ne veras? Kion vi dirus se rusiaj politikistoj farus ion similan?
Al ni, kia civitanoj eŭropaj, tio ne estas problemo. Kontraŭe al policioŝtato en Rusio nuntempa, civitanoj eŭropaj vivas en socioj kiuj havas eblecojn por solvu siaj problemoj.

Mi konfesas, ke en regionoj eŭropaj de Grekio kaj Hispanio, tie ankaŭ la regionŝtato ŝarĝas batpolicion altagreseman por 'trankvilu' ŝtratrabio. Sed ne okazis, ke batpolicio de regionŝtato celite lasus pafmortigi civitanojn per ŝtalkugloj. Jes, mi legis, en Ukraino oni ankaŭ pafmortigis policistojn. Sed tio nur signifias ke nun Ukraino estas en milito inter civitanoj.
Ĉu vi respondas mian demandon, aŭ pri kio temas?
Mi skribis pri la premado de eŭropaj politikistoj al Ukrainio, sed vi respondas pri polica ŝtato en Rusio -- mi ne komprenas vin.

Ĉiukaze, kiujn eblecojn por solvi siajn problemojn havas vi eŭropano kaj ne havas mi rusiano?

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-februaro-21 14:04:10

spreecamper:
Fuzzy:La ukrainia kaj rusia popoloj estas multe pli proksimaj unu al la alia, ol la greka al la germana.
En Ukrainio loĝas multege da rusoj, multege da rusianoj havas parencojn en Ukrainio. La lingvoj estas preskaŭ plene interkompreneblaj. Ni havas grandan komunan historion, ni ĉiam batalis kune en militoj. Kievo estis la ĉefurbo de Antikva Rusujo. Ni havas unu religion.
Tiu neniel signifas ia de singardeco konserva por la futuron. Ne ekzistas ia de singardeco konserva ke generacioj sekvaj en futuro transpenontus iajn de tradicioj pasitaj.

Fuzzy:Tute ne eblas kompari la ukrainanojn kaj rusojn kun la grekoj kaj germanoj. La grekoj kaj germanoj havas preskaŭ nenion komunan.
Estas en ordo ke tiun vi volas kredi ke tiu estus la realeco. Sed realeco estus diference. ridulo.gif
Mi argumentas ke la ukraina kaj la rusa popoloj estas multege pli proksimaj unu al la alia, ol la greka al la germana popolo. Ĉu vi malkonsentas? Argumentu, bonvolu!

lagtendisto (Montri la profilon) 2014-februaro-21 14:06:41

Lasas min frosti, ke popolojn de parto de germanio ekskomunista sole unu eraro savis por ke ili enirus al sama situacio kia popoloj de Ukraino lasttage. Nun estas pruvite ke batpolicio de germanio ekskomunista estis preparinte 'sambonega' kia Berkut-policio en Ukraino.

klmn (Montri la profilon) 2014-februaro-21 14:13:14

Fuzzy:
klmn:
Jen, la granda frato kiel ĉiam pli bone scias kion bezonas Ukrajnio kaj kio okazas tie ol ukrajnanoj mem!
Senespere...
Ukrainanoj mem ne havas unusolan opinion pri la okazantaĵoj. Mi diras mian propran opinion kiun mi havigis al mi legante blogojn de ukrainanoj de diversaj vidpunktoj.
Ukrajnanoj havas sufiĉe solidaran opinion. Rusoj, loĝantaj en Ukrajnio eble ne. Ili preferus Padnestrian varianton, mi ne scias.

Fuzzy (Montri la profilon) 2014-februaro-21 14:17:51

klmn:
Fuzzy:
klmn:
Jen, la granda frato kiel ĉiam pli bone scias kion bezonas Ukrajnio kaj kio okazas tie ol ukrajnanoj mem!
Senespere...
Ukrainanoj mem ne havas unusolan opinion pri la okazantaĵoj. Mi diras mian propran opinion kiun mi havigis al mi legante blogojn de ukrainanoj de diversaj vidpunktoj.
Ukrajnanoj havas sufiĉe solidaran opinion. Rusoj, loĝantaj en Ukrajnio eble ne. Ili preferus Padnestrian varianton, mi ne scias.
Rusoj, loĝantaj en Ukrainio ankaŭ estas ukrainanoj. Ne ukrainoj, sed ukrainanoj.

Kio estas "sufiĉe solidara opinio"? La opinio estas solidara sufiĉe por kio? Por mortpafi policanojn kaj ĉiujn malkonsentajn?

Se vi legas ruse, ĉu mi donu al vi ligilon al la treege kontraŭribelula ukraino?

Reen al la supro