Suletud
Max. 500 sõnumeid.
Postitused: 1667
Keel: Esperanto
saredding (Näita profiili) 22. veebruar 2014 20:01.38
Lakiro:Saredding, pri kiuj pacaj protestantoj temas? Ĉu pri tiuj, kiuj okupas kun pafiloj ŝtatajn organizaĵojn en diversaj regionoj de Ukrainio?Mi samopinias ke "en usonaj lernejoj knaboj murdas iliajn samklasanojn", sed Obama volas ŝtopi ĉi tiujn perfortojn. Aliaj Usonaj politikistoj faras nenio. Ĉi tiu estas vere Usona tragedio. Mi diris ke Rusiaj policoj vipis kaj batis la virinojn de "Pussy Riot", mi ne diris ke Rusiaj policoj pafis ilin! Usono (kaj Rusio) ankaŭ bezonas urĝajn politikistojn reformojn (aŭ pacan revolucion). Usonanoj agnoskas kaj scias ĉi tiujn problemojn - mi persone pensas ke estas tro mono en Usona politiko. Ni agnoskas nun ke estas tro junilino en prizonoj, kaj ni jam ŝanĝis / ŝanĝos la legojn. Ĉu Rusio agnoskas siajn problemojn? Mi legas la Rusan blogon kaj mi dubas. Naciismo kaŭzas politikajn perfortojn. Usono ne estas la solvon. Prezidanto Bush estis aĉan prezidanton, Obama estas pli bona. Obama nur volas paco. 9/11 kaj la timo de teroristoj estis la primara kaŭza de multaj malbonaj Usonaj decidoj (ekzemple milito en Irako). Se naciismo estas malbona, tiuokaze kriza pensado estas la solvo. Mi ne defendas la erarojn de Usono, mi volas ripari la erarojn de Usono. Ukrainoj volas ripari sian rompitan politikon. Mi admiras la kuraĝajn Ukrainojn. Mi ankaŭ esperas ke ĉiuj (Usono, EU, Rusio) nun apogas kaj asistas Ukrainio. Ĉiuj nacioj bezonas asisti kelkfoje. Mi esperas ke Rusio kaj Usono estas amikojn, kaj faras pacon.
Kial vi povas juĝi Putin(on)? Bv dekomence pensi kaj poste diri. Junaj banditoj el okcidentaj regionoj jam montris kia okazas demokratio. Ĉio komenciĝas subite, kaj neniu povas stopi neregatan procezon de detruado de lando. Kiam en usonaj lernejoj knaboj murdas iliajn samklasanojn neniu diras, ke kulpas Obama, ke li ion timas. En via lando estas pli forta disciplino, ol en la eŭropaj. En nia lando policanoj ne pafas virinojn el Pussy Riot. En via lando ĉi tiuj junulinoj jam ricevus po 10 j de prizono.
En ĉiu lando ekzistas problemoj. Hodiaŭ vi povas kritiki nin, sed morgaŭ povas trovi sin sur nia loko. La mondo konstante ŝanĝiĝas. Ne forgesu pri tio!
lagtendisto (Näita profiili) 22. veebruar 2014 20:08.09
Lakiro (Näita profiili) 22. veebruar 2014 20:11.27
Nu, ne gravas. Hodiaŭ en "Rada" sonis propono malpermesi rusan lingvon sur tuta teritorio de Ukrainio. Ĉu tio estas plej grava problemo en ekonomiko? Ĉu tio estas plej necesa unua paŝo en EUa integriĝo?
En Germanio homoj parolas kelkajn lingvojn. Neniu malpermesas. En Rusio homoj parolas en 180 lingvoj. Neniu malpermesas.
lagtendisto (Näita profiili) 22. veebruar 2014 20:19.33
Lakiro:Spreecamper, mi ne komprenis vian vorton progromo. Ĉu temas pri programo aŭ pogromo?Pardonu, mi eraris. Estas vorto korekta Pogromo. Mi korektis antaŭe.
Lakiro:Ĉu tio estas plej necesa unua paŝo en EUa integriĝo?Ne, mi povas eraris, sed mi legis, ke en germanio la rusa estas la plej granda minioriato poste la turka.
La EUa integriĝo, tio estas tre, tre longa vojo. Ĉiu de nunaj membroj de unio eŭropa devas konfirmi kun 'jes'. Estos sama afero, kiel, se skotlando fendus de britujo aŭ se katalunio fendus de Hispanujo. Skotlando kaj katalunio ne aŭtomate iĝus membroj de unio eŭropa.
lagtendisto (Näita profiili) 22. veebruar 2014 20:26.48
Lakiro:Hodiaŭ en "Rada" sonis propono malpermesi rusan lingvon sur tuta teritorio de Ukrainio.Do, nun mi komprenas. Sed ĝis nun nur estas propono el angulo politika, ultra-dekstra. Mi provas kompreni, ke nuntempe tre malmulte de civitanoj en Ukraino havas fidon en iu de politikistoj.
lagtendisto (Näita profiili) 22. veebruar 2014 20:42.39
Timoŝenko: 'Ni devas daŭrigi plu la batalon'.
saredding (Näita profiili) 22. veebruar 2014 21:01.58
Do, laŭ vi, se policanoj pafis al krimuloj, tiam la krimuloj rajtas repafi al polico?
Juĝisto demandas krimulon: "Kial vi pafis al policano?"
La krimulo: "Li estis la unua kiu komencis pafi!"
La Juĝisto: "Bone, vi liberas."
Ambaŭ faris malĝustaj aferoj, sed la Ukrainaj policoj komencis la perforto kaj komencis pafi. La pacaj Ukrainoj en Majdan havis rajto defendi sin.
lagtendisto (Näita profiili) 22. veebruar 2014 21:20.36
saredding (Näita profiili) 23. veebruar 2014 0:13.33
spreecamper:Por mi, la plej grava ŝajnas esti, ke ne potenco nova okazos.Amen.
lagtendisto (Näita profiili) 23. veebruar 2014 1:07.09
saredding:Amen.Do, en ordo. Estas situacio nova al mi, ke oni komentis min tiel. Mi estas ateisto. Mi devas konfesi ke mi devis konsulti ReVo-n por komprenu plena kio Amen signifas. Do, espere taŭgas: Re-amen. (Mi volas respondi serioze, ne ŝerca.)