Sadržaj

Zaključaj
Najviše 500 poruka.

Ukraina ribelo

od goli, 1. prosinca 2013.

Poruke: 1667

Jezik: Esperanto

saredding (Prikaz profila) 23. veljače 2014. 02:01:55

Laû la Usona kaj BBC novaĵoj: La diktatoro Janukoviĉ fuĝis al orienta loko de Ukrainio. Li penas eskapi al Rusio, sed la landlimaj gardoj haltis lin. La Ukrainoj nun turneas la $100,000,000 domegon de Janukoviĉ. Domego konstruis kun oro kaj marmoro. Janukoviĉ ŝtelis la monon de la Ukrainoj. Janukoviĉ mortigis multajn Ukrainojn. Li nur volas gardi sian sangmonon. Ukrainia Parlamento voĉdonis ke Janukoviĉ ne plu estas Ukrainia Prezidanto. Mi pensas ke Putin ne estas feliĉa nun. La Euro-Majdan herooj venkis la koruptadajn politikistojn. La popolo en la orienta loko de Ukrainio volas resti Ukrainian. Ĉiuj devus nun apogi Ukrainion kaj la kuraĝajn Euro-Majdan Ukrainojn. Benu Dio la Ukrainojn!

michaleo (Prikaz profila) 23. veljače 2014. 06:02:02

Ho, naivuloj, kaj pro kio Timoŝenko estis arestita? Ĉar ŝi estas ŝtelistino? Ni atendu kaj ni vidos, kiel tiuj opoziciistoj ruinigos Ukrainujon. Ukrainoj eĉ petegados Janukoviĉ pri reveno. Memorigu tion, kio okazis post la Oranĝa Revolucio.

saredding (Prikaz profila) 23. veljače 2014. 07:26:20

Laŭ BBC (komika): http://www.bbc.co.uk/news/world-europe-26307745

Foto ĉe la domego de la eks-prezidanto de Ukrainio. Iu skribas sur kartono en la ĝardeno: "Ukrainia Disneyland"! Mi kredas ke Janukoviĉ ne plu posedas ĉi tiu domego, eble eĉ ne plu posedas sian liberecon aŭ eĉ sian vivon! La destino de la diktatoroj estas honto.

Mi sincere esperas ke la ridinda, ĉiam sen-ĉemizo, $50 miliardo Olimpika Putin nun ne atakos Ukrainio. Putin estas tre, tre vanta, kaj li certe nun ne estas feliĉa pri la situacio en Ukrainio. Kial en multaj fotoj de Putin, li estas sen ĉemizo?!? Eble unu Ruso povas ekspliki al mi. Ĉiutage en la Usona televido novaĵoj, mi vidas lin en multaj fotoj sen-ĉemizo. Li ne estas geja, ĉar ĉi tiu estas neleĝa en Rusio. ridulo.gif

Sed serioza, la destino de Ukrainio nun estas kun Eŭropa, ne kun la orientajn Landojn de la Diktatoroj. Mi esperas ke en la estonteco, Ukrainio havas la prosperon kaj sukceson de eks-Sovetunio landoj kiel Pollando, Litovio, k.t.p., ne la estonteco de neliberecajn landojn kiel Belorusujo, Kazaĥio, k.t.p.

saredding (Prikaz profila) 23. veljače 2014. 07:59:54

michaleo:Ho, naivuloj, kaj pro kio Timoŝenko estis arestita? Ĉar ŝi estas ŝtelistino? Ni atendu kaj ni vidos, kiel tiuj opoziciistoj ruinigos Ukrainujon. Ukrainoj eĉ petegados Janukoviĉ pri reveno. Memorigu tion, kio okazis post la Oranĝa Revolucio.
Michaelo el Pollando, mi eble estas naivula optimisto, sed la estinteco ne antaŭvidas la estontecon. Vi jam havas liberecon kaj pli bonan ekonomion en Pollando. Kial vi ne volas helpi Ukrainion? Mi eble estas naivula, sed mi ne estas egoista. Usono estas donacema kaj optimista lando. Usonanoj ne timas helpi aliajn landojn havi sukceson.

Kaj jes, mi scias post-Oranĝa Revolucio. Mi estas 53 jaroj. La Revolucio ne estis kompletan sukceson. Pollando havis la E.U. kaj Usono de helpo, Ukrainio ne havas ĉi tiu klaso de intelekthelpon kaj monhelpon. Vi, Michaelo, estas vere egoista nun, ĉar vi estas parto de E.U. Nekredeblaj vortoj el Pollandano. Eĉ honto.

Michaelo, vi estas Pollando civitano en Rusia korpo.

Fuzzy (Prikaz profila) 23. veljače 2014. 08:10:50

klmn:
Fuzzy:
klmn:
Inter E-amikaro de keldek personoj kies reeĥojn mi legis estas nur unu deziro - ŝanĝi la "poŝprezidenton" kiu jam ne plu kaŝas kies ordonojn li obeas. Ĉu estas ili laŭ vi, kiuj pafis Berkut'anojn?
Mi ne mirus ke tion faris provokantoj, kaj ne nepre ukrajnoj.

Hm, ukrajno, kontraŭribelula, sed skribas ruse. Interese...

Bone, ne ukrajnoj, sed rusparolantaj ukrajnanoj. Kiuj estas pli fidelaj ne al la lando kie loĝas...
Hm, interesa afero. Do ĉu viaj ukrainaj konatuloj dividas la ukrainian popolon je 2 partoj laŭ lingvo kaj nacieco: ukrainoj -- veraj ukrainanoj, kaj rusparolantoj -- malfideluloj?
Ĉu vi scias kiel nomiĝas tia dividemo kaj al kio ĝi facile povas gvidi kaj fakte gvidas la landon?
Ne mi dividas. Ili mem decidas kiun starpunkton havi. Kaj jes, tio gvidas kaj al malamo inter samlandanoj, kaj al separatismaj ideoj.
Kompreneble, dividas ne vi, sed viaj ukrainaj konatoj. Mi ja skribis tion.
Sed kiam oni dividas homojn laŭ nacieco aŭ lingvo, tio estas naciismo. Vi, eŭropanoj, malmulte suferis pro naciismo, tial ne estas maltoleremaj al ĝi. Sed mi diru al vi, ke la afero tre aĉas.
Interalie, la ukraina naciismo ne estas nure kontraŭrusa. Poloj kaj judoj ankaŭ estos en grava danĝero. La ukraina revolucio tre fiodoras.

Fuzzy (Prikaz profila) 23. veljače 2014. 08:11:07

spreecamper:
Fuzzy:Kaj mi mem persone sendube preferas OMOH-stilecan solvon de popolaj malordoj, ol tion, kio nun estas okazanta en Kievo.
Do, tiam mi ne havus ion por diskutu kun vi. Mi tute malkonsentas 'OMOH-stilecan solvon de popolaj malordoj'.
Nu, ni komparu la ukrainian ribelon kun la analogan en Rusio: en Moskvo en 6 de majo de 2012 jaro okazis amasaj malordoj kun devizo "Kontraŭ maljustaj balotoj". La malordoj estis tuje kruele ĉesigitaj de OMOH. Post tio la registaro rapide ŝanĝis la balotan leĝaron, iom ĝin malstreĉiginte. La malordoj iom post iom malfortiĝis kaj ĉesis. La krimuloj atakintaj policon nun estas juĝataj kaj ricevos sian punon. Kiom da homoj mortis -- 0.
Ĉu al vi vere pli plaĉas, kiam viktimoj de neĉesigita ĝustatempe ribelo nombras pli ol 80 homoj, kaj la potencon prenas radikalaj naciistoj?
spreecamper:
Fuzzy:Tiu sanga ĥaoso tute ne estas demokratio.
Ene de ia de demokratio 'normalfunkcia' la registaro povas ekspertizi pace la malkonsenton de amasa de civitanoj. Se tiuj civitanoj volas ŝangon de sistemo tuta, tiam la registraro aktuala devas malŝalti sin kaj organizu baloton por registraro nova. Pri tiun, la ĥaoso en Ukraino kaŭzis de registraro aktuala, la ĥaoso en Ukraino ne kaŭzis de amasa de civitanoj kiuj malkonsentas al politiko de registraro aktuala. Ene de socio demokratia la registraro devas servi la civitanoj, ne mala.
Jes, la registaro devas servi al la civitanoj. Sed al ĈIUJ civitanoj, sed ne al iu grupo de tro aktivaj radikaluloj, kiuj deziras trudi sian volon al la tuta lando. Kion volas ĈIUJ civitanoj, tion oni komprenas per BALOTOJ, sed ne per sovaĝa sanga ribelo en ĉefurbo.
spreecamper:
Fuzzy:Des pli tia naciista firibelo.
Ne ekzistas defino ke fiereco por ia de nacio, ke tio fiereco devus esti ia de fiado. Oni ankaŭ estus fierema, sed samtempe oni povus akzepti la fieron de alian.
Ĥe-ĥe, naciistoj ne povas akcepti la fieron de aliaj. Ne miksu ilin kun patriotoj.

Fuzzy (Prikaz profila) 23. veljače 2014. 08:11:16

klmn:
Fuzzy: Tute ne, per proksimeco de la du popoloj mi provis klarigi kial Putin intencas helpi al Ukrainio per mono kaj gazrabatoj.
Altruisto Putin... Fuzzy, ĉu vi mem kredas tion, kion ĵus skribis?
Politikistoj ne povas esti altruemaj.
Sed mi pensas ke eble Putin opinias ke la rusa popolo pro siaj parencaj sentoj aprobos lian helpon al la ukrainia popolo, kaj tio helpos al li daŭre esti tre populara.

Fuzzy (Prikaz profila) 23. veljače 2014. 08:26:26

saredding:En Usono, se policisto pafas tiun krimulon, kiu intencas vundi senkulpan homon, do estas leĝa. Se policisto pafas tiun senkulpan homon (ekzemple, tiuj homoj, kiuj paca protestas registaron), do estas nature neleĝa. Se oni protektas sin kontraŭ neleĝa policisto kun pafilo, do estas ankaŭ nature leĝa.
Ĉu vere?: "Fifty-three people died during the riots, including ten who were shot dead by police and military forces"
saredding:
Registaroj kaj policistoj devus servi kaj protekti la popolon. Se la popolo deziras pace ŝanĝi politikon, Usonanoj kaj la Usona registaro ne havas timo. Ni estas dankema pro ĉi tiujn rajtojn de homoj. Kial devus esti timon? Nun diktaturojn timas la popolon, kaj uzas la policistojn pafi leĝajn, pacajn protestorojn. Putin timas sian popolon, do Putin timas la revolucion en Ukrainio. Ĉi tiu revolucio origine estus paca. Putin de Mafiaj policistoj vipas kaj batas la virinojn de la Muzikgrupo "Pussy Riot" en Soĉi! Ili nur kantis. Brava Putin timas Rusajn virinojn kantistinojn!?! Ili kantis "Putin instruos vin kiamaniere amas la Patrinujo". Hontinda! Tuta la mondo observis ĉi tiun hontindan konduton. Vidu You Tube.
Ĉi tiun vipadon faris nek persone Putin, nek la polico. Tion faris la popola milico "Kazakoj", kiuj gardas ordon en Kubana regiono (tie mi persone loĝas). La regionestro jam promesis puni kulpulojn pri la incidento. Sed mi esperas ke la puno ne estos tro severa.
saredding:
Usono kaj EU kaj Ukrainio nur volas pacan Ukrainion solvon. Se Ukrainoj popolo volas politikan ŝanĝon, ĉi tiu nur povas decidi laŭ la volon de la Ukrainojn mem. Ĉi tiu ne estas demando de Rusio kontraŭ Usono aŭ EU.
Kial do Usono tiom forte intermiksiĝas en la internajn aferojn de sendependa lando Ukrainio? Sen ĝia subteno ĉio finiĝus jam delonge kaj sen homaj viktimoj, ĉar aro de Bandera-adorantoj ne estas tuta ukrainia popolo. Se vi volas bonon al Ukrainio -- donu al ĝi monon aŭ laboron kaj lasu ilin mem decidi pri sia estonteco.

Fuzzy (Prikaz profila) 23. veljače 2014. 08:30:36

saredding:Fuzzy skribis:
Do, laŭ vi, se policanoj pafis al krimuloj, tiam la krimuloj rajtas repafi al polico?
Juĝisto demandas krimulon: "Kial vi pafis al policano?"
La krimulo: "Li estis la unua kiu komencis pafi!"
La Juĝisto: "Bone, vi liberas."

Ambaŭ faris malĝustaj aferoj, sed la Ukrainaj policoj komencis la perforto kaj komencis pafi.
Mi konsentas ke la ukrainia polico fuŝis. Sed ili ne havis eblecon fari ĉion ĝuste kaj ĝustatempe, ĉar malkuraĝulo Janukoviĉ ne donis ĝustajn ordonojn kaj poste simple perfidis la policanojn. Do finfine la situacio malboniĝis ĝis la grado de homaj viktimoj.

michaleo (Prikaz profila) 23. veljače 2014. 10:17:11

saredding:
michaleo:Ho, naivuloj, kaj pro kio Timoŝenko estis arestita? Ĉar ŝi estas ŝtelistino? Ni atendu kaj ni vidos, kiel tiuj opoziciistoj ruinigos Ukrainujon. Ukrainoj eĉ petegados Janukoviĉ pri reveno. Memorigu tion, kio okazis post la Oranĝa Revolucio.
Michaelo el Pollando, mi eble estas naivula optimisto, sed la estinteco ne antaŭvidas la estontecon. Vi jam havas liberecon kaj pli bonan ekonomion en Pollando. Kial vi ne volas helpi Ukrainion? Mi eble estas naivula, sed mi ne estas egoista. Usono estas donacema kaj optimista lando. Usonanoj ne timas helpi aliajn landojn havi sukceson.
Ukrainujo estas ja sendependa lando kaj Janukoviĉ estis elektita de ukrainoj. Oni malfacile povas rezisti impreson, ke ukrainoj mem ne scias, kion ili volas. Sed… nu, eble ili estas sponsorataj.

Al kiu mi devus helpi? Al Bandera-istoj kaj UPA-istoj? Sed jes, Usono estas ja tre helpema lando, precipe por Irako, Afganujo, k.t.p.

saredding:Kaj jes, mi scias post-Oranĝa Revolucio. Mi estas 53 jaroj. La Revolucio ne estis kompletan sukceson. Pollando havis la E.U. kaj Usono de helpo, Ukrainio ne havas ĉi tiu klaso de intelekthelpon kaj monhelpon. Vi, Michaelo, estas vere egoista nun, ĉar vi estas parto de E.U. Nekredeblaj vortoj el Pollandano. Eĉ honto.
Eŭropa Unio vere ne estas paradizo. Ukrainujo ricevis pli profitan proponon de Rusujo, do oni ne devus miri, ke Janukoviĉ elektis ĝin. Se temas pri la monhelpo, tio ne estis senprofitema helpo, sed tio estas temo por alia diskuto.

Kaj bonvolu lasi, ke mi mem decidu, ĉu mi devus honti pro mi mem.

Natrag na vrh