Закрыта
Макс. 500 сообщений.
Сообщений: 1667
Язык: Esperanto
saredding (Показать профиль) 24 февраля 2014 г., 1:28:06
Mi malkonsentas. Putin ne estas lerta politikisto. Putin estas diktatoro, diktatoro kiu faras multajn stultajn decidojn. Putin povoscias uzi naciisma fiero de la popolo de Rusio, sed kio estos la vera futura kosto de ĉi tiuj politikoj??? Probable pli malriĉa, trista lando.
Cetere, la prezo de tergaso por Ukrainoj (inkluzive de Ukrainiaj oligarĥoj kaj malnovaj, difektaj Ukrainiaj manufaktoroj), estas pli malmultekosta ol la Rusa prezo de sama tergaso (problemo ekde la tagoj de Sovetunio). Neniu eks-Prezidanto devigis la Ukrainoj pagi la vera kosto de ĉi tiu tergaso - grandega problemo! Estos multaj, multaj problemoj por la nova Ukrainia registaro. Solo la okcidentaj demokratiaj registaroj povas vere helpi Ukrainoj ŝanĝi siajn malbonajn komercajn situaciojn kaj metodojn.
La Ukrainoj kuraĝe batalis por libereco. Mi kredas ke fine ili nun povas vere ŝanĝi. Ili nun scias ke la estonteco estos tre malfacila. Ili nun komprenas ke ĉi tiu estas sia sola, lasta, plej bona vojo kaj ŝanco. Cetere, la okcidentaj registaroj ne pruntedonas al Ukrainia sen multaj malfacilaj kondiĉoj. Ĉi tiuj kondiĉoj estos simila al kondiĉoj de monprunto al Grekio. Sed la okcidentaj, demokratiaj registaroj havas ĉi tiun grandan respondecon, ĉar ni kuraĝigi ke la Ukrainoj postulas ĉi tiujn ŝangojn. La popolo volas ŝanĝi kaj ne ŝajnas timigita de ŝanĝo.
Rusio nur volas ke Ukrainio ĉiam kaj eterne bezonas la helpo de Rusio kun sia tergaso kaj monprunto. Ukrainio ne volas eterne perdi sia sendependenco de Rusio. Sed unue Ukrainio devus fari malfacilajn elektojn.
Fuzzy (Показать профиль) 24 февраля 2014 г., 5:25:05
saredding:Putin ne estas lerta politikisto. Putin estas diktatoro, diktatoro kiu faras multajn stultajn decidojn. Putin povoscias uzi naciisma fiero de la popolo de Rusio, sed kio estos la vera futura kosto de ĉi tiuj politikoj??? Probable pli malriĉa, trista lando.Min interesas: kio igas vin tiel opinii?
Tio ĉi estas ekster la temo, kaj ni povas komenci novan se vi pretas diskuti.
vincas (Показать профиль) 24 февраля 2014 г., 8:41:39
Fuzzy:Estus interesa fadeno.saredding:Putin ne estas lerta politikisto. Putin estas diktatoro, diktatoro kiu faras multajn stultajn decidojn. Putin povoscias uzi naciisma fiero de la popolo de Rusio, sed kio estos la vera futura kosto de ĉi tiuj politikoj??? Probable pli malriĉa, trista lando.Min interesas: kio igas vin tiel opinii?
Tio ĉi estas ekster la temo, kaj ni povas komenci novan se vi pretas diskuti.
klmn (Показать профиль) 24 февраля 2014 г., 9:16:57
Fuzzy:Ne temas pri divido far de iu. Plej multo da ukrajnanoj kiuj ŝatus vidi Rusi-orientitan politikon estas rusparolantoj. Tio pli similas al naciismo ol se ukrajnanoj deziras esti sendependaj de influo de iu apuda lando.klmn:Kompreneble, dividas ne vi, sed viaj ukrainaj konatoj. Mi ja skribis tion.Fuzzy:Ne mi dividas. Ili mem decidas kiun starpunkton havi. Kaj jes, tio gvidas kaj al malamo inter samlandanoj, kaj al separatismaj ideoj.klmn:Hm, interesa afero. Do ĉu viaj ukrainaj konatuloj dividas la ukrainian popolon je 2 partoj laŭ lingvo kaj nacieco: ukrainoj -- veraj ukrainanoj, kaj rusparolantoj -- malfideluloj?
Inter E-amikaro de keldek personoj kies reeĥojn mi legis estas nur unu deziro - ŝanĝi la "poŝprezidenton" kiu jam ne plu kaŝas kies ordonojn li obeas. Ĉu estas ili laŭ vi, kiuj pafis Berkut'anojn?
Mi ne mirus ke tion faris provokantoj, kaj ne nepre ukrajnoj.
Hm, ukrajno, kontraŭribelula, sed skribas ruse. Interese...
Bone, ne ukrajnoj, sed rusparolantaj ukrajnanoj. Kiuj estas pli fidelaj ne al la lando kie loĝas...
Ĉu vi scias kiel nomiĝas tia dividemo kaj al kio ĝi facile povas gvidi kaj fakte gvidas la landon?
Sed kiam oni dividas homojn laŭ nacieco aŭ lingvo, tio estas naciismo. Vi, eŭropanoj, malmulte suferis pro naciismo, tial ne estas maltoleremaj al ĝi. Sed mi diru al vi, ke la afero tre aĉas.
Interalie, la ukraina naciismo ne estas nure kontraŭrusa. Poloj kaj judoj ankaŭ estos en grava danĝero. La ukraina revolucio tre fiodoras.
Kaj jes, ni suferis pro naciismo. Naciismo de kelkaj flankoj. Nome rusia naciismo ruinigis vivon de mia patrino, pro ĝi estis mortpafita ŝia patro, patrino ekzilita, kaj ekde 3 jaroj ŝi devis kreski ĉe fremdaj homoj. Pro tio mi povas diri ke mi estas verŝajne eĉ malpli tolerema al naciismo ol vi. Ĉar mi maltoleras naciismon de ĉiu ajn lando, ne de unu kiel vi.
Cetere, rusoj tiom facile aldonas etikedojn "naciismo" aŭ "faŝismo" al ĉio kio ne estas pro-rusa. Vi vortojn "revoliucio" kaj "naciismo" metas en la sama frazo nur por kalumnii ukrajnan movadon. Sed nome en Rusio nuntempe ĝi prosperas plej. Nome rusia naciismo tretis dekojn da popoloj de eksa Sovetio aŭ nuna Rusia federacio.
Jen vi, ekzemple, nur pro mia vidpunkto turnis vin al mi "vi, eŭropanoj", kvankam mi estas same orienteŭropano kiel vi. Nur havas alian pensmanieron ol vi.
klmn (Показать профиль) 24 февраля 2014 г., 9:23:02
Fuzzy:Nu jes, tio estas iom pli sincera vidpunkto. Sed mi persone opinias ke Putin malŝatas perdi gravan placdarmon en centra Eŭropo. En lia imperialisma imago eksa Sovetio devas esti teritorio sub influo de Rusio la Grandaklmn:Politikistoj ne povas esti altruemaj.Fuzzy: Tute ne, per proksimeco de la du popoloj mi provis klarigi kial Putin intencas helpi al Ukrainio per mono kaj gazrabatoj.Altruisto Putin... Fuzzy, ĉu vi mem kredas tion, kion ĵus skribis?
Sed mi pensas ke eble Putin opinias ke la rusa popolo pro siaj parencaj sentoj aprobos lian helpon al la ukrainia popolo, kaj tio helpos al li daŭre esti tre populara.
maratonisto (Показать профиль) 24 февраля 2014 г., 10:36:25
klmn:Sed mi persone opinias ke Putin malŝatas perdi gravan placdarmon en centra Eŭropo. En lia imperialisma imago eksa Sovetio devas esti teritorio sub influo de Rusio la GrandaĈiu lando volas vastigi ĝian influon. Ukrainio estas samtiel bazloko por Eŭropo kiel por Rusio. La retoriko estas ĉiam "niaj gloraj esploristoj kaj iliaj aĉaj spionoj". Mi ne vidas sencon nun konkuri por influo al Ukrainio inter Eŭropo kaj Rusio ĉar baldaŭ kontraŭ Ĉinio devos unuiĝi tuta alia mondo, do ankaŭ Rusio devos alproksimiĝi al okcidenta mondo.
Tio ne signifas, ke mi persone ne ŝatas Ĉinion, sed politike estas evidenta la nova polarizado de la mondo.
klmn (Показать профиль) 24 февраля 2014 г., 10:46:36
maratonisto:Sub vorto "influo" mi celis "revivigi eksan imperion".klmn:Sed mi persone opinias ke Putin malŝatas perdi gravan placdarmon en centra Eŭropo. En lia imperialisma imago eksa Sovetio devas esti teritorio sub influo de Rusio la GrandaĈiu lando volas vastigi ĝian influon. Ukrainio estas samtiel bazloko por Eŭropo kiel por Rusio. La retoriko estas ĉiam "niaj gloraj esploristoj kaj iliaj aĉaj spionoj". Mi ne vidas sencon nun konkuri por influo al Ukrainio inter Eŭropo kaj Rusio ĉar baldaŭ kontraŭ Ĉinio devos unuiĝi tuta alia mondo, do ankaŭ Rusio devos alproksimiĝi al okcidenta mondo.
Tio ne signifas, ke mi persone ne ŝatas Ĉinion, sed politike estas evidenta la nova polarizado de la mondo.
Estas vero en viaj vortoj tamen. Sed ial(ĉu pro historiaj kialoj, ĉu pro ŝajna ĝia proksimeco kun Usono) Rusio tiel kontraŭstaras Europon, ke geopolitike preferas Ĉinion pli ol ke okcidentan mondon.
saredding (Показать профиль) 24 февраля 2014 г., 17:52:15
Fuzzy:Mi ne samopinias, la situacio de "Ukraina Ribelo" ankaŭ inkluzivas la influo de la okcidentaj landoj kaj Rusio. Michaleo skribis, "Ukrainujo bezonas tiel lertan politikiston, kiel ekzemple Putin." Mi respondis pri tiu, kiun li skribis.saredding:Putin ne estas lerta politikisto. Putin estas diktatoro, diktatoro kiu faras multajn stultajn decidojn. Putin povoscias uzi naciisma fiero de la popolo de Rusio, sed kio estos la vera futura kosto de ĉi tiuj politikoj??? Probable pli malriĉa, trista lando.Min interesas: kio igas vin tiel opinii?
Tio ĉi estas ekster la temo, kaj ni povas komenci novan se vi pretas diskuti.
Mi koncedas ke mi ne tute estas spertulo pri Putin, kaj tial kaŭzoj, kial Rusoj multe ŝatas Putin. En Usono, Putin ne sukcesas, ĉar Usonanoj estas tre publike kriza de vantaj politikistoj. Putin ŝajnas tiel, kiel li ne permesas kritikon. Ekzemple, kial en plejparto de siaj fotoj, li estas sen-ĉemizo, aŭ kial li elspezis/malŝparis tro da mono pro olimpiko? Tamen, mi neniam tute komprenis kial multaj Usonanoj antaŭe ŝatis Prezidanto Bush. Mi kredas ke Usonanoj plu ŝatis Bush post-9/11 tragedio (kvankam, hodiaŭ en Usono, li estas ne plu tre ŝatata). Ukrainio nun bezonas nek unu Bush nek unu Putin! Mi esperas ke Ukrainoj trovas nekoruptadan, universalŝatatan, intelligentan estron. Ĉi tiu estas nun kriza, sed ne facila.
Altebrilas (Показать профиль) 24 февраля 2014 г., 20:40:37
maratonisto: Mi ne vidas sencon nun konkuri por influo al Ukrainio inter Eŭropo kaj Rusio ĉar baldaŭ kontraŭ Ĉinio devos unuiĝi tuta alia mondo, do ankaŭ Rusio devos alproksimiĝi al okcidenta mondo.Kial Okcidento kaj Rusio devus unuiĝi KONTRAŬ Ĉinio, anstataŭ unuiĝi KUN Ĉinio kaj aliaj mondaj regionoj kontraŭ mizero, koruptado, malkresko de naturaj riĉaĵoj, malsanoj, detruo de la planedo, militoj, perforto, diskriminacioj, naturaj katastrofoj, klimatoŝanĝo kaj aliaj aferoj kiuj meritus, ke ni unuiĝu kontraŭ ili.
Tio ne signifas, ke mi persone ne ŝatas Ĉinion, sed politike estas evidenta la nova polarizado de la mondo.
Estas tiaj idealoj por kiuj batalas esperantistoj, ĉu ne?
antoniomoya (Показать профиль) 24 февраля 2014 г., 22:18:59
Altebrilas:Kial Okcidento kaj Rusio devus unuiĝi KONTRAŬ Ĉinio, anstataŭ unuiĝi KUN Ĉinio kaj aliaj mondaj regionoj kontraŭ mizero, koruptado, malkresko de naturaj riĉaĵoj, malsanoj, detruo de la planedo, militoj, perforto, diskriminacioj, naturaj katastrofoj, klimatoŝanĝo kaj aliaj aferoj kiuj meritus, ke ni unuiĝu kontraŭ ili.Vi tute pravas, kaj mi absolute konsentas kun viaj bonaj intencoj. Sed, mi pensas ke valoroj kaj interesoj de diktatoreca registaro troviĝas (malfeliĉe) malproksime de demokrati-landaj valoroj. Pro tio estus iom malfacile akordiĝi kun Ĉinujo pri, ekzemple, homaj rajtoj, militoj, koruptado, ktp.
Estas tiaj idealoj por kiuj batalas esperantistoj, ĉu ne?
Pripensu nur pri la ĉina sinteno rilate Nord-Koreujo, subtenante kaj defendante registaron kiu intence mortigas je malsato sia propra landanaro (laŭ U.N. raporto).
Amike.