Sisu juurde

Suletud
Max. 500 sõnumeid.

Ukraina ribelo

kelle poolt goli, 1. detsember 2013

Postitused: 1667

Keel: Esperanto

saredding (Näita profiili) 2. märts 2014 8:39.45

Kial Rusio atakis Krimeo hodiaŭ? La nova Sovetunio kaj la vanteco de Putin? Rusoj perdis sian liberecon. Trista tago por Rusio kaj Rusoj. Nun Rusio havas malpli amikajn landojn. Rusio estas pli izola. La G-8 en Soĉi nun ne okazos.

Kia malsameco kun Usono en Irako? Mi ne samopinias ambaŭ. Sed Putin havas oportunan pretekston.

Ambaŭ aĉaj!

Hodiaŭ estas mi kun libera Ukrainio.

Hajlo! La nova Sovetunio!

vincas (Näita profiili) 2. märts 2014 8:49.52

Lakiro:Vincas, mi bedaŭras, ke vi tuj forgesis la rusan kaj ne povas tralegi prezentitan fonton.
Haha, mi antaŭvidis, ke vi diros ĝuste tiel kaj vi estas dua ruso, kiu dum 24 horoj al mi diras simile :]] Mi neniam forgesis rusan, ĉar mi neniam bone ĝin sciis. Kaj kial vi imagas, ke en Litovio, ĉiu devas paroli ruse? :]]]]]

"Based on the 2011 census data, 72 percent of people, aged 15-29, said they spoke English, the Statistics Lithuanian informed.
The Russian language is lagging behind English considerably among under-25-year-olds"

English rapidly gaining popularity in Lithuania
http://www.lithuaniatribune.com/32877/english-rapi...

Aŭtomata traduko
"Bazita sur la 2011 kontado datumoj, 72 procentoj de homoj, de inter 15-29, diris, ke ili parolis la anglan, la statistikoj litova informitaj.
La rusa lingvo estas restante malantaŭ anglan konsiderinde inter sub-25-jaruloj"

Lakiro:Tie estas publikigita kronologio de antaŭmilitaj decidoj kaj eventoj.
Ĉu vi intencas senkultigi?
Vi ja diris.
Nia armeo neniam murdadis fratajn popolojn
Lakiro:Via tiama ŝtatregistaro ne havis propran opinion kial agi dum milito, partopreni germanflanke aŭ sovetiaflanke.
Do ĝi agis saĝe :]

saredding (Näita profiili) 2. märts 2014 8:50.52

Lakiro:Spreecamper, ĉu vi nomas amasan fuĝon (hodiaŭ 145 miloj) de ukrainanoj al Rusio Novordigo? Ĉu vi nomas konduton de faŝisto Jaroŝ normala? Jaroŝ alvokas ĉeĉenan teroriston Umarov helpi al Kievo. Kia helpo necesas al Kievo? Pri kia ordo temas?
Kion faras nova kieva potenco por plibonigi financan situacion en la ŝtato? Nenion! Ili prenis la potencon kaj ne komprenas kion devas fari plu. Ĉu tio estas ordo? Neniu en Kievo volas obei al nova faŝista registaro.
Faŝista registaro?! Nur oportuna preteksto kaj Putin KGB de mensogoj! Mi kompatas ambaŭ, la Rusojn kaj la Ukrainojn. Ambaŭ nun perdis sian liberecon.

Lakiro (Näita profiili) 2. märts 2014 8:59.18

Kiu estas libera Ukrainio? Ĉu banditoj de Bandera? Ili deklaris pri tuta mobilizo de ukraina armeo kaj popolo. Ni ridegas!!! Neniu venis al militistaj komisarejoj por ke, mobiliziĝu por milito. Ĉiuj komprenas, ke la "registaro" estas faŝistoj, kiujn neniu elektadis. Ili estas neleĝa organo, kiu ne zorgas pri propra popolo. En tuta lando leviĝis rusiaj flagoj. Ukrainanoj kontraŭas "registaron" de anarĥisto Jacenuk. Kievanoj atendas helpon de Rusio kaj liberiĝo. Faŝismo ne venos!

vincas (Näita profiili) 2. märts 2014 9:01.42

Lakiro:
vincas:
Lakiro:Nia armeo neniam murdadis fratajn popolojn
Tio simple ne estas vero.
Diru kio okazis 1939 septembre 17 t. Aŭ kio okazis en Katyń? Ĉu vi jam forgesis tion?
Tralegu kaj rememoru!

1939 jaro
Sed mi uzos google tradukilon :]

vincas (Näita profiili) 2. märts 2014 9:08.54

1939.09.17
Dimanĉo
"POLLANDO. Komencante "liberigo kampanjo" de sovetiaj trupoj en Okcidenta Belorusio kaj okcidenta Ukrainio."

Hahaha, ĉu rusoj invadon en Pollando nomas liberigon, nenio nova, sed nun mi ridegas :]]]]]]]]]

Fuzzy (Näita profiili) 2. märts 2014 9:10.06

spreecamper:Demandoj al Janukoviĉ estas: Laŭ kio de leĝo oni ordonas teamojn de precizpafistojn por pafmortigu civitanoj en ago de demonstrantoj ĉe Majdano? Ne gravas ĉu demonstrantoj estis pacema aŭ batalema.
La "nekonataj precizpafistoj", kiuj pafis kontraŭ la polico kaj ankaŭ kontraŭ la protestantoj, por furiozigi la ambaŭ flankojn, estas ja tre konata truko por organizi revoluciojn. Ili estis en Serbio, en Libio, en Sirio, ĉie ajn kie estis necesa perforte faligi laŭleĝan registaron, ĉu vi ne scias tion? Ja ĉiuj revoluciaj lastatempaj estis organizitaj laŭ similaj reguloj.
spreecamper:Ankaŭ, kial militistaro ukraina ne prezentas sin senbateleme ene de Kievo kaj eble ankaŭ en Krim? Rompiĝajn brulbotelojn sur tankoj de militistaro ne gravas multe. Por estingu tion fajron la kamionoj akvoĵetilecaj de policio bontaŭgas. Al kiu forto politika en ukraino la militistaro ukraino estas lojalema? Ĉu iel oni uzus situation de augusto 1991 en moskvo por juĝu la nuna situacio en ukraino?
Janukoviĉ estas tro malkuraĝa por uzi la armeon. Aŭ eble la armeo simple ne ekzistas en Ukrainio.

Fuzzy (Näita profiili) 2. märts 2014 9:16.43

vincas:
II The First Soviet Occupation 1940 – 1941
"Our total “echelon”
number of all the categories of the repressed after the deportation operation in Lithuania
amounts to about 17500 people (the fate of 16 246 deportees was established)"

IV The second Soviet Occupation

"The total number of deportees in 1945-1952 is estimated to be at least 118,000 (data
remains only on 115,000 deportees)."

http://www.genocid.lt/centras/en/1018/a/

"Over 20 thousand Lithuaniana were killed holding weapons in their hands or were tortured by the occupants"

Mi ankaŭ serĉas datumojn, kiom da homoj elmigris Okcidenten ĝis dua soveta okupacio.

Mi trovis ĝereralan nombron. 350 000 homoj estis enprizonigitaj, transportitaj en Siberio kaj prizonoj de GULAG aŭ estis mortigitaj en Litovio.
Kial tiaj homperdoj neniel influis la statistikon? Ja en 1923 la litovoj nombriĝis je 1 700 000 homoj, kaj en 1959 jam 2 150 000 homoj.
Komparu tion kun 2 924 000 homoj en la 1989 jaro kaj 2 561 000 en la 2011 -- la perdoj vere estas ĉirkaŭ 350 000 homoj.

Fuzzy (Näita profiili) 2. märts 2014 9:26.59

spreecamper:
Fuzzy:Per "la plej alta prezo" mi celis diri, ke Sovetunio suferis pleje ol ĉiu alia lando (preskaŭ 30 000 000 homaj vivoj).
Sed oni ankaŭ devus klarigi la statistikon. Ene de teroro de ŝtato, Hitler kaj Stalin, kune same ili hejtigis 'iliajn' civitanojn de Germanio kaj Rusio. Ne ĉiu viktimon mortigan mortigis de la 'malamo'.
Nu, dum la milito pereis ĉirkaŭ 11,5 milionoj da sovetia soldataro (tio estas je 30% pli multe ol la perdoj de la germana militistaro -- 8,6 milionoj).
Ĉiuj aliaj homperdoj de Sovetunio (13,7 milionoj homoj) estis de la civitana loĝantaro. Ja faŝistaj trupoj tre kruele traktis la sovetiajn civitanulojn -- koncentrejoj, devigaj laboroj, la sieĝo de Leningrado, Babij Jar, Ĥatin, gazenwagen, ktp., nu vi ja devas scii.

Fuzzy (Näita profiili) 2. märts 2014 9:28.28

spreecamper:
Fuzzy:La rusianoj estas malaktivaj politike, kaj ne tre kredas je demokratio.
Ĉu estas sarkasmo?
Tute ne, la rusianoj vere ne tre kredas je demokratio, opinias ĝin nur popoltrompo.

Tagasi üles