Suljettu
Max. 500 viestiä.
Viestejä: 1667
Kieli: Esperanto
Lakiro (Näytä profiilli) 2. maaliskuuta 2014 10.03.14
vincas:1939.09.17Vincas, kion vi volas aŭdi?
Dimanĉo
"POLLANDO. Komencante "liberigo kampanjo" de sovetiaj trupoj en Okcidenta Belorusio kaj okcidenta Ukrainio."
Hahaha, ĉu rusoj invadon en Pollando nomas liberigon, nenio nova, sed nun mi ridegas :]]]]]]]]]
Vi malbone scias historion kaj kulpigas Rusion. Ĉu vi ne scias, ke Vilno ĝis 1939 estis okupita per pola armeo?
Komandanto de litovia armeo generalo Raŝtikis ordonis renkonti sovetunian armeon amike kaj helpi gardi litoviajn landlimojn. Kion vi volas diri ankoraŭ?
vincas (Näytä profiilli) 2. maaliskuuta 2014 10.18.08
Fuzzy:Mi aldonus, ke antaŭ dua mondmilito en Litovio loĝis multe da judoj. Dum milito nazioj mortigis ĉiujn judojn. Kaj ni devus aldoni tiujn homojn al perdoj.vincas:Kial tiaj homperdoj neniel influis la statistikon? Ja en 1923 la litovoj nombriĝis je 1 700 000 homoj, kaj en 1959 jam 2 150 000 homoj.
II The First Soviet Occupation 1940 – 1941
"Our total “echelon”
number of all the categories of the repressed after the deportation operation in Lithuania
amounts to about 17500 people (the fate of 16 246 deportees was established)"
IV The second Soviet Occupation
"The total number of deportees in 1945-1952 is estimated to be at least 118,000 (data
remains only on 115,000 deportees)."
http://www.genocid.lt/centras/en/1018/a/
"Over 20 thousand Lithuaniana were killed holding weapons in their hands or were tortured by the occupants"
Mi ankaŭ serĉas datumojn, kiom da homoj elmigris Okcidenten ĝis dua soveta okupacio.
Mi trovis ĝereralan nombron. 350 000 homoj estis enprizonigitaj, transportitaj en Siberio kaj prizonoj de GULAG aŭ estis mortigitaj en Litovio.
Komparu tion kun 2 924 000 homoj en la 1989 jaro kaj 2 561 000 en la 2011 -- la perdoj vere estas ĉirkaŭ 350 000 homoj.
Lakiro (Näytä profiilli) 2. maaliskuuta 2014 10.27.36
Preskaŭ 670 miloj da ukrainanoj transiris rusian landlimon. Nia lando akceptas ilin kaj aranĝas.
vincas (Näytä profiilli) 2. maaliskuuta 2014 10.31.32
lagtendisto (Näytä profiilli) 2. maaliskuuta 2014 11.18.22
Lakiro:Spreecamper, ĉu vi nomas amasan fuĝon (hodiaŭ 145 miloj) de ukrainanoj al Rusio Novordigo?La kaŭzo por ke hodiaŭtage oni forfuĝas amase, tion kreskis ene de sistemo de Janukovyĉ kaj antaŭe, ĉu ne? Kial tiel la sektoro dekstra povis kreski al tia de forto ene de sistemo de Janukovyĉ kaj antaŭe? Al kio la kresko de sektoro dekstra estas la respondo?
Lakiro:Ĉu vi nomas konduton de faŝisto Jaroŝ normala? Jaroŝ alvokas ĉeĉenan teroriston Umarov helpi al Kievo. Kia helpo necesas al Kievo? Pri kia ordo temas?La reago de Berkut kaj nun la situacio en Krimeo tioj estis kaj estas la plej bontaŭga nutraĵo por ke la radikala sektoro dekstra kreskas pli. Bonvolu pripensi kiu manĝigas la radikalan sektoron dekstran vi nomiĝas faŝisteca.
Lakiro:Ili prenis la potencon kaj ne komprenas kion devas fari plu.Tio estas diskutema. Oni ankaŭ povus helpi paca de ekstere.
Lakiro:Ĉu tio estas ordo? Neniu en Kievo volas obei al nova faŝista registaro.Estas novordo postsovjeta. Ankaŭ ne estas novordo al ia de nova faŝista registaro. Mi komprenas al kion vi timas. Sed mi ne konsentas ke oni devus 'histerigas' por ke kreskus ia de nova 'faŝista registaro' en ukraino.
saredding (Näytä profiilli) 2. maaliskuuta 2014 11.42.38
lagtendisto (Näytä profiilli) 2. maaliskuuta 2014 11.46.25
Fuzzy:La "nekonataj precizpafistoj", kiuj pafis kontraŭ la polico kaj ankaŭ kontraŭ la protestantoj, por furiozigi la ambaŭ flankojn, estas ja tre konata truko por organizi revoluciojn.Jes, estas. Tia de senskrupulecon profesiecan oni povas lerni ene de specialtrupo de sekurpolicio kaj armeo. Oni ankaŭ devus demandi kiu ĵetis brulbotelojn al Berkut-policio. Ne forgesu, ke ankaŭ ekzistas tipo de policovesto kio estas fajrasekura. Ankaŭ ĉu vere estis membroj de radikala sektoro dekstra, kiuj pafis al Berkut-policio?
Tuta ĉio potenco kio okazis ĉe kaj ĉirkaŭ la Majdano, ne estas klara, nur intendis por provoku civitanoj ukrainaj unu al aliajn.
Fuzzy:Ili estis en Serbio, en Libio, en Sirio, ĉie ajn kie estis necesa perforte faligi laŭleĝan registaron, ĉu vi ne scias tion?Lernado de tiuj specialtrupoj estas tre multekosta. Kiu havas la intereso kaj la mono por pagis tiujn specialtrupojn kaj siajn lojalecon?
Fuzzy:Ja ĉiuj revoluciaj lastatempaj estis organizitaj laŭ similaj reguloj.Estas ĝeneraligado nepruveblata.
spreecamper:Janukoviĉ estas tro malkuraĝa por uzi la armeon.Li ordonis uzi la armeon. Sed la ĉefo de militistaro rifuzas tion.
spreecamper:Aŭ eble la armeo simple ne ekzistas en Ukrainio.Mi malrapide pensas tion.
Kirilo81 (Näytä profiilli) 2. maaliskuuta 2014 13.00.42
Lakiro:Ankoraŭ unu novaĵo! En Brjansk estis kaptita juna homo, kiu partoprenis en marodado sur majdano. Li rakontis al sekurservo de Rusio, ke en Kievo gvidis amason proksimume 60 usonanoj, preskaŭ 40 germanoj, multe da poloj kaj turkoj. Ĉiuj ili estis provokistoj kaj marodistoj.Jeeees, certe.
Preskaŭ 670 miloj da ukrainanoj transiris rusian landlimon. Nia lando akceptas ilin kaj aranĝas.
Tio memorigas min, kiel germanaj diplomatoj en 1938 interne ŝercis, kiel aspektu la venonta novaĵo okaze de la t.n. "sudeta krizo": La germanaj gazetoj priskribu, kiel 90-jara graveda vidvino germana kun brulanta ligna kruro naĝante al Germanujo fuĝu antaŭ la kruelaj ĉeĥoj...
Sed oni devas aplaŭdi al Putin: Li pretigas invadon por sekurigi homojn, kiuj nur pro la pretigo de invado devas senti timon. Domaĝe, ke ne ekzistas nobelpremio por logiko!
vincas (Näytä profiilli) 2. maaliskuuta 2014 13.32.19
Lakiro:Vincas, kion vi volas aŭdi?Eble vi nomas tion 'liberigon'. Mi nomas tion okupadon.
Vi malbone scias historion kaj kulpigas Rusion. Ĉu vi ne scias, ke Vilno ĝis 1939 estis okupita per pola armeo?
Lakiro:Komandanto de litovia armeo generalo Raŝtikis ordonis renkonti sovetunian armeon amike kaj helpi gardi litoviajn landlimojn. Kion vi volas diri ankoraŭ?Jes, bedaŭrinde tiutempe litovoj agis tre honte kaj ne intencis arme rezisti al okupado.
P.S. Eble vi miksas nomojn. Mi scias pri 1945 j. junia 15 ordono de V. Vitkauskas kaj S. Pundzeviĉius. Numero de ordono 107. Tre tre honta ordono :[ 1940 j. aprilo 22 - ĝis okupacio nome V. Vitkauskas estis ĉefestro de litova armeo.
Lakiro (Näytä profiilli) 2. maaliskuuta 2014 15.08.42
Por kio vi komencis tiun ĉi paroladon?