Ke daftar isi

Tertutup
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

dari goli, 1 Desember 2013

Pesan: 1667

Bahasa: Esperanto

saredding (Tunjukkan profil) 2 Maret 2014 15.31.50

Mi origine skribis tial, kial, estas tiel, kiel. Mi estas komencanto.
"Putin instruos vin tiel, kiel amas Patrujino." Pussy Riot (Rusaj Virinoj Muzikgrupo), Soĉi, Rusio 2014. Ili estas 3 tagojn en prizono, la Rusoj policoj vipis kaj batis ĉi tiujn virinojn. Kial? Ili kantis komikan kanton. Kuraĝa, eta, eks-KGB de Putin.

vincas (Tunjukkan profil) 2 Maret 2014 17.10.46

Lakiro:Vincas, kion vi volas? Mi neniel komprenas. Ĉu vi volas rememori la tempon, kiam Litovio okupis Moskvon kaj Kievon? Estis tia tempo (14 jarcento) kiam Pollando, Rusio, Ukrainio estis okupitaj. Kulpis la litovoj. Kaj kio?
Por kio vi komencis tiun ĉi paroladon?
Nu, eble mi volas, ke vi ne diru malveron? :]

Kaj ĉu litovoj diras, ke ni liberigis ukrainojn? :]

baibaibibi (Tunjukkan profil) 2 Maret 2014 20.44.46

Estus pli bone se la ukrainoj akceptus ke la sola legitima prezidento de ukrajnio estas Yanukovich, anstataŭ fari militon al rusio, nenion bonan oni atingas per milito.

annA (Tunjukkan profil) 2 Maret 2014 21.00.37

Lakiro:
Lakiro:Nia armeo neniam murdadis fratajn popolojn
Tio simple ne estas vero.
Diru kio okazis 1939 septembre 17 t. Aŭ kio okazis en Katyń? Ĉu vi jam forgesis tion?
ŝajnas al mi ke fanfaroni / kredi ke ilia nacio (aŭ iu ajn ŝtato) neniam agis maljuste / egoizme, senbezone perforte, kruele ktp. estas iom naiva...

vincas (Tunjukkan profil) 2 Maret 2014 21.29.00

baibaibibi:Estus pli bone se la ukrainoj akceptus ke la sola legitima prezidento de ukrajnio estas Yanukovich, anstataŭ fari militon al rusio, nenion bonan oni atingas per milito.
Ĉifoje Rusio militas, ne Ukrainio.

auxro (Tunjukkan profil) 2 Maret 2014 21.57.55

baibaibibi:Estus pli bone se la ukrainoj akceptus ke la sola legitima prezidento de ukrajnio estas Yanukovich, anstataŭ fari militon al rusio, nenion bonan oni atingas per milito.
Gratulon, vi ĵus gajnis prizon pro la komento de la jaro!

baibaibibi (Tunjukkan profil) 2 Maret 2014 22.00.39

vincas:
baibaibibi:Estus pli bone se la ukrainoj akceptus ke la sola legitima prezidento de ukrajnio estas Yanukovich, anstataŭ fari militon al rusio, nenion bonan oni atingas per milito.
Ĉifoje Rusio militas, ne Ukrainio.
Ukrainaj dekstruloj militas de kelkaj monatoj kontraŭ sia prezidento kaj kontraŭ rusio, tio estas fakto.

auxro (Tunjukkan profil) 2 Maret 2014 22.16.13

Jen la "teroristoj kaj faŝistoj", kontraŭ kiuj "sindefendis" Berkut.
Plejmulto pereis pere de kugloj de snajperoj aŭ de pafoj dorsen...
R.I.P.

auxro (Tunjukkan profil) 2 Maret 2014 22.29.28

Fuzzy (Tunjukkan profil) 3 Maret 2014 05.02.20

spreecamper:
Fuzzy:La "nekonataj precizpafistoj", kiuj pafis kontraŭ la polico kaj ankaŭ kontraŭ la protestantoj, por furiozigi la ambaŭ flankojn, estas ja tre konata truko por organizi revoluciojn.
Jes, estas. Tia de senskrupulecon profesiecan oni povas lerni ene de specialtrupo de sekurpolicio kaj armeo. Oni ankaŭ devus demandi kiu ĵetis brulbotelojn al Berkut-policio. Ne forgesu, ke ankaŭ ekzistas tipo de policovesto kio estas fajrasekura. Ankaŭ ĉu vere estis membroj de radikala sektoro dekstra, kiuj pafis al Berkut-policio?

Tuta ĉio potenco kio okazis ĉe kaj ĉirkaŭ la Majdano, ne estas klara, nur intendis por provoku civitanoj ukrainaj unu al aliajn.

Fuzzy:Ili estis en Serbio, en Libio, en Sirio, ĉie ajn kie estis necesa perforte faligi laŭleĝan registaron, ĉu vi ne scias tion?
Lernado de tiuj specialtrupoj estas tre multekosta. Kiu havas la intereso kaj la mono por pagis tiujn specialtrupojn kaj siajn lojalecon?
Nu, spreecamper, estu vi saĝa -- al kiu la specialtrupoj finfine profitdonis? Kiu profitis de la brulbotelĵetado? Ĉu la "diktatoroj"? Aŭ eble la popoloj, kies landoj estas plene detruitaj?

spreecamper:
Fuzzy:Ja ĉiuj revoluciaj lastatempaj estis organizitaj laŭ similaj reguloj.
Estas ĝeneraligado nepruveblata.
Ĉu vi neniam aŭdis pri la Gene Sharp kaj liaj metodoj?

spreecamper:
spreecamper:Janukoviĉ estas tro malkuraĝa por uzi la armeon.
Li ordonis uzi la armeon. Sed la ĉefo de militistaro rifuzas tion.
Ĉu vere? Mi ne aŭdis pri tio. Donu la ligilon, bonvolu.

Mi aŭdis nur ke Janukoviĉ senĉese alvokis ĉiujn al negociadon. Sed la ribeluloj prifajfis la resultojn de la negociadon inter Janukoviĉ kaj la opoziciuloj, atingitaj en 21 de februaro kun perado de Francujo, Germanujo kaj Pollando.

spreecamper:
Fuzzy:Aŭ eble la armeo simple ne ekzistas en Ukrainio.
Mi malrapide pensas tion.
La ĉefestro de milita shiparo de Ukrainio, enpostenigita de la nova ukrainia registaro, ĵus elpostenigis sin kaj ĵuris al la Krimea popolo.

Kembali ke atas