Suletud
Max. 500 sõnumeid.
Postitused: 1667
Keel: Esperanto
Fuzzy (Näita profiili) 3. märts 2014 5:27.51
auxro:Jen la "teroristoj kaj faŝistoj", kontraŭ kiuj "sindefendis" Berkut.Berkut defendis sin kaj la tutan landon kontraŭ tiuj:La radikalulaj grupoj patrolas Kievon
auxro:La pafoj dorsen bone klarigas kiuj vere kulpas je la sangverŝo...
Plejmulto pereis pere de kugloj de snajperoj aŭ de pafoj dorsen...
R.I.P.
klmn (Näita profiili) 3. märts 2014 8:04.11
Fuzzy:Jes tio gvidas al milito kaj okupado de fremdaj ŝtatoj.klmn:Jes, kaj tio estas ege danĝera, kaj gvidas al nova granda milito. Kiu profitus de tio, mi jam skribis.Fuzzy:Ne. Tio estas historia nocio.
Dankon pro la ĝusta vorto. Mi redemandu: ĉu vi povas nomi naziismon patriotismo?
Sed naciismon kaj patriotismon homojn nuntempe facile miksas. Vi mem pri tio diris
Fuzzy:Ankaŭ en Rusio la monumentoj de Lenin preskaŭ ĉie jam delonge estas malkonstruitaj.Jes, sed dum la tago de Venko tie marŝas demonstracioj komunistaj kiuj same estas kontraŭleĝaj. Ŝajne ke en Latvio estas tro da demokratio, ĉar ambaŭ ne devus okazi.
Sed kion vi diras pri la paradoj de eksaj naziistaj legianoj SS, kiuj regule okazadas en Rigo, la ĉefurbo de Latvio? Ĉu ĉi tio ne estas glorado de faŝismo?
Fuzzy:Kiam mi loĝas eksterlande la unua afero estas ellerni lokan lingvon, se ne pro praktikaj kialoj, almenaŭ pro respekto al la ŝtato. Kial ne estas problemo por germanoj, svedoj ellerni la lingvon dum 1 jaro?klmn:Ĉu postulo scipovi lingvon de la ŝtato kies civitanecon vi strebas estas diskriminacia? Ĉu decidi pri tio ne estas rajto de sendependa lando? Akiri civitanecon povas malhelpi nur manko de deziro, nenio pli.Jes, senigi de civitaneco laŭ nura lingva kriterio sendube estas diskriminacio. Vidu mem, kiam la baltaj ŝtatoj sendependiĝis, parto de la loĝantaro ricevis plenrajtan civitanecon, sed parto -- ne, depende de tio, kiu estas la denaska lingvo de la homo.
En Rusio civitanecon oni ricevas sen postulo scii la rusan aŭ iun alian lingvon.
Sed vidu, temas pri homoj kiuj loĝas ekster Rusio dum 30, 40 eĉ 50 jaroj kaj ne scipovas lokan lingvon. Tio signifas ke dum tiu tempo ili ĉiam havis eblecojn uzi rusan lingvon en ĉiu kampo de vivo. T.e., lokaj loĝantoj devis uzi rusan komunikante kun ili. Laŭ mi, tio fakte montras tre luksajn kondiĉojn por rusparolantoj.
Fuzzy:Per tankoj kaj kalaŝnikovoj? Nenio nova.klmn:Sed eble havi anklavojn de "necivitanaj" ruslingvanoj en apudaj landoj estas oportune? Poste eblas disdoni al ili diversajn "rusajn kartojn", kaj je certa okazo sendi trupojn por "savi niajn". Aŭ manipuli ilin kaj eki bruojn separatismaj.Nu, kion fari. Kiu alia krom Rusio deziras defendi la ruslingvulojn en eksaj sovetiaj respublikoj.
Cetere, post okupo de Krimea parlamento, ĉi matene soldatoj en uniformoj de Rusia militŝiparo prenis kontrolon de ĉefaj flughavenoj de Krimeo en Sevastopolo kaj Simferopolo
La naciisma politiko de Putina Rusio estas tiel facile travidebla. Bedaŭrinde, mi tro ĝuste antaŭvidis la evoluon de aferoj en Ukrajnio.
Kaj mi vere bedaŭras pri rusparolantoj. Putin donis klaran indikon ke havi rusparolantan minoritaton estas danĝero por ŝtata sekureco. Mi malfacile imagas ke ili povus daŭre esti bonvenaj en iu ajn ŝtato. Kaj kulpas pri tio nek rusparolantoj mem, nek ŝtatoj kie loĝas ili
baibaibibi (Näita profiili) 3. märts 2014 8:35.05
auxro (Näita profiili) 3. märts 2014 8:47.24
Kirilo81:Mi povas "trovi" dekon da tiuj "junaj homoj", kiuj ĉion scias pri kiuj batalis, kiom da ili gajnis, kaj kiuj pagis.Pli bonaj agentoj ol Ŝtirlitz, mi dirus.Lakiro:Ankoraŭ unu novaĵo! En Brjansk estis kaptita juna homo, kiu partoprenis en marodado sur majdano. Li rakontis al sekurservo de Rusio, ke en Kievo gvidis amason proksimume 60 usonanoj, preskaŭ 40 germanoj, multe da poloj kaj turkoj. Ĉiuj ili estis provokistoj kaj marodistoj.Jeeees, certe.
Preskaŭ 670 miloj da ukrainanoj transiris rusian landlimon. Nia lando akceptas ilin kaj aranĝas.
Tio memorigas min, kiel germanaj diplomatoj en 1938 interne ŝercis, kiel aspektu la venonta novaĵo okaze de la t.n. "sudeta krizo": La germanaj gazetoj priskribu, kiel 90-jara graveda vidvino germana kun brulanta ligna kruro naĝante al Germanujo fuĝu antaŭ la kruelaj ĉeĥoj...
Sed oni devas aplaŭdi al Putin: Li pretigas invadon por sekurigi homojn, kiuj nur pro la pretigo de invado devas senti timon. Domaĝe, ke ne ekzistas nobelpremio por logiko!
La nivelo de propagando estas de infanĝardeno, superas eble nur tiun de Norda Koreo.
Jen la foto de la domo en Litovio (turisma bienejo) kie rusaj "ĵurnalistoj" trovis la instruejon por Maidanaj aktivistoj. Mastro de bienejo konfirmis ke materialo estas filmita dum iu kunveno en j.2012.
Dum anonco pri rusoj fuĝantaj al Rusio oni montris aŭtojn ĉe landlimo kun Pollando.
Fuzzy (Näita profiili) 3. märts 2014 10:20.20
The Ukraine crisis: John Kerry and Nato must calm down and back off
kaŝperanto (Näita profiili) 3. märts 2014 17:03.53
La ukraina popolo devas apartiĝi se ili ne konsentas pri lojalecoj al rusio aŭ la eŭropa unio. Mi pensas ke eble la Okcidento reagas tro forte.
Lakiro (Näita profiili) 3. märts 2014 17:33.07
Odessa, Nikolaev, Ĥarkov, Doneck, Lugansk, Ĥerson, Simferopol levis rusiajn flagojn.
Kion ajn nek dirus okcidentaj politologoj, popolo de Ukrainio kontraŭas Majdanon. Hundo-Jaroŝ ricevos sian kameron en prizono. Faŝisma mobilizo estis granda hontego! Neniu volas batali kontraŭ propra popolo. La hundaĉoj-naziistoj ricevis tion, kion ili volis. Estos dua Nurenbergo, kie ĉi tiujn Bander-banditojn oni fordonos al tribunalo.
Sunjo (Näita profiili) 3. märts 2014 17:56.17
Lakiro:Mi deziras al Ukrainio ke la ukraina popolo subtenas Ukrainion. Nek la Eŭropan Union, nek Rusion.
Odessa, Nikolaev, Ĥarkov, Doneck, Lugansk, Ĥerson, Simferopol levis rusajn flagojn.
Estas ja evidente ke Ukrainio nuntempe estas nur la ludpilko inter Rusio kaj Usono/EU.
Laŭ mia opinio nun komplete foriru usonaj politikistoj (se iu profitus pro milito pri Ukrainio tiam tiu profitulo estus Usono. Kaj ke Usono ne interesiĝas pri demokratiaj decidoj en Ukrainio jam montriĝis en la publikigita telefonado inter "Fuck the EU"-Nuland kaj Pyatt). Kaj la eŭropaj politikistoj parolu kun Putin kaj kune ili garantiu pacon en Ukrainio, protektadon de minoritatoj kaj ke baldaŭ povos okazi demokratiaj balotoj. Pri nova prezidento, parlamento kaj pri Krimeo.
lagtendisto (Näita profiili) 3. märts 2014 21:45.01
Fuzzy:Februaro 19. Laŭ konstitucio militistaro ukraina ne rajtas batali kontraŭ civitanoj ukrainaj.spreecamper:Ĉu vere? Mi ne aŭdis pri tio. Donu la ligilon, bonvolu.spreecamper:Janukoviĉ estas tro malkuraĝa por uzi la armeon.Li ordonis uzi la armeon. Sed la ĉefo de militistaro rifuzas tion.
Ŝajnas ke kia okazos la akcepto aŭ rifuzo de alarmo ruga, tio estus kompreneble kia funkcio de ia de referendumo por 'klarigu iomete' la situacio de ukraino.
Putin malestimas suverencon de ŝtato ukraino. Mi ne pli sekvos tiun diskutfadenon. Por mi nenion restas por diskutu pli.
saredding (Näita profiili) 3. märts 2014 22:46.34
Rusa Rublo ankaŭ estas pli malalta valoro iam.
Aliaj landoj de ekonomioj ankaŭ pli malbonaj hodiaŭ.
Nova "Malvarma Milito" (Cold War) estus tragedio por la tuta mondo. Usono kaj la EU plu volas paroli kun Putin. Tamen se Putin ne retiriĝos sian armeon en Krimeo, tiam la kosto por Rusio iĝos pli alta en la estonteco (kiomaj landoj volos fari komercon kun Rusio?). Post-4 monatoj de Majdan manifestacioj, ne estis ia ajn perforto, nek en Krimeo, nek en aliaj sudorientaj regionoj de Ukrainio kontraŭ la rusparolantaj Ukrainoj. Ukrainio estas senmona, Rusio de ekonomio ankaŭ estas malbona, kial Putin nun faris milito kontraŭ Ukrainio? Solo Putin scias kial. Mi povus supozi kial, sed eĉ mi ne komprenas ĉi tiu. Freneza!
Antaŭ de la pro-Putin Krimeo amasmanifestacioj en Moskvo kaj Petrogrado, la Rusa registaro veturigi multajn de la popolon per aŭtobuso, kaj iuj firmaoj altrudis siajn laborprenanantojn ĉeesti. Sed, samtempa la polico arestis la malmultajn, kuraĝajn anti-militon da homojn. Demokratio en Rusio!