kufunguwa
Max. 500 messages.
Ujumbe: 1667
Lugha: Esperanto
saredding (Wasifu wa mtumiaji) 4 Machi 2014 12:44:21 asubuhi
http://wciom.ru/index.php?id=459&uid=114720
La Rusoj ne kredas siajn proprajn Rusajn novaĵojn, do iuj Rusoj demandas scii la veran situacion de tioj amikoj kaj tioj parencaroj, kiuj loĝas en Ukrainio, ankaŭ de interreto, k.t.p. Ŝajnas ke nur Rusaj generaloj kaj Putin volis ataki Ukrainion! Rusaj aliancoj, kiel Belarusio kaj Kazaĥio, ankaŭ jam diris ke ili ne samopinias pri Rusa atako en Ukrainio (nature, ili ankaŭ havas grandajn Rusajn loĝantojn en siaj landoj). Eĉ Ĉinio ne samopinias ĉi tiun kun Rusio!
Rusio da kostoj estos tre altaj, inkluzive de la elspezo por la milito, estos pli malfacila vojaĝi al la okcidentaj landoj, malpli okcidentaj komercoj kaj monpruntoj, ne estos G-8 en Soĉi nun - la G-7 eĉ ankaŭ eble ne permesos ke Rusio partoprenos kun la G-7 kaj aliaj internaciaj organizacioj en la estonteco, Rusio pli izola en la mondo, malpli respekto kaj fido en la mondo, pli malforta Dogana Unio, Rusaj soldatojn eble en estonteco faros perfortajn agojn (pafi) kontraŭ la Ukrainoj (Rusio de veraj slavaj amikoj kaj fratoj??), malpli libereco en Rusio, k.t.p.
Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 4 Machi 2014 5:45:03 asubuhi
klmn:Jes tio gvidas al milito kaj okupado de fremdaj ŝtatoj.Unue okazadas diskriminacio de naciaj minoritatoj enlande, poste koncentrejoj, poste vere milito kaj invado de aliaj landoj, kaj nur poste malvenko kaj okupado de la propra lando. Naciistoj ĉiam malvenkas.
klmn:Jes, sed dum la tago de Venko tie marŝas demonstracioj komunistaj kiuj same estas kontraŭleĝaj. Ŝajne ke en Latvio estas tro da demokratio, ĉar ambaŭ ne devus okazi.Nu, eble vi pravas. Se ili ne volas festi la Venkon, ne deziras opinii sin tiuj, kiuj venkis la faŝismon, sed preferas senti sin malvenkintaj naziistaj militkrimuloj -- nu, ili ne festu. Sed organizi paradojn de eksaj SSanoj estas jam vere tro! Tre strangas ke tio estas normala en nuna Eŭropo.
klmn:Kiam mi loĝas eksterlande la unua afero estas ellerni lokan lingvon, se ne pro praktikaj kialoj, almenaŭ pro respekto al la ŝtato. Kial ne estas problemo por germanoj, svedoj ellerni la lingvon dum 1 jaro?Vi tute pravas kiam diras pri eksterlando.
Sed en la baltaj landoj temas ne pri eksterlando, sed pri lando kie homo naskiĝis kaj loĝis tutan sian vivon, havis plenrajtan sovetunian civitanecon samkiel liaj najbaroj, kiuj ankaŭ estis plenrajtaj sovetuniaj civitanoj. Kaj jen, subite, la najbaroj iĝas plenrajtaj civitanoj de nova ŝtato, sed la homo -- ne. Ĉar li aŭ ŝi estas ruslingva, nure. Kaj tio ankaŭ estas tute normala en nuna Eŭropo.
klmn:Sed vidu, temas pri homoj kiuj loĝas ekster Rusio dum 30, 40 eĉ 50 jaroj kaj ne scipovas lokan lingvon. Tio signifas ke dum tiu tempo ili ĉiam havis eblecojn uzi rusan lingvon en ĉiu kampo de vivo. T.e., lokaj loĝantoj devis uzi rusan komunikante kun ili. Laŭ mi, tio fakte montras tre luksajn kondiĉojn por rusparolantoj.Tiom luksaj kondiĉoj, ke la baltaj landoj rifuzas subskribi Eŭropan Ĉarton pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj -- verŝajne, por ne malplibonigi la staton de la rusparolantaro?
klmn:Bedaŭrinde, la naciistoj komprenas nur forton. Kiom da vortoj malŝparis Rusio por konvinki la baltanojn ĉesigi la diskriminacion? Ĉu estas ia resulto? Mi ne vidas.Fuzzy:Nu, kion fari. Kiu alia krom Rusio deziras defendi la ruslingvulojn en eksaj sovetiaj respublikoj.Per tankoj kaj kalaŝnikovoj? Nenio nova.
Sed jen en Ukrainio Turĉinov jam decidis ne subskribi la abolicion de la leĝo pri regionaj lingvoj. Eble ankaŭ en la baltaj landoj tiu rimedo bone sukcesos, kion vi opinias?
klmn:La naciisma politiko de Putina Rusio estas tiel facile travidebla.Ĉu ankaŭ en Suda Osetio la politiko de Putin estis naciisma? Ja la situacio tre similas: nacia minoritato bezonis defendon.
klmn:Mi malfacile imagas ke ili povus daŭre esti bonvenaj en iu ajn ŝtato.Kaj nun ili estas tre bonvenaj, jes. Kondiĉe ke ili ŝajnigas sin ne esti rusoj.
Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 4 Machi 2014 5:49:20 asubuhi
Sunjo:Jes. Mi plene konsentas kun vi, kun ĉiu via vorto.Lakiro:Mi deziras al Ukrainio ke la ukraina popolo subtenas Ukrainion. Nek la Eŭropan Union, nek Rusion.
Odessa, Nikolaev, Ĥarkov, Doneck, Lugansk, Ĥerson, Simferopol levis rusajn flagojn.
Estas ja evidente ke Ukrainio nuntempe estas nur la ludpilko inter Rusio kaj Usono/EU.
Laŭ mia opinio nun komplete foriru usonaj politikistoj (se iu profitus pro milito pri Ukrainio tiam tiu profitulo estus Usono. Kaj ke Usono ne interesiĝas pri demokratiaj decidoj en Ukrainio jam montriĝis en la publikigita telefonado inter "Fuck the EU"-Nuland kaj Pyatt). Kaj la eŭropaj politikistoj parolu kun Putin kaj kune ili garantiu pacon en Ukrainio, protektadon de minoritatoj kaj ke baldaŭ povos okazi demokratiaj balotoj. Pri nova prezidento, parlamento kaj pri Krimeo.
klmn (Wasifu wa mtumiaji) 4 Machi 2014 6:52:46 asubuhi
Lakiro:La faŝistoj-anarĥistoj en Supera Rada finfine komprenis, ke ili kun ilia naziisma ideo tute malvenkis. Majdano estis nesukcesa provo disvastigi naziismon-faŝismon en Ukrainio.Jam vere naŭzas via "faŝismumado".
Odessa, Nikolaev, Ĥarkov, Doneck, Lugansk, Ĥerson, Simferopol levis rusiajn flagojn.
Kion ajn nek dirus okcidentaj politologoj, popolo de Ukrainio kontraŭas Majdanon. Hundo-Jaroŝ ricevos sian kameron en prizono. Faŝisma mobilizo estis granda hontego! Neniu volas batali kontraŭ propra popolo. La hundaĉoj-naziistoj ricevis tion, kion ili volis. Estos dua Nurenbergo, kie ĉi tiujn Bander-banditojn oni fordonos al tribunalo.
Ŝajnas ke rusianoj daŭre loĝas en 1950a jaro, en iluzio pri mondsavantoj. Trovas foton de du junuloj kun helaj mantukoj, kaj forgesas pri cent miloj da ceteraj homoj. Mi ne mirus se tio estus specservoj de Rusio, ĉar ĝis nune tiu foto ŝajnas esti la sola argumento invadi fremdan landon. Vi povas trompi vin mem, vi povas trompi kelkajn naivajn okcidentajn komunismemajn idealistojn, sed ĉiu racie pensanta persono vidas ke danĝero estas ne tiuj du junulaĉoj, sed reĝimo de neprognozebla Putler kun granda militara potenco, kiu per ĉio montras ke rusparolantoj estas "uber alles", kiu inscenigas pretekstojn interveni (samkiel Hitler per detruo de radi-turo en Gliwice), kiu donas ultimatumojn al fremdaj ŝtatoj cedi sen iuj ajn klarigoj kaj diskutoj, kiu havas simile revanĉismajn ideojn pri ŝanĝado de landlimoj de fremdaj landoj laŭ sia plaĉo, kiu same havas siajn psikologiajn problemojn kaj emon montri sian "virecon" kaj povon super malpli fortaj.
Kio ŝokas min plej estas ke troviĝas rusoj kiuj apogas kanibalisman politikon de Putin. Ja ukrajnanoj estas viaj slavaj fratoj!
klmn (Wasifu wa mtumiaji) 4 Machi 2014 7:25:27 asubuhi
Fuzzy:Bedaŭrinde, la naciistoj komprenas nur forton. Kiom da vortoj malŝparis Rusio por konvinki la baltanojn ĉesigi la diskriminacion? Ĉu estas ia resulto? Mi ne vidas.Eble ĉar diskriminacio nur en Rusia propagando ekzistas? Pro tio vi nenion vidas?
Cetere, vi tre ĝuste skribis. Nome Putin komprenas nur militan forton. "Ni agas, dume aliaj parolas" - estas liaj vortoj.
La modesta sinteno de okcidenta mondo tre kuraĝigas Putin militiri antaŭen.
Fuzzy:Sed jen en Ukrainio Turĉinov jam decidis ne subskribi la abolicion de la leĝo pri regionaj lingvoj. Eble ankaŭ en la baltaj landoj tiu rimedo bone sukcesos, kion vi opinias?Nu, tio jam estas klara minacado. Se mi estus loĝanto de iu Baltia ŝtato, mi petus administranton malpermesi tiajn instigojn perforti.
Feliĉe tiuj landoj JAM estas NATO-anoj (male al Ukrajnio), dume povra Rusio kuraĝas minaci nur plej malfortajn kaj plej malgrandajn.
Fuzzy:Pri kia defendo vi parolas? Sudaj kaj sudorientaj regionoj estis plej trankvilaj dum demonstracia periodo. Pereis ĉefe ukrajnoj, pro neprofesieca agado de Berkut, kiu ĉefe konsistis el Krimeaj rusoj.klmn:La naciisma politiko de Putina Rusio estas tiel facile travidebla.Ĉu ankaŭ en Suda Osetio la politiko de Putin estis naciisma? Ja la situacio tre similas: nacia minoritato bezonis defendon.
Vi mem diris ke rusparolantoj de Ukrajnio estas unuavice ukrajnanoj. Interese ke savi ukrajnanojn en Ukrajnio kontraŭ aliaj ukrajnanoj per rusaj tankoj Putin pensas esti interna Rusia afero. Fakte tiaj agoj nun plene rajtigas Turkion venigi siajn trupojn al Krimeo por savi tiurk-parolantajn tatarojn, ĉu ne?
En Suda Osetio (samkiel en Adĝario kaj Abĥazio) Putina politiko estis venigi sian armeon, "liberigi" kaj forgesi foriri. Same okazos ankaŭ en Krimeo.
Clarence666 (Wasifu wa mtumiaji) 4 Machi 2014 8:22:40 asubuhi
Bedaŭrinde, la naciistoj komprenas nur forton.Vi pravas. La plej dangxera Naciisto / Naziisto etas Putin. Fasxismo de Putin = Fasxismo de Bush = Fasxismo de Hitler ! Oni neniam lernos

Ĉu EU aŭ Usono prifajfos tion same kiel ili malzorgas pri la diskriminacio en la baltaj landoj? Jes, kompreneble, ja ili ĝis nun ŝajne ne opinias rusojn veraj homoj.
Eble ĉar diskriminacio nur en Rusia propagando ekzistas?Do Putin militas kontraux diskriminacio, kaj ri mem ne diskriminas iun (nek naciisme nek seksisme nek alimaniere)? Jes ja ... mi preskaux povus kredi tion ... se mi forigus mian cerbon

Ĉu postulo scipovi lingvon de la ŝtato kies civitanecon vi strebas estas diskriminacia?Jes.
> Ja ukrajnanoj estas viaj slavaj fratoj!
Cxu? Cxi tiu diskuto montrigas la absurdecon de la koncepto pri nacioj, popoloj kaj sxtatoj. Cxu oni bezonas naciojn kaj popolojn? Mi ne scias pri aliaj, sed mi ne bezonas kaj ne havas naciecon. Same pri popoloj: cxiu popolo havanta sxtaton kaj grandan armeon farigxas fipopolo.
vincas (Wasifu wa mtumiaji) 4 Machi 2014 8:52:13 asubuhi
Fuzzy:Tiom luksaj kondiĉoj, ke la baltaj landoj rifuzas subskribi Eŭropan Ĉarton pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj -- verŝajne, por ne malplibonigi la staton de la rusparolantaro?Haha, ĉu rusoj estas tradicia minorilato en Baltaj landoj? :]]]]]]]]]
Lakiro (Wasifu wa mtumiaji) 4 Machi 2014 9:00:31 asubuhi
klmn:Mi ankoraŭfoje ripetas, ke la potencon en Kievo prenis faŝistoj! Ne penu skribi pri "senkulpaj ŝafetoj" en Rada. Viaj kievaj "demokratoj" ĝis nun kial do ne demetas nigrajn maskojn kaj havas svastikojn.
Jam vere naŭzas via "faŝismumado".
Ŝajnas ke rusianoj daŭre loĝas en 1950a jaro, en iliuzio pri mondsavantoj. Trovas foton de du junuloj kun helaj mantukoj, kaj forgesas pri cent miloj da ceteraj homoj. Mi ne mirus se tio estus specservoj de Rusio, ĉar ĝis nune tiu foto estas la sola argumento invadi fremdan landon. Vi povas trompi vin mem, vi povas trompi kelkajn naivajn okcidentajn komunismemajn idealistojn, sed ĉiu racie pensanta persono vidas ke danĝero estas ne tiuj du junulaĉoj, sed reĝimo de neprognozebla Putler, kiu per ĉio montras ke rusparolantoj estas "uber alles", kiu inscenigas pretekstojn de intervencii samkiel Hitler per detruo de radi-turo en Gliwice, kiu donas ultimatumojn al fremdaj ŝtatoj cedi sen iuj ajn klarigoj kaj diskutoj, kiu same havas siajn psikologiajn problemojn kaj emon montri sian "virecon" kaj povon super malpli fortaj.
Kio ŝokas min plej estas ke troviĝas rusoj kiuj apogas kanibalisman politikon de Putin. Ja ukrajnanoj estas viaj slavaj fratoj!
vincas (Wasifu wa mtumiaji) 4 Machi 2014 9:05:12 asubuhi
saredding (Wasifu wa mtumiaji) 4 Machi 2014 1:04:34 alasiri
vincas:Mi pensis ke iu skribas eraro. Sed "Putler" estas ŝerco, se ne estas tragika vero.Lakiro:Mi ankoraŭfoje ripetas, ke la potencon en Kievo prenis faŝistoj! Ne zorgu skribi pri "bonaj ŝafetoj"!
Putler vidas la nevideblaj perfortaj Ukrainaj faŝistoj ĉie. Kaj kelkaj Rusaj vidas la sama, sed nur Ruso povas vidi la nevidebla. La Imperiestro ne havas siajn vestojn, kaj ĉiuj amas liajn belajn vestojn! Putler, la granda (granda titolo, Putler de vere grandeco estas malgranda - OK, malgranda. Nun mi komprendas ĉio!)