Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

by goli, December 1, 2013

Messages: 1667

Language: Esperanto

Fuzzy (User's profile) March 6, 2014, 5:45:32 PM

klmn:
Fuzzy:
klmn:Tio tute nebezonatas. Membreco en NATO servas kiel prevento unuavice. Simple neniu atakos aŭ invados, spite kiom sencerba kaj freneza estus.
Nu-nu. Tia defendo bone laboras nur dum oni kredas ke la usonanoj de alia flanko de Tero certe decidos bruligi sin per termonuklea milito por feliĉo de balta loĝantaro, des pli eĉ ne tuta.
Vi denove ĉarmas! Per nukleaj bomboj peti rajtojn por lingvaj minoritatoj?
Eblas nur se tiu minoritato mem estas rezista al nuklea radiado.
Vi respondis sprite, sed ŝajne vi ne kaptis mian tezon.
Mi ne skribas pri ebla milito. Mi skribas male, ke plejverŝajne neniu milito okazus eĉ se la baltaj landoj vere estus atakitaj de iu lando havanta nuklean armilon.

Fuzzy (User's profile) March 6, 2014, 5:45:59 PM

klmn:
Fuzzy:
klmn:
Mi povas diri simple kiel komprenas mi.
Kiam homoj sloganas "Ni estas la mastroj en nia lando, kaj aliuloj estas nur la gastoj. La mastroj devas havi PLI bonajn rajtojn " - tio estas naciismo.
Kiam homoj sloganas "Ni (nia raso, popolo) estas esceptaj kaj ĈIE devas havi PLI bonajn rajtojn" - tio estas faŝismo (aŭ naziismo).
Kiel komprenas vi?
Mi ne distingas faŝismon de naciismo.

Ĉu mi bone vin komprenas: laŭ vi faŝismo estas naciismo kiam ĝi transiras landlimojn de sia lando?
Nu faŝismo kaj naziismo havas multegajn difinojn kaj manierojn, sed se diri simpligite, tiam - jes.
Kaj vi opinias ke faŝismo aĉas dum naciismo normalas, ĉu jes?
Mi ne povas kun tio konsenti, ĉar naciismo signifas ke tion, kiu estas majstro kaj kiu malpli rajtas, oni decidas laŭ nacio. Tio ne estas justa, kaj tio gvidas al diskriminacio (kiel en Ukrainio aŭ en la baltaj landoj), kaj poste al faŝismo kaj milito. Ĉar malamo ĉiam estigas pli grandan malamon.

klmn:
Celo estis okupi teritoriojn.
Faŝismo estas en tio ke la reĝimo prifajfas se pereas aliaj popoloj, grave ke rusparolantoj sentu sin kiel hejme en okupitaj teritorioj.
Mi tion nomas tiel, vi tion nomos ke Putin bone defendas rajtojn de rusparolantoj, kaj ke ŝtato mem elvokis la atakon.
Ni ne trovos konsenton en tiaj aferoj ĉar havas tute malsamajn spertojn, do prefereble metu la punkton tie ĉi.
Bone, sed sciu, ke la osetoj ne estas ĉiuj rusparolantoj. Ili havas sian propran lingvon -- la osetan.

Fuzzy (User's profile) March 6, 2014, 5:46:39 PM

vincas:
Fuzzy:vincas, mi celas diri, ke se la baltanoj fidis tutan sian sekurecon al iuj aliaj landoj, ili almenaŭ kondutu tiel, ke ne provoku militon kaj ne endanĝerigu senkiale la loĝantaron de la landoj kiuj sinofereme garantias al la baltaj landoj malpuneblecon.
Kiel baltanoj ion provokas kaj kion ili faris ke baltanojn indus puni? :]
Jen denove -- temas pri la diskriminacio de homoj de neĉefaj nacioj.

Fuzzy (User's profile) March 6, 2014, 5:47:42 PM

vincas:
Fuzzy:Se la homo naskiĝis en Rigo kaj tutan vivon tie loĝas, de kie kaj kien li estas migrinta?
Li fakte estas enmigrinto. Ĉar al kiu tradicia aŭ historia minorilato tiu homo apartenas?
Do, la rusparolanta minoritato ne estas historia, ĉar la apartenantaj al ĝi homoj ne apartenas al historia minoritato. Tre logike, mi gratulas vin.

vincas:
Se vi pensas, ke rusa estas historia lingvo en Latvio aŭ en Baltaj ŝtatoj, same ni povus diri, ke turka estas historia aŭ tradicia minorilata lingvo en Germanio, ĉar tie jam naskiĝis kelkajn generaciojn de turkoj.
Nu, Germanio estas deca lando, kaj kiom mi scias, la turkoj en Germanio ne estas "necivitanoj", malgraŭ ke ili tute ne ĉiuj parolas la germanan.

Kaj diru, vincas, kion vi opinias pri Kosovo -- laŭ via logiko, la albanoj tie ankaŭ estas "enmigrintoj". Ĉu vi malaprobas la sendependigon de Kosovo far de NATO?

auxro (User's profile) March 6, 2014, 5:54:21 PM

vincas:Se Rusio ne intencos okupi iun membron de NATO (Polandon, Baltion..... NATO ne agos kontraŭ Rusio.

Membroj de NATO estas ankaŭ Britio, Germanio, Francio, Norvegio.... eĉ Svedio ne estus neutrala tiu foje.

US to increase military support to Poland, Baltic: Hagel

Washington (AFP) - The United States plans to expand military cooperation with Poland and Baltic states to show "support" for its allies after Russia's intervention in Ukraine, Pentagon chief Chuck Hagel said Wednesday.

"This morning the Defense Department is pursuing measures to support our allies," including expanded aviation training in Poland and increasing the US role in NATO's air policing mission over Baltic countries, Hagel told lawmakers.

Aŭtomata traduko

Usono pliigi militan apogon al Pollando, baltaj: Hagel

Vaŝingtono (AFP) - La Usono planas pligrandigi milita kunlaboro kun Pollando kaj baltaj ŝtatoj por montri "subteno" pro ĝiaj aliancanoj post Rusia interveno en Ukrainio, Pentagono estro Chuck Hagel diris merkredon.

"Ĉi matene la Defendo Fako persekutas mezurojn por apogi nian aliancanoj", inkludante ekspansiiĝis aviado trejnado en Pollando kaj kreskanta Usono rolon en NATO aero policaj mision super baltaj landoj, Hagel rakontis al leĝfaristoj.

http://news.yahoo.com/us-increase-military-support...
hodiaŭ

auxro (User's profile) March 6, 2014, 10:02:55 PM

vincas (User's profile) March 6, 2014, 10:08:06 PM

Fuzzy:Jen denove -- temas pri la diskriminacio de homoj de neĉefaj nacioj.
Se tio veras, ĉu por tio indus komenci militon, ja ankaŭ suferus mem ruslingvuloj :]

Fuzzy:Do, la rusparolanta minoritato ne estas historia, ĉar la apartenantaj al ĝi homoj ne apartenas al historia minoritato. Tre logike, mi gratulas vin.
Kion vi ne komprenas, kara Fuzzy?

Mi diras, ke la rusparolanta minoritato ne estas historia aŭ tradicia, ĉar ruslingvuloj estas enmigrintoj. Ili plejparte alvenis al Baltaj ŝtatoj post 1940 j. Kaj por ili Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj ne validas.

Fuzzy:Nu, Germanio estas deca lando, kaj kiom mi scias, la turkoj en Germanio ne estas "necivitanoj", malgraŭ ke ili tute ne ĉiuj parolas la germanan.
Nu, Germanio estas deca lando, sed malgraŭ tio turka lingvo ne estas tradicia aŭ historia en Germanio. Vidu liston je tradiciaj lingvoj
http://en.wikipedia.org/wiki/European_Charter_for_...

Sed eble devus, ja vi mem skribis, ke historia lingvo estas tiu, kiam kelkajn generaciojn naskiĝas.

Fuzzy:Sed la citaĵo diras klare, kio estas historia minoritata lingvo, kaj kio ne: se la lingvo estas parolata dum kelkaj generacioj, tiam la lingvo estas historia.
Do logiko laŭ Fuzzy diras, ke turka estas historia lingvo en germanio :] haha

Fuzzy:Kaj diru, vincas, kion vi opinias pri Kosovo -- laŭ via logiko, la albanoj tie ankaŭ estas "enmigrintoj". Ĉu vi malaprobas la sendependigon de Kosovo far de NATO?
Nu, mi malmulte scias pri tiu afero kaj nun pigras serĉi informon pri tio. Sed eble mi ne estis granda entuziasmulo pri sendependigo aŭ sendependiĝo de Kosovo.

Fuzzy:Mi skribas male, ke plejverŝajne neniu milito okazus eĉ se la baltaj landoj vere estus atakitaj de iu lando havanta nuklean armilon.
Okazus sama milito, se Rusio atakus, ekzemple, Norvegion, Germanion aŭ Brition aŭ Pollandon.

Kio okazus, se Rusio atakus usonajn soldatojn? Ĉu vi pensas, ke Usono tion prifajfus?
US sending six additional fighter jets to Baltic air policing mission

http://en.delfi.lt/64766/us-sending-six-additional...

klmn (User's profile) March 7, 2014, 7:10:02 AM

Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:Mi esperas ke se la popolo de Krimeo decidos sendependiĝi de Ukrainio, la afero ankaŭ estos sensanga.
Ankaŭ mi. Sed tre strange aspektos se tio okazos dum ĉeestado de Rusia armeo.
Nu, unue, la rusaj trupoj tie ĉeestas pro la bazo de rusia militŝiparo. Due, ŝajnas, ke la krimea loĝantaro ne tre kontraŭas tiun ĉeeston. Kaj trie, ĉu vi opinias ke ia simila balotado povus okazi sen ĉeesto de Rusia armeo? Ni baldaŭ vidos tion en Ĥarkiv, Donetsk ktp -- tie mankas rusaj trupoj sed ekzistas deziro de la popolo por balotado pri statuso de la regionoj.
Sed kial Rusia, kial ne servistoj de UN, kial ne armeo de Svedio, ne Aŭstralio, se oni pensas ĝin pli neŭtra?

Mi eble provus kompreni se homoj decidus aliĝi al Rusio, ekus bruoj, kaj Rusio sendus "pacmilitistojn".

Sed nun aferoj okazis je mala direkto - estis trankvile, aperis neidentigitaj rusaj soldatoj, ekis separatisma bruo.

klmn (User's profile) March 7, 2014, 7:10:02 AM

Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:Mi esperas ke se la popolo de Krimeo decidos sendependiĝi de Ukrainio, la afero ankaŭ estos sensanga.
Ankaŭ mi. Sed tre strange aspektos se tio okazos dum ĉeestado de Rusia armeo.
Nu, unue, la rusaj trupoj tie ĉeestas pro la bazo de rusia militŝiparo. Due, ŝajnas, ke la krimea loĝantaro ne tre kontraŭas tiun ĉeeston. Kaj trie, ĉu vi opinias ke ia simila balotado povus okazi sen ĉeesto de Rusia armeo? Ni baldaŭ vidos tion en Ĥarkiv, Donetsk ktp -- tie mankas rusaj trupoj sed ekzistas deziro de la popolo por balotado pri statuso de la regionoj.
Sed kial Rusiaj militistoj, kial ne servistoj de UN, kial ne armeo de Svedio, ne Aŭstralio se oni pensas ĝin pli neŭtrala?

Mi eble provus kompreni se homoj decidus aliĝi al Rusio, ekus bruoj, kaj Rusio sendus "pacmilitistojn".
Sed nun aferoj okazis je mala direkto - estis trankvile, aperis neidentigitaj rusaj soldatoj, ekis separatisma bruo.

klmn (User's profile) March 7, 2014, 7:16:45 AM

Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:
klmn:Tio tute nebezonatas. Membreco en NATO servas kiel prevento unuavice. Simple neniu atakos aŭ invados, spite kiom sencerba kaj freneza estus.
Nu-nu. Tia defendo bone laboras nur dum oni kredas ke la usonanoj de alia flanko de Tero certe decidos bruligi sin per termonuklea milito por feliĉo de balta loĝantaro, des pli eĉ ne tuta.
Vi denove ĉarmas! Per nukleaj bomboj peti rajtojn por lingvaj minoritatoj?
Eblas nur se tiu minoritato mem estas rezista al nuklea radiado.
Vi respondis sprite, sed ŝajne vi ne kaptis mian tezon.
Mi ne skribas pri ebla milito. Mi skribas male, ke plejverŝajne neniu milito okazus eĉ se la baltaj landoj vere estus atakitaj de iu lando havanta nuklean armilon.
Niaj tezoj havas la saman bazon. Estas samplejverŝajne ke ankaŭ Rusio neniam atakos iun ŝtaton havantan nuklean armilon. Imagu ke NATO estas unu granda ŝtato. Kaj en senco de militara defendo ĝi estas tia. Ankaŭ kun nuklea armilo.

Konfronto inter nukleaj potencoj eblas nur se sen uzo de nuklea armilo. En tiu kazo Rusio tre malmultajn ŝancojn havas konsiderante grandan diferencon inter kvalito de armeoj kaj de teknologia nivelo.

Tial Rusio emus disigi la unuecon de ŝtatoj-membroj. Ja certe ataki 2 milionojn aŭ 3 milionojn da homoj por la ŝtato havanta 140 milionojn estas pli facile ol komplekson da pli ol duono da miliardo.

Bone ke en la mondo oni eltrovis tian aĵon kiel "kolektiva defendo". Alimaniere pli grandaj daŭre estus manĝantaj malpli grandajn.

Back to the top