Đi đến phần nội dung

Đã đóng
Tin nhắn 500 tối đa

Ukraina ribelo

viết bởi goli, Ngày 01 tháng 12 năm 2013

Tin nhắn: 1667

Nội dung: Esperanto

klmn (Xem thông tin cá nhân) 16:48:58 Ngày 07 tháng 3 năm 2014

Kuras hundo el Ukrajnio al Rusio. Ĉe landlimo oni demandas ĝin:
- Kial vi forkuras?
- En Ukrajnio malbonas, mi decidis loĝi en Rusio!
Post unu semajno revenas ĝi al Ukrajnio, okuloj teren rigardas.
- Nu, kial do vi revenas?
- En Ukrajnio mi almenaŭ boji rajtis.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 17:12:27 Ngày 07 tháng 3 năm 2014

michaleo:
vincas:
klmn:
Fuzzy:Kompreneble, ke mi diras pri ĉiu loĝantaro de la baltaj landoj. La ruslingvuloj simple estas plej multnombraj.
Nu ekzemple en Litovio ili ne estas la plej granda minoritato.
Refoje tre interesa logiko laŭ Fuzzy :] 5.8% estas pli granda nombro ol 6.6% :]]]]

http://en.wikipedia.org/wiki/Lithuania
Fakte, la pola pli taŭgas por statuso de minoritata lingvo. Poloj loĝas en Litovujo jam de jarcentoj.
Jes, pola lingvo estas tradicia minorilata lingvo en Litovio. Sed mi bedaŭras, ke rilatoj inter pola minorilato kaj litovoj ne estas tre bonaj :[ Sed mi esperas, ke la situacio pliboniĝos. Ju pli ke litovaj poloj estas en litova parlamento. Kaj ne run estas, sed apartenas al nuna registaro. Litova polo estas ministro de enegertiko. Mi pensas, ke li estas bona fakulo en sia kampo :]

michaleo (Xem thông tin cá nhân) 18:15:51 Ngày 07 tháng 3 năm 2014

vincas:
michaleo:
vincas:
klmn:
Fuzzy:Kompreneble, ke mi diras pri ĉiu loĝantaro de la baltaj landoj. La ruslingvuloj simple estas plej multnombraj.
Nu ekzemple en Litovio ili ne estas la plej granda minoritato.
Refoje tre interesa logiko laŭ Fuzzy :] 5.8% estas pli granda nombro ol 6.6% :]]]]

http://en.wikipedia.org/wiki/Lithuania
Fakte, la pola pli taŭgas por statuso de minoritata lingvo. Poloj loĝas en Litovujo jam de jarcentoj.
Jes, pola lingvo estas tradicia minorilata lingvo en Litovio. Sed mi bedaŭras, ke rilatoj inter pola minorilato kaj litovoj ne estas tre bonaj :[ Sed mi esperas, ke la situacio pliboniĝos. Ju pli ke litovaj poloj estas en litova parlamento. Kaj ne run estas, sed apartenas al nuna registaro. Litova polo estas ministro de enegertiko. Mi pensas, ke li estas bona fakulo en sia kampo :]
Mi vidas kelkajn problemojn, kiuj plimalbonigas la rilatojn. Unue, poloj ne povas uzi dulingvajn tabulojn kun nomoj de stratoj kaj lokoj - eĉ en regionoj, kie poloj formas plejparton de loĝantaro. Poloj ne povas ankaŭ uzi siajn nomojn skribitajn laŭ pola ortografio.

vincas (Xem thông tin cá nhân) 08:58:48 Ngày 08 tháng 3 năm 2014

michaleo:Mi vidas kelkajn problemojn, kiuj plimalbonigas la rilatojn. Unue, poloj ne povas uzi dulingvajn tabulojn kun nomoj de stratoj kaj lokoj - eĉ en regionoj, kie poloj formas plejparton de loĝantaro. Poloj ne povas ankaŭ uzi siajn nomojn skribitajn laŭ pola ortografio.
Jes, ni scias pri tiuj problemoj. Fakte la problemoj estas etaj, sed malgraŭ tio ĝi ne estas solvitaj.

Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 10:47:01 Ngày 08 tháng 3 năm 2014

Mi legis tiun artikolon (bedaŭrinde en la franca) titoligitan "Kvin proponoj por eliri el la ukraina krizo". Tiu interesa artikolo estas skribita de Hubert Vedrine, eks ministro pri eksterlandaj aferoj.

http://rue89.nouvelobs.com/2014/03/08/hubert-vedri...

vincas (Xem thông tin cá nhân) 12:56:12 Ngày 08 tháng 3 năm 2014

klmn:Kuras hundo el Ukrajnio al Rusio. Ĉe landlimo oni demandas ĝin:
- Kial vi forkuras?
- En Ukrajnio malbonas, mi decidis loĝi en Rusio!
Post unu semajno revenas ĝi al Ukrajnio, okuloj teren rigardas.
- Nu, kial do vi revenas?
- En Ukrajnio mi almenaŭ boji rajtis.
Ni jam vivas pli bone diris Putino.
Ni gratulas vin - respondis popolo.

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 15:06:22 Ngày 09 tháng 3 năm 2014

vincas:
Fuzzy:Do, la rusparolanta minoritato ne estas historia, ĉar la apartenantaj al ĝi homoj ne apartenas al historia minoritato. Tre logike, mi gratulas vin.
Kion vi ne komprenas, kara Fuzzy?

Mi diras, ke la rusparolanta minoritato ne estas historia aŭ tradicia, ĉar ruslingvuloj estas enmigrintoj. Ili plejparte alvenis al Baltaj ŝtatoj post 1940 j. Kaj por ili Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj ne validas.
Mi jam delonge ĉion komprenas.
Naciistoj ĉiam povas trovi pretekston apartigi kaj diskriminacii "neĝustajn" homojn: ili ja estas nehistoriaj, netradiciaj, nearjaj subhomoj, neblankhaŭtkoloraj ktp ktp.

vincas:
Fuzzy:Nu, Germanio estas deca lando, kaj kiom mi scias, la turkoj en Germanio ne estas "necivitanoj", malgraŭ ke ili tute ne ĉiuj parolas la germanan.
Nu, Germanio estas deca lando, sed malgraŭ tio turka lingvo ne estas tradicia aŭ historia en Germanio. Vidu liston je tradiciaj lingvoj
http://en.wikipedia.org/wiki/European_Charter_for_...

Sed eble devus, ja vi mem skribis, ke historia lingvo estas tiu, kiam kelkajn generaciojn naskiĝas.

Fuzzy:Sed la citaĵo diras klare, kio estas historia minoritata lingvo, kaj kio ne: se la lingvo estas parolata dum kelkaj generacioj, tiam la lingvo estas historia.
Do logiko laŭ Fuzzy diras, ke turka estas historia lingvo en germanio :] haha
Tion skribis ne mi, sed vi mem citis tion de la Ĉarto. Kial entute la frazo pri "kelkaj generacioj de parolado" estas skribita en la Ĉarto?

Kio koncernas la turkan en Germanio:
unue, turkoj plimultiĝis en Germanio nur post 1970-j jaroj, la Ĉarton Germanio subskribis en 1998 jaro -- tiam la turka vere ne estis parolata dum kelkaj generacioj, ĉu ne?
Se la situacio kun la turka minoritato evoluos en la sama direkto, mi certas ke Germanio plenumos ĉiujn siajn devojn laŭ la Ĉarto. Ja la germanoj defendas eĉ la ciganan lingvon, lingvon de eternaj migruloj.

Due, kiom da turkoj loĝas en Germanio? Nu, maksimum 4 milionoj el 80 milionoj de la tuta loĝantaro, do 5%. Ĉu tio kompareblas kun pli ol 25% de rusparolantuloj en la du baltaj landoj?
vincas:
Fuzzy:Kaj diru, vincas, kion vi opinias pri Kosovo -- laŭ via logiko, la albanoj tie ankaŭ estas "enmigrintoj". Ĉu vi malaprobas la sendependigon de Kosovo far de NATO?
Nu, mi malmulte scias pri tiu afero kaj nun pigras serĉi informon pri tio. Sed eble mi ne estis granda entuziasmulo pri sendependigo aŭ sendependiĝo de Kosovo.
Kio? Vi ja estas NATO-adoranto, kial vi ne entuziasmas?
vincas:Kio okazus, se Rusio atakus usonajn soldatojn? Ĉu vi pensas, ke Usono tion prifajfus?
Ĉu vi kredas ke estas nenia diferenco por Usono inter usonaj soldatoj kaj baltaj soldatoj de alia flanko de Tero? Nu-nu. Kiom da vivoj de siaj civitanoj Usono iam oferis por defendo de siaj NATO-aliancanoj?

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 15:06:43 Ngày 09 tháng 3 năm 2014

Fuzzy:
klmn:Nu, unue, la rusaj trupoj tie ĉeestas pro la bazo de rusia militŝiparo. Due, ŝajnas, ke la krimea loĝantaro ne tre kontraŭas tiun ĉeeston. Kaj trie, ĉu vi opinias ke ia simila balotado povus okazi sen ĉeesto de Rusia armeo? Ni baldaŭ vidos tion en Ĥarkiv, Donetsk ktp -- tie mankas rusaj trupoj sed ekzistas deziro de la popolo por balotado pri statuso de la regionoj.
Sed kial Rusia, kial ne servistoj de UN, kial ne armeo de Svedio, ne Aŭstralio, se oni pensas ĝin pli neŭtra?

Mi eble provus kompreni se homoj decidus aliĝi al Rusio, ekus bruoj, kaj Rusio sendus "pacmilitistojn".

Sed nun aferoj okazis je mala direkto - estis trankvile, aperis neidentigitaj rusaj soldatoj, ekis separatisma bruo.
Denove: la rusiaj trupoj tie estas pro la bazo de rusia militŝiparo. La nombro de la trupoj ankoraŭ ne superas la maksimuman nombron laŭ la kontrakto inter Rusio kaj Ukrainio.

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 15:07:06 Ngày 09 tháng 3 năm 2014

klmn:Nu kial vi ĉiam enbuŝigas min viajn vortojn? Kiu mia frazo gvidis vin kompreni ke mi simpatias al naciismo?
Jen tiu:
Simple-ĉar ankaŭ vi nomas patriotajn organizaĵojn de aliaj landoj naciistaj. Kaj ne temas nur pri Ukrajnio.
Mi montris al vi la ukrainajn naciistojn, sed vi nomis ilin "patriotoj".

Fuzzy (Xem thông tin cá nhân) 15:08:35 Ngày 09 tháng 3 năm 2014

klmn:
Fuzzy:Mi persone certe farus ĝuste tion, kaj ricevus la civitanecon por mi mem. ... Kion pro tio mi kaj tuta mia familio sentus rilate al la registaro? Certe ne lojalecon.
Ve. Sed vi agus por aligi la ŝtaton al Rusio.
Oni devas cerbumi pli pri kiel eviti tiajn civitanojn.
Tre simple: ne apartigi kaj ne diskriminacii homojn, sed peni integri ilin al la socio.

klmn:
Fuzzy:Kompreneble, ke mi diras pri ĉiu loĝantaro de la baltaj landoj. La ruslingvuloj simple estas plej multnombraj.
Nu ekzemple en Litovio ili ne estas la plej granda minoritato.
Jes, vi pravas. Se mi foje skribas pri Litovio anstataŭ Latvio, tio estas simpla mistajpaĵo, mi pardonpetas pro tio, vincas.

Quay lại