إلى المحتويات

مغلق
الرسائل كحد أقصى 500

Ukraina ribelo

من goli, 1 ديسمبر، 2013

المشاركات: 1667

لغة: Esperanto

klmn (عرض الملف الشخصي) 10 مارس، 2014 1:54:10 م

Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:
klmn:Nu kial vi ĉiam enbuŝigas min viajn vortojn? Kiu mia frazo gvidis vin kompreni ke mi simpatias al naciismo?
Jen tiu:
Simple-ĉar ankaŭ vi nomas patriotajn organizaĵojn de aliaj landoj naciistaj. Kaj ne temas nur pri Ukrajnio.
Mi montris al vi la ukrainajn naciistojn, sed vi nomis ilin "patriotoj".
Tio estas iom ekster kunteksto, ĉar mi faris analogion al tio, kiel rusoj siajn naciistojn nomas je patriotoj.
Do, vi konsentas ke la ribeluloj de Pravij Sektor en Ukrainio ja estas aĉaj naciistoj, danĝeraj, malaprobendaj kaj malpermesendaj?
Nia dialogo montras kia malfacila estas interkompreno se homoj diversajn nociojn komprenas malsame. Mi nenie neis ke naciistoj ne partoprenis.

Ŝajne ni interkonsentis ke ili troviĝas en multaj ŝtatoj po iomete. Ekzemple, multaj futbalaj ĥuliganoj estas nacionalistoj. Kaj ili montras grandan intereson ĉeesti ĉie kie estas bruo kaj eventuala ebleco "ĥuliganumi".

Kun kio mi ne povas konsenti estas la ĝeneraligo ke nun en Ukrajnio regas la naciistoj.

vincas (عرض الملف الشخصي) 10 مارس، 2014 2:07:39 م

Fuzzy:Se mi estus estro de balta lando, mi penus apogi la blej bonajn kaj amikajn rilatojn kun Rusio, neniel inciti kaj indignigi la najbaran rusan popolon. Kiel kondutis Finnlando rilate al Sovetunio, malgraŭ la tre malsimpla historio kaj militoj inter la du landoj.
Do, Baltaj ŝtatoj ankaŭ devus limigi sian suverenecon (en eksterlanda kaj sekura politiko), kiel Finnlando dum sovetaj tempoj, nur ke al Rusio tio plaĉus? :]

Fuzzy:Por malebligi eventualan atakon kontraŭ la krimea loĝantaro, verŝajne.
Ĉu vere? :]

klmn (عرض الملف الشخصي) 10 مارس، 2014 3:46:22 م

Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:
klmn:
Fuzzy:Mi persone certe farus ĝuste tion, kaj ricevus la civitanecon por mi mem. ... Kion pro tio mi kaj tuta mia familio sentus rilate al la registaro? Certe ne lojalecon.
Ve. Sed vi agus por aligi la ŝtaton al Rusio.
Oni devas cerbumi pli pri kiel eviti tiajn civitanojn.
Tre simple: ne apartigi kaj ne diskriminacii homojn, sed peni integri ilin al la socio.
Kaj se oni ne deziras integriĝi? Kaj perforti oni ne volas?
Kiom lupon ne manĝigu, ĝi ĉiuokaze al arbaro rigardos.
Vi skribas tiel kvazaŭ ruslingvuloj en ĉiuj eksaj sovetuniaj respublikoj ne deziras integriĝi.

Sed ekzemple en Azerbajĝano rusa civitanaro estas lojala al la azerbajĝana ŝtato. Jen kion skribis la estro de la rusa komunumo en Azerbajĝano Miĥail Zabelin:
«Azerbajĝano estas nia Patrujo. En la respubliko por ĉiuj civitanoj sendepende de ilia nacio kaj konfesio estas kreitaj egalaj kondiĉoj, kaj ni, rusoj, faros ĉion por evoluo kaj prospero de Azerbajĝano»
Belaj vortoj

Fuzzy (عرض الملف الشخصي) 11 مارس، 2014 5:29:19 ص

klmn:
Fuzzy:Do, vi konsentas ke la ribeluloj de Pravij Sektor en Ukrainio ja estas aĉaj naciistoj, danĝeraj, malaprobendaj kaj malpermesendaj?
Kun kio mi ne povas konsenti estas la ĝeneraligo ke nun en Ukrajnio regas la naciistoj.
Nun abundas propagando de ĉiuj flankoj, do malfacilas kompreni kio vere okazadas en Ukrainio.

Sed mi vidas tiujn faktojn:
1. Pravij Sektor estas naciista organizo, ĉar abundas foto- kaj videopruvoj pri torĉoparadoj kaj paroladoj de iliaj estroj kaj ordinaraj anoj.

2. La anoj de Pravij Sektor tre aktive batalis surstrate kontraŭ Berkut, uzante memfaritajn armilojn kaj mi spektis videojn kie ili tenas enmane verajn pafilojn.

3. Berkut estis batita, bruligita, finfine venkita kaj perforte forpelita far de la ribeluloj. Mi tre dubas ke tion povus atingi ordinaraj civitanaj protestantoj, sen grandega partopreno de la bone trejnitaj bataluloj.

4. Post la venko de la revolucio la nova registaro:
- eĉ ne per unu vorto deflankiĝas de la naciistoj
- faras kelkajn tre dubindajn paŝojn koncerne de egaleco de la rusa lingvo kaj malpermeso de la naciista ideologio en Ukrainio

5. La estro de Pravij Sektor Dmitrij Jaroŝ deklaris ke li kandidatiĝos por la prezidenta posteno. Neniu el la nova estraro tion kontraŭas.

Ĉiujn aliajn tre maltrankviligajn signojn mi ne mencias, ja tioj povas esti nur propagando. Sed eĉ tiuj 5 faktoj laŭ mi estas sufiĉaj por fari la konkludon.

Fuzzy (عرض الملف الشخصي) 11 مارس، 2014 11:33:46 ص

vincas:Do, Baltaj ŝtatoj ankaŭ devus limigi sian suverenecon (en eksterlanda kaj sekura politiko), kiel Finnlando dum sovetaj tempoj, nur ke al Rusio tio plaĉus? :]
Ŝajnas ke vi rigardas Finnlandon iom malrespekte. Sed mi vidas ke ĝi estas tre progresigita lando, pli prospera ol ĉiuj 3 baltaj landoj kune.

vincas:
Fuzzy:Por malebligi eventualan atakon kontraŭ la krimea loĝantaro, verŝajne.
Ĉu vere? :]
Nu jes. En Ukrainio okazis ŝtatrenverso, laŭleĝa registaro mankas. Kies ordonojn la ukrainaj militistoj plenumu, estas granda demando. Do, por ke neniaj malagrablaĵoj okazu, rusaj trupoj kontrolas la ukrainiajn militbazojn. Ja je ĉiuj eventualaj malordoj oni kulpigos ĝuste la rusian armeon -- kial ĝi ne preventis tion.

robbkvasnak (عرض الملف الشخصي) 11 مارس، 2014 4:41:35 م

Mi tute ne komprenas kiel la rusoj unuflanke povas krii pri diskriminacio kaj aliflanke (de la landlimo) trakti eksterlandanojn kaj civitanojn el de rusio okupataj ŝtatoj tiom aĉe. Ĉe ni la anglosaksonoj estas ege racistaj ofte sed ili ne plendas pri maltraktado fore de Usono. Ili ankaŭ estas tre homofobaj sed ili ne minacas nin kun malliberejo (ne plu) kaj ni rajtas kanti kritikemajn vortojn por primoki nian prezidenton en kiu ajn preĝejo sen devi pasigi multajn monatojn (eĉ tagojn) en labordevigejo - kiel la aninoj de Piĉa Tumulto (Pussy Riot). Kaj ni rajtas fari gejan paradon en la centro de la urbo sen timi la ŝtonojn de lokaj faŝistoj kiel la faŝistoj en Rusio kiuj ĉasas niajn gejajn gefratojn tie dum la policanoj pasive rigardas. Sed mi kredas ke ankaŭ la ukrainanoj estas homofoboj kaj ksenofoboj.

baibaibibi (عرض الملف الشخصي) 11 مارس، 2014 5:03:42 م

Rusio donacis gason kaj teritorion al la ukrainoj, mi dubas ke la eŭropanoj donos al ili ion pli ol fumo.

baibaibibi (عرض الملف الشخصي) 11 مارس، 2014 8:29:04 م

Terurĉjo:1:27 Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
1:28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero.

Bedaŭrinde, kelkaj homoj ne sekvas la dirojn de Dio kaj ne kapablas "frukti kaj multiĝi". Tamen mi opinias, ke tio estas ilia privata afero, kiun ne indas tiom trude montri ĉiustrate kaj ĉiuplace.
Mi ne ŝatas kiam dio metas siajn nazojn en la privata vivo de la homoj. Se ni ne diras al dio kion fari, ankaŭ li ne devus diri al ni kion ni devas fari.

Lakiro (عرض الملف الشخصي) 11 مارس، 2014 8:53:19 م

Kial Rusio ĉiutempe devas praviĝi antaŭ Okcidento?
Novlando (Newfoundland) organizis la referendumon kaj fariĝis kanada provinco, anstataŭ la angla. Usono tiam ne lanĉis sankciojn kaj ne minacis al Kanado. Rememoru pri Kosovo, Folklando, Skotlando. En la lasta ankaŭ oni volas referendumi kaj disapartiĝi de Anglio. Kial do Krimeo ne povas fari la samon?
Sinjoroj, sufiĉas juĝi Rusion!!! Viaj amaraj larmoj laŭ "demokratia" ukrainia ŝtatrenverso estas duobla normo. Vi jam montris vian "demokration" en Irako, Libio, Vietnamio ktp.
Nun vi celas detrui Ukrainion por ke komencu rabi Rusion. Ĉiuj tion komprenas kaj ne povas helpi al vi en tiu senkonscienca agado. Via afero estas dividi Rusion, sed nia afero estas memorigi al vi pri foresto internaciaj normoj. La normoj estos normoj, kiam vi ilin sekvos!
Mi tute ne aŭdis viajn voĉojn, kiam NATO bombis Jugoslavion.
Saluton!

alimales (عرض الملف الشخصي) 11 مارس، 2014 10:29:34 م

Terurĉjo:Trie, ni ne ŝatas homojn, kies pensoj koncentriĝas nure ĉirkaŭ pugo, kaj kiuj montras al ni siajn pugojn dum la paradoj. Ĉu en via lando negejoj (normalaj homoj - viroj kaj vironoj) rajtas fari negejajn paradojn kaj krii primokajn kantojn al via ge-geja adreso sen timi tuj okazi en juĝejo?
La fakto ke, en 2014, memnomitaj "normalaj homoj" ankoraŭ skribas tiajn homofobiajn kaj netoleremajn frazojn, estas hontinda.

عودة للاعلى