Kwa maudhui

kufunguwa
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

ya goli, 1 Desemba 2013

Ujumbe: 1667

Lugha: Esperanto

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2014 1:49:53 asubuhi

Terurĉjo:1:27 Kaj Dio kreis la homon laŭ Sia bildo, laŭ la bildo de Dio Li kreis lin; en formo de viro kaj virino Li kreis ilin.
1:28 Kaj Dio benis ilin, kaj Dio diris al ili: Fruktu kaj multiĝu, kaj plenigu la teron kaj submetu ĝin al vi, kaj regu super la fiŝoj de la maro kaj super la birdoj de la ĉielo, kaj super ĉiuj bestoj, kiuj moviĝas sur la tero.

Bedaŭrinde, kelkaj homoj ne sekvas la dirojn de Dio kaj ne kapablas "frukti kaj multiĝi". Tamen mi opinias, ke tio estas ilia privata afero, kiun ne indas tiom trude montri ĉiustrate kaj ĉiuplace.
Mi ne estas religiemulo. Ŝparu la citaĵojn.
Kaj se vi volas demonstracii kontraŭ ni gegejuloj vi volonte povas viziti Usonon (se via registaro permesas al vi vojaĝi kien ajn) kaj partopreni en la grupoj de Tea Party. Ili eĉ havas senatoron Ted Cruz (tre ĉarma ulo, hehe) kaj ekssenatoron Rick Santorum. Vi trovos amikinon en Sarah Palin - pasigu belan vesperon kun ŝi, ŝi estas ĉarmulino. Se vi volas kanti kontraŭ ni vi rajtas. Neniu maltrankviligos vin. Vi eĉ povas iri en preĝejon ĉe ni kaj kanti kontraŭ kio ajn sen timi la malliberejon. Kredu min. Eble neniu noktoklubo dungos vin ĉar ili dependas de enspezoj kaj plej verŝajne neniu pagus por aŭdi "progreseman muzikon" kontraŭ libereco persona - sed vi ĉiam rajtas provi ĉi-tie en Usono. Sed certe vi trovos aŭskultantojn en la baptistaj preĝejoj. Amuzu vin - sed ne drinku - ili ne ŝatas tion - aparte ne vodkon aŭ vinon. Sanon!

Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2014 4:34:43 asubuhi

robbkvasnak:Sed mi kredas ke ankaŭ la ukrainanoj estas homofoboj kaj ksenofoboj.
Jes, ĝuste. La ukrainoj estas ne malpli gejmalamaj ol tiaj estas la rusoj, ni ja vere estas tre proksimaj popoloj. Do mi opinias ke la plendoj pri tio, ke en Rusio ekzistas monpuno por propagando de gejeco al infanoj, kaj al vi tio ne plaĉas, estas ekster la temo pri la ukraina ribelo. Eble vi eku alian fadenon por tion pridiskuti, por ne malpurigi ĉi tiun?

Fuzzy (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2014 4:46:52 asubuhi

Lakiro:Kial Rusio ĉiutempe devas praviĝi antaŭ Okcidento?
Ne antaŭ Okcidento, sed antaŭ la tuta mondo.

La okcidentanoj scias tion, pri kio al ili oni rakontas per iliaj amaskomunikiloj. Ankaŭ ni rusianoj estas informataj per niaj amaskomunikiloj. Neniuj amaskomunikiloj estas verdiraj en la nuna mondo, tio ja evidentas.

Do mi kredas ke per komunaj penoj kaj diskutoj ni ĉiuj kune ĉi tie kapablas eltrovi, kio veras kaj kio okazas. Ĝuste por tio mi persone lernis Esperanton -- por paroli kaj diskuti kun la tuta mondo!

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2014 8:42:28 asubuhi

Fuzzy:Ŝajnas ke vi rigardas Finnlandon iom malrespekte. Sed mi vidas ke ĝi estas tre progresigita lando, pli prospera ol ĉiuj 3 baltaj landoj kune.
Nu mi respektas Finnlandon. Kvankan Sovetio influis politikon kaj ekonomion de Finnlando, ĝi ne estis okupita kaj havis liberecon en ekonomio. Dume Baltaj ŝtatoj estis okupitaj kaj ne havis liberecon en ekonomio.

Fuzzy:Nu jes. En Ukrainio okazis ŝtatrenverso, laŭleĝa registaro mankas. Kies ordonojn la ukrainaj militistoj plenumu, estas granda demando. Do, por ke neniaj malagrablaĵoj okazu, rusaj trupoj kontrolas la ukrainiajn militbazojn. Ja je ĉiuj eventualaj malordoj oni kulpigos ĝuste la rusian armeon -- kial ĝi ne preventis tion.
Parlamento de Ukrainio estas leĝa kaj registaro ankaŭ estas leĝa.

Do, por ke neniaj malagrablaĵoj okazu, Rusio aligos Krimeon al Rusio :]]]]]]]

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2014 8:46:24 asubuhi

Terurĉjo:Unue, kiujn landojn Rusujo okupas? Bonvolu listigi.
Ukrainion okupas! Ĉu vi ne aŭdis?!

baibaibibi (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2014 12:10:47 alasiri

vincas:
Terurĉjo:Unue, kiujn landojn Rusujo okupas? Bonvolu listigi.
Ukrainion okupas! Ĉu vi ne aŭdis?!
Mi aŭdis nenion pri tio, estis nur krimeanoj kiuj ribelis kontrŭ la kieva tiraneco.

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2014 12:12:33 alasiri

Terurĉjo:Same Krimeon Rusujo ne donacis. Tio estis transdono de Rusia federacio al Ukraina respubliko kadre de Sovetunio.
Eble vi povas komenti ĉi tiun mapon. Se mi ne eraras tio estas mapo je 1918 j. Do mi ne vidas, ke Rusio ion 'donacis. :]

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2014 12:20:55 alasiri

baibaibibi:
vincas:
Terurĉjo:Unue, kiujn landojn Rusujo okupas? Bonvolu listigi.
Ukrainion okupas! Ĉu vi ne aŭdis?!
Mi aŭdis nenion pri tio, estis nur krimeanoj kiuj ribelis kontrŭ la kieva tiraneco.
Ho, kaj pri rusaj soldatoj, kiuj blokas Krimeon kaj minacas al Ukrainiaj trupoj vi ankaŭ ne aŭdis? :]

baibaibibi (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2014 1:58:28 alasiri

vincas:
baibaibibi:
vincas:
Terurĉjo:Unue, kiujn landojn Rusujo okupas? Bonvolu listigi.
Ukrainion okupas! Ĉu vi ne aŭdis?!
Mi aŭdis nenion pri tio, estis nur krimeanoj kiuj ribelis kontrŭ la kieva tiraneco.
Ho, kaj pri rusaj soldatoj, kiuj blokas Krimeon kaj minacas al Ukrainiaj trupoj vi ankaŭ ne aŭdis? :]
Tio estas propagando, nur krimeaj herooj ribelis.

vincas (Wasifu wa mtumiaji) 12 Machi 2014 2:11:26 alasiri

baibaibibi:
vincas:
baibaibibi:
vincas:
Terurĉjo:Unue, kiujn landojn Rusujo okupas? Bonvolu listigi.
Ukrainion okupas! Ĉu vi ne aŭdis?!
Mi aŭdis nenion pri tio, estis nur krimeanoj kiuj ribelis kontrŭ la kieva tiraneco.
Ho, kaj pri rusaj soldatoj, kiuj blokas Krimeon kaj minacas al Ukrainiaj trupoj vi ankaŭ ne aŭdis? :]
Tio estas propagando, nur krimeaj herooj ribelis.
:]

Kurudi juu