Więcej

Zamknięte
Maks. 500 wiadomości.

Ukraina ribelo

od goli, 1 grudnia 2013

Wpisy: 1667

Język: Esperanto

vincas (Pokaż profil) 16 marca 2014, 21:14:48

Terurĉjo:ĉu YOUTUBE estas blokita ĉe vi?
Nur malrapida interreto :]

Terurĉjo:jes, inter rusoj ekzistas tiaj homoj.
sed rusoj ne saltas tutplace kaj tutlerneje kun naciaj sloganoj.
Eble vi tro malgrave taksas tiujn homojn.

http://www.telegraph.co.uk/news/worldnews/europe/r...

http://www.spiegel.de/international/world/neo-nazi...

http://www.dailymail.co.uk/news/article-2057649/Na...

vincas (Pokaż profil) 16 marca 2014, 21:20:44

Lakiro:Vincas, se niaj (rusiaj) faŝistoj prenos la potencon en Rusio, do vi unua ĝojos al tiu evento. Pripensu kial.
Mi pensas, ke tio jam okazis kaj mi tute ne ĝojas :[ Pripensu kial.

Kirilo81 (Pokaż profil) 17 marca 2014, 08:49:00

Jen sincera raporto pri la plebiscito hieraŭa.

Kaj jen unu el la sekvoj de la rusuja (mi ne plu skribu "rusa", ĉar ekzistas 150+ milionoj da rusoj, kaj ankaŭ mi ne volas responsi por ĉio, kion faras nia registaro) propaganda artifiko, nomi ĉiujn kontraŭulojn faŝistoj aŭ fremduloj:

http://bi.gazeta.pl/im/d5/91/ee/z15634901AA.jpg (Kiel oni rekte enigas la bildon?)

auxro (Pokaż profil) 17 marca 2014, 11:34:47

Lakiro (Pokaż profil) 17 marca 2014, 13:10:07

Interpopolaj observantoj en Krimeo ĉion vidis kaj honeste rakontos al tuta mondo pri la referendumo.
Certe, estis pluraj homoj, kiuj voĉdonadis kontraŭ enigo en Rusion. Sed neniu devigis homojn voĉdoni laŭ Moskva ordono. Vi povas diri kion vi volas diri, tamen situacio montras kion volis krimeanoj. Ili ricevis liberon.

Kirilo81 (Pokaż profil) 17 marca 2014, 13:56:57

Jes, mi certas, ke la nordkoreaj observantoj estas kontentaj.

Kaj precipe feliĉiga estas la alta elcentaĵo de partoprenantoj, en Sevastopolo estis eĉ 474 mil balotintoj, kvankam la urbo havas nur 338 mil enloĝantojn (laŭ informo de Ukrainskaja Prawda)!

baibaibibi (Pokaż profil) 17 marca 2014, 15:09:56

La sola eblo solvi la aferon amike estas reveno al la situacio antaŭ la 21a de februaro kaj restarigo de la legaleco, estas tiel simple.

Fuzzy (Pokaż profil) 17 marca 2014, 16:06:59

Andreo Jankovskij:Mi pensas ke homoj en Rusio ne plu reagas al mensogoj de Putino - precipe, se la mensogoj estas nejmageble grandaj.
Andreo, kredu min, en Rusio la popolo ne subtenas, sed subten-eg-eg-egas la agojn de Putin koncerne Krimeon. Eĉ ne dubu, kaj tio tute ne estas diskutinda.

Laŭ mi, multe pli interesa estas via propra vidpunkto pri la okazantaĵoj ne en Rusio, sed en Ukrainio -- vi ja tie loĝas, ĉu ne?
Do, rakontu, kion vi opinias pri la resultoj de la revolucio -- ĉu ĝi estas sukcesa, laŭ vi? Kio estos plu en Ukrainio? Ĉu ĝi sukcesos konservi la orientajn partojn? Je kio vi esperas?

Lakiro (Pokaż profil) 17 marca 2014, 16:17:00

Kirilo81:Jes, mi certas, ke la nordkoreaj observantoj estas kontentaj.

Kaj precipe feliĉiga estas la alta elcentaĵo de partoprenantoj, en Sevastopolo estis eĉ 474 mil balotintoj, kvankam la urbo havas nur 338 mil enloĝantojn (laŭ informo de Ukrainskaja Prawda)!
Kirilo, vi povas legi ukrainskajan pravdan, newyork times, berliner zeitung kaj la ceterajn, sed ĉiu mondo vidis reale la plej honestan voĉdonadon. Vi povas nun kolekti "koton" el okcidentaj ĵurnaloj, sed nenion povas korekti. Afero estas farita.
Alasko ankaŭ volis reveni al Rusio. Usonanoj preparas novan referendumon por aliĝo de Alasko. Jam Finlando volas reveni al Rusio. Polio volas reveni. Post ioma tempo kaj Germanio aliĝos. Tial skribas Zulusaj novaĵoj. Ĉu vi kredas?

miroslav1 (Pokaż profil) 17 marca 2014, 16:17:56

Referedumo kun rusa armeo-liberoco laŭ Putino.Mi tro ĝojas ke rusa armeo ne estas en mia lando.

Wróć do góry