Al contingut

Tancat
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

de goli, 1 de desembre de 2013

Missatges: 1667

Llengua: Esperanto

saredding (Mostra el perfil) 18 de març de 2014 7.20.04

RUSAJ ELEKTOJ ESTAS ŜERCOJ
La Krimea voĉdono ne estis libera. Kial estas la balotoj ne sekretoj? Ĉiuj povas vidi alia popolo de balotoj kaj kiamaniere ili voĉdonis. La balotaj skatoloj estis fari de vitro. Kun balaklavaj sur la Rusaj vizaĵoj, kaj fusiloj al la kapoj de la Krimea popolo, kiuj povis liberaj voĉdoni? Kiomaj Rusaj civitanoj de soldatoj ankaŭ voĉdonis? Rusa ankaŭ ne permesas internaciajn organizaĵojn observi la elecionojn. Kiam ni voĉdonas en Usono, la baloto estas komplete sekreto.

Rusio povus lerni tio, kiel la popolo voĉdonas en Nord Koreo? 100% de voĉdonaj en la elekto de Kim Jung Un estis pro-Kim Jung Un! Miraklo, la pro-Rusio en Krimeo estis ankaŭ nur 97%. Putin bezonas parolo kun sian bonan amikon Kim Jung-Un! Kia lando havas "justaj" voĉdonoj kun 97% aŭ 100% de la popolo voĉdoni la sama? Cetere, Krimeo voĉdonis la volon de Putin. Ĉi tiu estas preskaŭ neebla. La popolo en Usono kaj la EU, uzi siajn konsciencojn voĉdoni. Ni ne voĉdonas ne nur laŭ politikoj, aŭ laŭ siaj registaroj, sed ni voĉdonas laŭ niajn konsciencojn. Normale, Usono da pli bonaj elektoj venkas kun normale ne plu da 60%.

Fine, ni bezonas plu da 10 tagojn prepari justajn elektojn.

Ĉi tio Rusa teatro estas ridinda, kaj mi kredas ke Krimeo nun estos Rusio de marioneta.

Nun, Putin sendas multajn, jungajn, malbonajn Rusojn al sudorienta teritorio de Ukrainio por fari ĝeno. Sed la Rusaj novaĵoj raportas ke la Ukrainoj estas la malbonajn virojn. Ĉi tio estas tre bona (kaj danĝera) Rusa teatro kaj propagando. Sed unu granda problemo por Putin: ne estas aliaj landoj krei ĉi tio teatro kaj propagando. Putin nun ŝajnas esti fola, sed ankaŭ danĝera, eta viro. Putin estas nia proksima eta Napoleon.

Nekredebla!

Fuzzy (Mostra el perfil) 18 de març de 2014 7.35.58

saredding:RUSAJ ELEKTOJ ESTAS ŜERCOJ
La Krimea voĉdono ne estis libera. Kial estas la balotoj ne sekretoj? Ĉiuj povas vidi alia popolo de balotoj kaj kiamaniere ili voĉdonis. La balotaj skatoloj estis fari de vitro.
Ŝajnas ke usonanoj tute ne scias kiel aspektas vere justaj kaj honestaj balotoj ridulo.gif

saredding:Kun balaklavaj sur la Rusaj vizaĵoj, kaj fusiloj al la kapoj de la Krimea popolo, kiuj povis liberaj voĉdoni? Kiomaj Rusaj civitanoj de soldatoj ankaŭ voĉdonis? Rusa ankaŭ ne permesas internaciajn organizaĵojn observi la elecionojn.
Vi plu brodkastas en televidila reĝimo. La balotadon observis multe da internaciaj organizaĵoj.

klmn (Mostra el perfil) 18 de març de 2014 8.16.17

saredding:
Fuzzy:saredding, kial vi ignoras miajn mesaĝojn? Se vi neniel reagas al la vortoj de aliaj diskutantoj, vi similas al la televidilo, kun kiu ne eblas diskuti.
Viaj mesaĝoj estas tuta la samaj: Kuru! La Nazioj revenas! La Faŝistoj revenas! La danĝera, satana, faŝista Ukraina Registaro! Helpu nin! La fino de la mondo! Nur nia bravaj Rusaj super-herooj povas savi la miloj kaj miloj de vundaj Rusoj nun!

Ni bezonas malplu da Rusaj mensogoj kaj teatro, kaj plu da vereco. Neniu kredas Putin. Ĉu vi vere komprenas ĉi tio? Estas treege simpla.

Mi "vere" kredas ke Putin amas-hipnotigi la tuta Rusa popolo.
Malgraŭ kiom da ne kongruas niaj opinioj, ĉi-kaze mi volus subteni Fuzzy. Lia stato en ĉi tiu fadeno estas malfacila, ĉar oponantoj ŝajne estas pli abundaj ol subtenantoj de lia pozicio. Tamen li restas unu el plej diligentaj diskutantoj ĉi tie, respondas al ĉiuj pri ĉiuj tezoj diskutataj (mi pardonpetas se mi foje preterlasas iujn), uzas argumentojn pli ol emociojn, aldonas materialojn.

Dank al Fuzzy vi povas provi kompreni la pensmanieron de rusa popolo. Estus domaĝe se li ne partoprenus la diskuton. Mi persone pleje de li lernas kiel diskuti.

Koncerne la plurajn vortojn "faŝismo, naziismo", ni devus rememori dolorigajn perdojn de homoj de Rusio dum 2-ua Mondmilito. Pro tio ili estas pli sentemaj kaj iam troigas la ĉi-rilatajn aferojn. Ekzemple, mi rimarkis, ke kritiko al komunismo en kapoj de simplaj rusoj ofte egalas al subteno de faŝismo. Ekzemple, kiam homoj de Baltiaj ŝtatoj kritikas komunismon, simplaj rusoj konsideras tiun starpunkton faŝistema. Malgraŭ ke ekzistas popoloj kiuj suferis de komunismo ne malpli ol de faŝismo, kaj ili nature kondamnas ankaŭ komunismon. Kiam vi komunikas kun ruso vi devas atenti ke li mise ne komprenu ke vi subtenas faŝismon.

Tio estas nur miaj personaj supozoj, do pardonu se mi eraras.

efilzeo (Mostra el perfil) 18 de març de 2014 8.35.16

Ukraino povas iĝi finfine "eŭropa" kaj ĝi devas malvenki ion por akiri tion. Ne ŝajnas tiom malbona al mi.

Lakiro (Mostra el perfil) 18 de març de 2014 9.05.37

saredding:RUSAJ ELEKTOJ ESTAS ŜERCOJ
La Krimea voĉdono ne estis libera. Kial estas la balotoj ne sekretoj? Ĉiuj povas vidi alia popolo de balotoj kaj kiamaniere ili voĉdonis.
Saredding, verŝajne vi volis aldoni, ke naturaj elektadoj okazis en Kievo, kie la popolo elektis sinjoron Turĉinov kaj Jacenuk. Kial vi silentas pri tio? Vi vidas nur tion, kion vi volas vidi. Kial vi ne mencias, ke en Kievo tute forestis iu ajn balotoj? Ĉu tiu situacio estas leĝa por vi?

klmn (Mostra el perfil) 18 de març de 2014 9.54.54

Fuzzy:Mi konsentas sed ne plene.
Jes, estas eraro opinii "ili iam en historio faris malbonon, do ankaŭ ni nun tion faros". Ĉar ja ne ekzistas tiu popolo sur Tero, kiu neniam en sia pasinteco faris ion maljustan kaj kruelan. Tio ne devas signifi ke nun povas ekzisti nenia justeco inter popoloj.

Sed mi ne konsentas, kiam nuntempe iu faras ion, sed iu alia agi simile ne rajtas. Tio simple estas maljusta, kaj maljusteco gvidas al milito. Eble Dua Mondmilito ne okazus, se la venkintoj en Unua Mondmilito ne humiligus Germanion tiom maljuste.
Eble. Sed eble tio estis nur karto, kiun uzis tiutempaj ŝtatgvidantoj por atingi siajn celojn kaj gajni/ne perdi subtenon de popolo.

Fuzzy:Ĝuste tial la rompo de internacia leĝo far de NATO en Kosovo estis tiom danĝera. Rompi leĝon estis facile, sed kiu poste ĝin obeos? Kaj mi ne vidas kiel eblas nun klarigi al la krimeanoj, kial ili ne rajtas sendependiĝi se Kosovo rajtis.
Eblas klarigi tiel, ke malgraŭ kiom kritikemaj ni estu al politiko de NATO rilate Kosovon, ni devus honeste konfesi al si mem, ke la situacio tute ne kompareblas al tiu en Krimeo. En Kosovo daŭris vera milito kun multnombra murdado inter lokaj etnaj grupoj. Milita interveno ĉiam diskutendas sed foje ĝi ŝparas vivojn. Apartigi Kosovon estis malbona decido, sed eĉ pli malbona estus fari nenion.
En Krimeo regis paco kaj bonega kunvivo de ĉiuj tri popoloj.
Cetere, kiel vi opinias, kial apartigo de Krimeo okazis ne antaŭ 5 jaroj, ne post 5 jaroj, sed okazas nome nun, kiam Ukrajnio estas vundebla plej?

Fuzzy:Trie, revenigis la tatarojn en Krimeon ne sendependa Ukrainio, sed Sovetunio en 1989 jaro.
Eĉ se la komenco estis en j.1989, kaj la sendependecon Ukrajnio akiris en j.1991, en historia fono mi ne vidas grandan nekongruon, ĉar politikaj ŝanĝoj en ŝtatoj jam estis ekintaj antaŭ j. 1991

Fuzzy:Eĉ malpli bone, ĉar en Krimeo la rusa estas pleje uzata, do ruslingvaj krimeanoj devas studi nur unu lingvon pli, la ukrainan, kiu aldone ne tre diferencas de la rusa. Sed la tataroj devas studi du lingvojn: la ŝtatan ukrainan kaj la lokan rusan, ambaŭ tre diferencas de la ilia propra.
En tiu kazo vi forgesas la ĉefan karton de Rusio - kial necesas defendi rajtojn de rusparolantoj en Krimeo? Mi pensas ke rusparolantoj de multaj landoj ŝatus havi tiajn rajtojn kiajn ili havas en Krimeo.

klmn (Mostra el perfil) 18 de març de 2014 11.02.12

--

klmn (Mostra el perfil) 18 de març de 2014 11.02.12

Fuzzy:
baibaibibi:La sola eblo solvi la aferon amike estas reveno al la situacio antaŭ la 21a de februaro kaj restarigo de la legaleco, estas tiel simple.
Jes, sed la reala politiko bedaŭrinde ne estas komputila ludo. Mi ne kredas ke eblas ĉion revenigi. Ja la referendumo fakte okazis, ĝin jam ne eblas ignori.
Ne eblas. Rusio simple ne kapablas forigi siajn soldatojn se jam trafis en iu regiono, ili scias nur direkton - antaŭen.

Cetere pri kiu referendumo vi temas? Mi aŭdis nur pri ia PR-evento de Putin.

klmn (Mostra el perfil) 18 de març de 2014 11.06.52

Terurĉjo:TERURE!
Krimeanoj suferas sub rusa okupado!
externalImage.png
externalImage.png
Tiuj belaj fotoj neniel neas la eblecon ke en iu "eksterordinara" kazo laŭ estrara ordono tiuj pafiloj de rusaj soldatoj ne direktiĝos al nune ridetantaj knabinoj.
La precedentoj estas, pri tiuj mi jam skribis

vincas (Mostra el perfil) 18 de març de 2014 11.25.18

Fuzzy:
vincas:
Fuzzy:
miroslav1:Referedumo kun rusa armeo-liberoco laŭ Putino.Mi tro ĝojas ke rusa armeo ne estas en mia lando.
La referendumon observis Milan Ŝarapatka el Ĉeĥujo, kaj laŭ informo publikigita en Eŭronews.com li diris ke la balotado okazis en trankvileco kaj sen ia premado, neniuj militistoj ĉeestis.
Ĉu tiu Milan Ŝarapatka estis oficiale mandatita de Ĉeĥio aŭ nur observis 'referendumon' kiel privata persono? Mi kono de rusa lingvo estas tro malbona por legi novaĵon, do mi serĉis la saman novaĵon en anglingva versio de retejo, sed la novaĵon ne trovis.
Kompreneble li observis kiel privata persono. Ĉeĥujo ja malagnoskas la referendumon.
Kaj jes, mi dubas ke tiu novaĵo povus aperi en anglalingva versio, do mi traduku la tutan artikoleton ĉi tie:
La voĉdonado en la referendumo en Sudak iras trankvile kaj sen ia premado, asertis observanto el Ĉeĥujo

SIMFEROPOLO, 16 de marto./ITAR-TASS/. En la krimea urbo Sudak la voĉdonado en la referendumo iras trankvile kaj sen ia premado. Pri tio informas el tiu urbo observanto de la ĉeĥa civitana movado "Sunleviĝo de rekta demokratio" Milan Ŝarapatka al Ĉeĥa telegrafa agentejo.

"Ĉi tie regas absoluta trankvileco. Mankas ia ĉeesto de militistoj, ia premado /al la balotantoj/. La homoj venas voĉdoni kun siaj infanoj, al kiuj ili fidas ĵeti siajn balotilojn en la baloturnojn" -- sciigas Ŝarapatka.

La ĉeĥa observanto rakontis, ke la plejmulto el la loĝantaro de Sudak, kun kiuj li sukcesis komuniki en la balotejoj, sentas nostalgion pri la tempoj, kiam tie funkciis sovĥozo (sovetia kamparana entrepreno), kiu kreskigis tabakon kaj produktis vinon. "Nun ĉio ruiniĝis. Al mi ŝajnas, ke la plejmulto de la homoj sendepende de sia aĝo asocias Rusion kun tio, kio tie estis en la pasinteco" -- notis Ŝarapatka.
Dankon por traduko :]

Tornar a dalt