Verrouillé
Max. 500 messages.
Messages : 1667
Langue: Esperanto
klmn (Voir le profil) 19 mars 2014 08:15:42
Fuzzy:Jes mi pri tio ĉiam konsideras. Sed (ne ofendiĝu) ĝi estas sufiĉe tipa. Ankaŭ multaj aliaj rusoj (sed ne ĉiuj!) kun kiuj mi komunikas havas similan vidpunkton.klmn:Malgraŭ kiom da ne kongruas niaj opinioj, ĉi-kaze mi volus subteni Fuzzy. Lia stato en ĉi tiu fadeno estas malfacila, ĉar oponantoj ŝajne estas pli abundaj ol subtenantoj de lia pozicio. Tamen li restas unu el plej diligentaj diskutantoj ĉi tie, respondas al ĉiuj pri ĉiuj tezoj diskutataj (mi pardonpetas se mi foje preterlasas iujn), uzas argumentojn pli ol emociojn, aldonas materialojn.Dankon pro via alta aprezo de mia disktutmaniero!
Dank al Fuzzy vi povas provi kompreni la pensmanieron de rusa popolo. Estus domaĝe se li ne partoprenus la diskuton. Mi persone pleje de li lernas kiel diskuti.
Sed mi devas diri, ke mi esprimas nur mian propran opinion. Mi ne rajtas diri per la voĉo de la tuta rusa popolo, mi estas nur unu homo.
Ankaŭ en baltiaj landoj ne ĉiuj pensas same. Ekzemple, mia patro havas tre similan ideon kiel vi pri la okazintaĵoj. Imagu, kiajn diskutojn ni havas ĉe televid-novaĵoj! Ekzistas multaj homoj (ne malpli ol unu triono da loĝantoj, laŭ mi, precipe pli aĝaj), kiuj ne ŝatas "eŭropajn valorojn", "usonan regadon", estas seniluziigitaj pri la ideo de sendependeco, ĉar nur politikistoj en registaro profitas ĝin, havis malfacilaĵojn alkutimiĝi al kondiĉoj de libera merkato. Kompreneble ili ofte forgesas ke ankaŭ en Rusio ne plu estas senstreĉa vivo de Sovetunio.
Simple vi ne ofte aŭdas tiujn, ĉar ili malpli uzas (aŭ ne uzas interreton) kaj ju malpli la esperantajn paĝojn.
Fuzzy:Kiam naciistoj marŝante sur la stratoj kriaĉas "moskaljaku na giljaku" ("la firuson pendumu sur branĉego") kaj poste klarigas, ke per "la firuso" ili celis nur komunistojn, la rusianoj tute ne kapablas tion kredi. Ja la komunistoj jam dum dudek jaroj mankas en Rusio.Jes, ekzistas ankaŭ iutipa "kontraŭ-ruspolitikismo" mi nomu. Sed tio estas indico ke najbaroj de Rusio tamen sentas iuspecan streĉon loĝante apude. Oni konsideras ĝin ne bone prognozeblan en senco de milit-agoj.
Fuzzy:Estas simile kiel la usonanoj klarigas ke la kontraŭraketan defendon en Eŭropo ili starigas por protekti sin kontraŭ la iranaj raketoj (kiuj tute ne ekzistas) -- la rusianoj tre malfacile kredas je tio.Nu jes, tion ankaŭ mi ne kredus. Sed kial timi defendajn sistemojn se oni ne intencas ataki? Ili elspezu la monon por tute ne bezonata ilaro.
klmn (Voir le profil) 19 mars 2014 08:32:38
Fuzzy:Ĉu Usono aranĝis referendumon por aligi Germanion? Se la ŝtato permesas povas stari iu ajn, eĉ marsaj verduloj.klmn:Nu, el Germanio la rusaj soldatoj ja eliris. Kion vi diras pri la usonaj soldatoj?Fuzzy:Ne eblas. Rusio simple ne kapablas forigi siajn soldatojn se jam trafis en iu regiono, ili scias nur direkton - antaŭen.baibaibibi:La sola eblo solvi la aferon amike estas reveno al la situacio antaŭ la 21a de februaro kaj restarigo de la legaleco, estas tiel simple.Jes, sed la reala politiko bedaŭrinde ne estas komputila ludo. Mi ne kredas ke eblas ĉion revenigi. Ja la referendumo fakte okazis, ĝin jam ne eblas ignori.
Fuzzy:Fakte ni devas agnoski ke eĉ se referendumo estus ideale laŭregula, plejverŝajne homoj same elektus Rusion (eble en malpli da elcentoj). Ĉar en Krimeo pli ol duono da homoj estas eĉ ne prorusaj, sed simple rusoj. Sed ĉu vi imagas kiom da lokoj en la mondo mi povas trovi kie iu etna grupo superas laŭ nombro la ŝtatan popolon?klmn:Cetere pri kiu referendumo vi temas? Mi aŭdis nur pri ia PR-evento de Putin.En tiu PR-evento partoprenis pli ol miliono da homoj, kiuj tute pace decidis sian propran sorton. Kiom da homoj partoprenis la PR-eventon en Kievo, kie ili tute malpace decidis la sorton de la tuta lando?
Kaj kiam iu diras ke ĉiu popolo rajtas esti sendependa, vi konsideru ke ne ekzistas popolo de Krimeo, estas lokaj rusoj kiuj strebis aligi Ukrajnian provincon al Rusio.
baibaibibi (Voir le profil) 19 mars 2014 09:29:06
klmn (Voir le profil) 19 mars 2014 10:00:40
Fuzzy:Nu kial vi tiom strebas al perforto? Se jam 25 jarojn ne okazis konfliktoj inter nacioj, eble povus ne okazi daŭre?klmn:Eblas klarigi tiel, ke malgraŭ kiom kritikemaj ni estu al politiko de NATO rilate Kosovon, ni devus honeste konfesi al si mem, ke la situacio tute ne kompareblas al tiu en Krimeo. En Kosovo daŭris vera milito kun multnombra murdado inter lokaj etnaj grupoj. Milita interveno ĉiam diskutendas sed foje ĝi ŝparas vivojn. Apartigi Kosovon estis malbona decido, sed eĉ pli malbona estus fari nenion.Do, por sendependiĝi la krimeanoj devus aranĝi veran militon kun multnombra murdado? Kiom da homviktimoj estus sifiĉe por ke vi persone agnosku ke la krimeanoj vere rajtas decidi sian propran sorton?
En Krimeo regis paco kaj bonega kunvivo de ĉiuj tri popoloj.
Al mi la paca referendumo plaĉas multe, multe pli ol "demokratia" sangoverŝo.
Fuzzy:Eble ne estas tiom grava la diskuto pri 1-2 jaroj sedklmn:Mi nur atentigas vin, ke ne sendependa Ukrainio estas tiu, kiu revenigis hejmen la tataran popolon.Fuzzy:Trie, revenigis la tatarojn en Krimeon ne sendependa Ukrainio, sed Sovetunio en 1989 jaro.Eĉ se la komenco estis en j.1989, kaj la sendependecon Ukrajnio akiris en j.1991, en historia fono mi ne vidas grandan nekongruon, ĉar politikaj ŝanĝoj en ŝtatoj jam estis ekintaj antaŭ j. 1991
la ĉarto montras ke inter j.1991-2001 la kresko estis ekde ĉ.2% ĝis 12%
Fuzzy:La krimeanoj rifuzis agnoski la ŝtatrenverson en Ukrainio, kaj organizis sian defendon kontraŭ la nova estraro en Kievo, por ke neniu ĵetado de brulboteloj kaj batado de Berkut okazu en la duoninsulo.la krimeana sindefendo kiu havis armilan ekiparon, dazipojn, milithelikopterojn, desantistojn, karapac-ĵipojn "Tigr" kaj eĉ salvan artilerion "Uragan"?

Fuzzy:Rusio estas preta enirigi trupojn, se aperus vera danĝero al la rusoj, sed ankoraŭ ne faris tion.
klmn (Voir le profil) 19 mars 2014 13:31:23
Andreo Jankovskij (Voir le profil) 19 mars 2014 13:39:54
vincas (Voir le profil) 19 mars 2014 13:49:24
klmn:Tio ja estas klara faŝismo.![]()
Roman Kokorev, la reprezentanto de Rusio en Eŭropa Konsilio.
Pardonu ke en originala lingvo sed temas pri opinio de oficiala Rusia funkciulo, ke nun venis tempo aligi al Rusio ĉiujn "eksajn" teritoriojn de Rusio: Moldavion, tutan Ukrajnion, Baltiajn ŝtatojn, Pollandon kaj eĉ Finnlandon(!)
Ni imagu, ke iu Germana politikisto dirus, ke venis tempo aligi Aŭstrion, Ĉeĥion, Pollandon.....
efilzeo (Voir le profil) 19 mars 2014 13:54:29
klmn:Mi ne scias kiun tiu bildo montras, tamen Putino jam diris publike ke li intencas invadi neniun. Ukraino ne estis okupita, la soldatoj jam estis tie.![]()
Roman Kokorev, la reprezentanto de Rusio en Eŭropa Konsilio.
Pardonu ke en originala lingvo sed temas pri opinio de oficiala Rusia funkciulo, ke nun venis tempo aligi al Rusio ĉiujn "eksajn" teritoriojn de Rusio: Moldavion, tutan Ukrajnion, Baltiajn ŝtatojn, Pollandon kaj eĉ Finnlandon(!)
Andreo Jankovskij (Voir le profil) 19 mars 2014 14:16:58
klmn (Voir le profil) 19 mars 2014 14:26:18
efilzeo:Efilzeo, vi estas tiel "okcidentece" naivaklmn:Mi ne scias kiun tiu bildo montras, tamen Putino jam diris publike ke li intencas invadi neniun. Ukraino ne estis okupita, la soldatoj jam estis tie.![]()
Roman Kokorev, la reprezentanto de Rusio en Eŭropa Konsilio.
Pardonu ke en originala lingvo sed temas pri opinio de oficiala Rusia funkciulo, ke nun venis tempo aligi al Rusio ĉiujn "eksajn" teritoriojn de Rusio: Moldavion, tutan Ukrajnion, Baltiajn ŝtatojn, Pollandon kaj eĉ Finnlandon(!)

Ĉu vi opinias ke li povu publike diri "nun ni okupos tion, kaj tion, kaj tion"?
Rusiajn politikistojn oni ĉiam devas legi inter linioj, en sarkasmaj duonridetoj kiam ili deklaras pri io.
Cetere, Putin konfirmis, ke se estos necese, li samon faros en orientaj regionoj de Ukrajnio. Kion signifas "necese", nur Putin scias.
Paciencon, paŝo post paŝo.