Ir ao conteúdo

Fechado
No máximo 500 mensagens.

Ukraina ribelo

de goli, 1 de dezembro de 2013

Mensagens: 1667

Idioma: Esperanto

klmn (Mostrar o perfil) 19 de março de 2014 14:35:53

efilzeo:Ukraino povas iĝi finfine "eŭropa" kaj ĝi devas malvenki ion por akiri tion. Ne ŝajnas tiom malbona al mi.
Foje ankaŭ mi pensas ke eble eĉ pli bonas por Ukrajnio lasi Krimeon kaj eble eĉ Doneckon kiel ankron kaj fornavigi libere ien ajn ĝi volas. Almenaŭ Rusio nek unu pretekston havos por pliaj "komunaj" aferoj.

Restas nur unu dubo - ĉu tio sufiĉos?

klmn (Mostrar o perfil) 19 de março de 2014 14:37:04

Terurĉjo:strange, mi opinias, ke konstanta reprezentando de Rusujo en Eŭropa Konsilo estas Aleksandr Alekseev.
С начала 2007 — постоянный представитель России при Совете Европы в Страсбурге.
Ekde komenco de la 2007 - konstanta reprezentando de Rusujo ĉe Eŭropa Konsilo en Strasburgo.

Kiu mensogas?
Momenton. Povas esti nur fejsbuka trolado, kvankam mi legis ankaŭ anglalingvan artikolon prie

vincas (Mostrar o perfil) 19 de março de 2014 14:44:02

efilzeo:Mi ne scias kiun tiu bildo montras, tamen Putino jam diris publike ke li intencas invadi neniun. Ukraino ne estis okupita, la soldatoj jam estis tie.
Ĉu vi ŝercas?

vincas (Mostrar o perfil) 19 de março de 2014 15:11:19

Terurĉjo:
vincas:
efilzeo:Mi ne scias kiun tiu bildo montras, tamen Putino jam diris publike ke li intencas invadi neniun. Ukraino ne estis okupita, la soldatoj jam estis tie.
Ĉu vi ŝercas?
ĉu vi neniam sciis pri rusa Nigramara floto, kies ĉefa bazo estas Sevastopolo?
Do kion rusaj soldatoj faras ekster bazoj?

vincas (Mostrar o perfil) 19 de março de 2014 15:12:50

klmn:
Terurĉjo:strange, mi opinias, ke konstanta reprezentando de Rusujo en Eŭropa Konsilo estas Aleksandr Alekseev.
С начала 2007 — постоянный представитель России при Совете Европы в Страсбурге.
Ekde komenco de la 2007 - konstanta reprezentando de Rusujo ĉe Eŭropa Konsilo en Strasburgo.

Kiu mensogas?
Momenton. Povas esti nur fejsbuka trolado, kvankam mi legis ankaŭ anglalingvan artikolon prie
El kie vi trovis tiun bildon?

Lakiro (Mostrar o perfil) 19 de março de 2014 15:46:38

vincas:
Terurĉjo:
vincas:
efilzeo:Mi ne scias kiun tiu bildo montras, tamen Putino jam diris publike ke li intencas invadi neniun. Ukraino ne estis okupita, la soldatoj jam estis tie.
Ĉu vi ŝercas?
ĉu vi neniam sciis pri rusa Nigramara floto, kies ĉefa bazo estas Sevastopolo?
Do kion rusaj soldatoj faras ekster bazoj?
Vincas, ili estas marsoldatoj de Nigramara floto. Simila militbrigado ekzistas en Baltfloto. Ĉu vi tion aŭdas unuafoje? Tiuj marsoldatoj defendas tutan Krimeon kaj helpis al krimeanoj aranĝi la referendumon. Ĉu vi volis, ke ili sidu en bazoj kaj permesu al bander-banditoj murdi la rusojn? Vi estas naiva.

Fuzzy (Mostrar o perfil) 19 de março de 2014 16:10:04

klmn:Mi opinias ke de homoj kiuj ekvidis ke Janukovich trompis ilin dum jaroj deklarante strebon al EU, sed fakte elektinta Putin'ajn interesojn.
Mi konsentas, ke la plejmulto de la protestantoj vere estis ordinaraj pacaj homoj dezirantaj forpeli Janukoviĉ'on.
Sed mi opinias ke la plejmulto el tiuj kiuj kruele batalis kontraŭ Berkut kaj bruligis ĝin, estis la radikalaj naciistoj. Aliaj homoj simple staris tie, kriadis, portis manĝaĝon ktp, sed la ĉefa batalanta forto estis kaj plu estas la radikaloj.

Ni rezonadu logike: abundas fotoj kiam inter la protestantaro staras anoj de Pravij Sektor kun svastikoj sur vestaĵoj, ŝildoj kaj flagoj. Ankaŭ en Kievo senkaŝe okazis la naciistaj torĉoparadoj. Sed mi vidis nek kontraŭnaciistajn demonstraciojn, nek ke la protestantoj iel deflankigas sin de la naciistoj.

Kial la pacaj demonstrantoj neniel kontraŭis la naciistojn? Mi povas imagi 3 variantoj:
-- la pacemuloj estas toleremaj al la naciismo, kaj ankaŭ estas tiom stultaj ke ne komprenas ke tia aĉa najbareco ege diskreditas la tutan revolucion;
-- la pacemuloj simpatias al la naciistoj;
-- la pacemuloj maltoleras la naciistojn, sed ne kapablas ilin forpeli, ĉar mankas fortoj por tio.

Kiu varianto estas pli vera, laŭ vi?
Aŭ vi vidas aliajn variantojn, kial la demokratiemuloj plentolereme najbaras kun la radikaluloj?

klmn:
Fuzzy:
klmn:4 - eble dum nuna bruo ni simple ne aŭdas tiujn voĉojn.
Ĉu vi kredas ke tiujn voĉojn preteratentis kaj la rusiaj amaskomunikiloj, kaj ankaŭ la okcidentaj?
Rusiaj komunikiloj tion certe ne ŝatus laŭdigi, kaj okcidentaj verŝajne ne donas grandan atenton al tio.
Kaj ankaŭ la ukrainiaj komunikiloj nek rimarkas nek atentas tion?

Mi persone aŭdis la ĵusan paroladon de Jacenjuk, en kiu li penis trankviligi la orientulojn. Kaj eĉ en ĝi mankas eĉ unu vorto, ke la naciistojn li forpelos!

klmn:Sed vi nur pri "Pravij sektor" parolis kiel pri naciisma organizo.
Pravij Sektor estas radikala parto de la naciista partio Svoboda

klmn:
Fuzzy:Laŭ la parolado inter Eŝton kaj Paet eblas kompreni, ke la parlamentanoj voĉdonis en ĉeesto de homoj kun armiloj. Do legaleco de la parlamento ankaŭ estas dubinda. Eĉ se ne atenti ke ĝi faras tute nekonstituciajn enpostenigojn.
Tiu konversacio estas vere dubinda fonto ĉar multe estas ekster la kunteksto. Paet simple rakontadis al Eŝton pri tio, kiujn klaĉoj li aŭdis homojn paroli sur stratoj de Kievo.
Tiuj klaĉoj ja bone klarigas tute mallogikajn kaj kontraŭleĝajn paŝojn de la parlamento.

klmn:
Fuzzy:En la konstitucio mankas la posteno de "anstataŭanto de la prezidento".
Mi ne scias bone pri la konstitucio de Ukrajnio. Kutime prezidenton anstataŭigas ĉefministro, se ankaŭ tiu ne eblas, tiam prezidanto de parlamento.
Oni kutime ne anstataŭigas prezidenton, kiu ne estas laŭleĝe elpostenigita! Janukoviĉ ja vivas kaj sanas, kaj impiĉmento ĝis nun ne okazis.

Fuzzy (Mostrar o perfil) 19 de março de 2014 16:13:08

klmn:
Fuzzy:Estas simile kiel la usonanoj klarigas ke la kontraŭraketan defendon en Eŭropo ili starigas por protekti sin kontraŭ la iranaj raketoj (kiuj tute ne ekzistas) -- la rusianoj tre malfacile kredas je tio.
Nu jes, tion ankaŭ mi ne kredus. Sed kial timi defendajn sistemojn se oni ne intencas ataki? Ili elspezu la monon por tute ne bezonata ilaro.
Estas ja evidenta: la kontraŭraketa defendo nuligas la nuklean armilon de Rusio, kaj fakte igas ĝin sendefenda kontraŭ Usono.

Fuzzy (Mostrar o perfil) 19 de março de 2014 16:25:22

klmn:
Fuzzy:
klmn:Ne eblas. Rusio simple ne kapablas forigi siajn soldatojn se jam trafis en iu regiono, ili scias nur direkton - antaŭen.
Nu, el Germanio la rusaj soldatoj ja eliris. Kion vi diras pri la usonaj soldatoj?
Ĉu Usono aranĝis referendumon por aligi Germanion? Se la ŝtato permesas povas stari iu ajn, eĉ marsaj verduloj.
Sed la fakto estas, ke Rusio elirigis sian soldataron el Germanio, sed Usono -- ĝis nun ne. Mi dubas ke la usonanoj petas permeson de la germanoj por resti tie poreterne.
Per tio mi kontraŭas vian tezon, ke Rusio neniam forigas siajn soldatojn se jam trafis en iun regionon.

klmn:Fakte ni devas agnoski ke eĉ se referendumo estus ideale laŭregula, plejverŝajne homoj same elektus Rusion (eble en malpli da elcentoj). Ĉar en Krimeo pli ol duono da homoj estas eĉ ne prorusaj, sed simple rusoj. Sed ĉu vi imagas kiom da lokoj en la mondo mi povas trovi kie iu etna grupo superas laŭ nombro la ŝtatan popolon?
Mi ie skribis ke la mondo estas ideala?

Jes, multnaciaj ŝtatoj abundas. Kio do? Tio signifas nur, ke se la ŝtato estas multnacia, do ĝi bezonas atenti tion, kaj lukti por egaleco kaj kontraŭ diskriminacio laŭ nacieco de siaj civitanoj.

Problemoj aperas kiam fakte multnacia ŝtato, kiel Ukrainio aŭ la baltaj landoj, agas tiel, kvazaŭ ĝi estas ununacia.

klmn:Kaj kiam iu diras ke ĉiu popolo rajtas esti sendependa, vi konsideru ke ne ekzistas popolo de Krimeo, estas lokaj rusoj kiuj strebis aligi Ukrajnian provincon al Rusio.
Ne estas krimea nacio, sed estas multnacia krimea popolo.

Fuzzy (Mostrar o perfil) 19 de março de 2014 16:36:27

klmn:
Fuzzy:
klmn:Eblas klarigi tiel, ke malgraŭ kiom kritikemaj ni estu al politiko de NATO rilate Kosovon, ni devus honeste konfesi al si mem, ke la situacio tute ne kompareblas al tiu en Krimeo. En Kosovo daŭris vera milito kun multnombra murdado inter lokaj etnaj grupoj. Milita interveno ĉiam diskutendas sed foje ĝi ŝparas vivojn. Apartigi Kosovon estis malbona decido, sed eĉ pli malbona estus fari nenion.
En Krimeo regis paco kaj bonega kunvivo de ĉiuj tri popoloj.
Do, por sendependiĝi la krimeanoj devus aranĝi veran militon kun multnombra murdado? Kiom da homviktimoj estus sifiĉe por ke vi persone agnosku ke la krimeanoj vere rajtas decidi sian propran sorton?
Al mi la paca referendumo plaĉas multe, multe pli ol "demokratia" sangoverŝo.
Nu kial vi tiom strebas al perforto? Se jam 25 jarojn ne okazis konfliktoj inter nacioj, eble povus ne okazi daŭre?
Ĉu nome mi strebas al perforto??? Kie? Eble vi relegos tion, kion mi skribis?

klmn:Eble ne estas tiom grava la diskuto pri 1-2 jaroj sed
la ĉarto montras ke inter j.1991-2001 la kresko estis ekde ĉ.2% ĝis 12%
La kresko estis inter j.1989-2001, kiel mi vidas. Sed mi tute ne volas diri, ke la ukrainanoj malhelpis al la tataroj reveni.

klmn:
Fuzzy:La krimeanoj rifuzis agnoski la ŝtatrenverson en Ukrainio, kaj organizis sian defendon kontraŭ la nova estraro en Kievo, por ke neniu ĵetado de brulboteloj kaj batado de Berkut okazu en la duoninsulo.
la krimeana sindefendo kiu havis armilan ekiparon, dazipojn, milithelikopterojn, desantistojn, karapac-ĵipojn "Tigr" kaj eĉ salvan artilerion "Uragan"?
Mi skribis pri tiuj defendantoj:
externalImage.pngexternalImage.png

De volta à parte superior