前往目錄

關閉的
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

貼文者: goli, 2013年12月1日

訊息: 1667

語言: Esperanto

Mikaelo (顯示個人資料) 2014年4月7日上午11:42:37

klmn:"Kurioza okazaĵo okazis en Kharkov, kie grupo de separatistoj sturmis la Opero kaj Balet' Teatron.

Sed ĉar neniu el atakantoj estis el Kharkovo, ili ne sciis kie estas la urbestra ofico. Ili erare kaptis teatron, estante certaj ke iris al la urbestro de la urbo.

Kaj nur post vidi koncertan salonon, ili iris seniluziigitaj."

[img]http://ic.pics.livejournal.com/v_n_zb/24204083/823... [/img]

Nu, almenaŭ teatron la unuan fojon vizitis. Verŝajne kaj la lastan.
Nu certe. Estas tre similaj al moskalaj muzeloj, kiuj teatron neniam vidis...

klmn (顯示個人資料) 2014年4月7日下午1:26:53

Terurĉjo:la kerna ukraina nacia ideo estas:
Ĉiam kaj pri ĉio kulpas Rusio.


la popolo de la sud-orienta Ukrainujo deklaris: "Popolan demokratian respublikon" kaj petis Rusujon envenigi pacfarantajn milit-trupojn.

ĉar Rusujo ne estas, kiel aliaj landoj, agresema, ĝi kiel kutime silentas.
Kompreneble ke ĝi ne povas daŭre milit-iradi kien ajn ĝi volas.

Interesaj estas tiuj sudorientaj ukrajnoj - mem bruas, mem pac-zorgantojn petas.

Se sincere, se Rusio vere ne respondos al invito eki militon, mi ŝanĝos mian opinion al tre bona direkto pri ĝi.

vincas (顯示個人資料) 2014年4月7日下午1:42:08

Terurĉjo:la kerna ukraina nacia ideo estas:
Ĉiam kaj pri ĉio kulpas Rusio.


la popolo de la sud-orienta Ukrainujo deklaris: "Popolan demokratian respublikon" kaj petis Rusujon envenigi pacfarantajn milit-trupojn.

ĉar Rusujo ne estas, kiel aliaj landoj, agresema, ĝi kiel kutime silentas.
Ili ja forgesis aliĝi al Rusio :]

klmn (顯示個人資料) 2014年4月7日下午3:03:48

Terurĉjo:nu, la kerna ukraina nacia ideo estas: Rusio ĉiam kaj pri ĉio kulpas.

mi jam ne miras

se iu majdanas en Kievo, tiu nepre kaj senescepte estas ukraina revolucia popolo (interalie nur ĝis la 21 de marto)

se iu majdanas en Simferepolo, Sebaspotolo, Ĥarkovo, Donecko, Lugansko, Ĥersono, Odesso - tiu sendube estas agentaro de Putin.

Mi ŝategas tian vidpunkton.
Terurĉjo, vi konsentos tamen, ke iomete gravas POR kio oni majdanas - ĉu kontraŭ oligarkoj, ĉu por separatisma aligo de peco de la ŝtato al alia ŝtato?

klmn (顯示個人資料) 2014年4月7日下午7:28:27

Terurĉjo:damne, mi vidas, ke preskaŭ neniu komprenas kaj scias pri kio okazas en Ukrainujo.
Bone ke vi ĉion scias kaj povas klarigi eĉ por ukrajnanoj. Tio nomiĝas sindromo de pli granda frato.

Terurĉjo:majdano luktis kontraŭ oligarkoj... eŭropaj naivuloj.
Kontraŭ prorusaj oligarkoj, sed por proeuropecaj. Sed la kerno de mia tezo estis ke Kijeva majdano ne luktis por disiĝo de Ukrajnio aŭ aligo de Galicio al Polando

Terurĉjo:
la loĝantaro de sud-oriento ne postulas aligon al Rusujo, ĝi postulas referendumon koncerne de federaligo de Ukrainujo
Ne taksu tro je la eŭropa naiveco. La federaligon postulas Rusio, s-ro Lavrov tiujn postulojn tre klare kaj imperative esprimis. Estos tre oportune per orienta parto manipuli je tuta Ukrajnio. Unu orienta federacia regiono povos vetoi iun ajn proeuropecan paŝon.

Terurĉjo:la kerna ukraina nacia ideo estas:
Ĉiam kaj pri ĉio kulpas Rusio.
Ne, kutime kulpas ĉiuj aliaj krom Rusio.

MikhailMarkeyev (顯示個人資料) 2014年4月8日上午7:00:51

klmn:Interesaj estas tiuj sudorientaj ukrajnoj - mem bruas, mem pac-zorgantojn petas.
Tio memorigas anekdoton.
Gvidano de kolĥozo tralegas lekcion al kolĥozanoj:
- Ni havas meznombre 30 ovojn al ĉiu kokino! Ni havas meznombre 15 litrojn da lakto al ĉiu bovino...
Kolĥozanino demandas lin:
- Kio signifas "meznombre"?
La gvidano respondas:
- Ekzemple, vi ne havas amanton. Via najbarino Klava havas 10 amantojn tuj. Sed meznombre vi kaj ŝi estas ambaŭ ĉiesulinoj!

vincas (顯示個人資料) 2014年4月8日上午7:45:04

Terurĉjo:ĉar Rusujo ne estas, kiel aliaj landoj, agresema, ĝi kiel kutime silentas.
externalImage.png
Kuraĝa serpento savas fiŝon de droniĝo.

La rakonto laŭ Putino :]

lagtendisto (顯示個人資料) 2014年4月12日下午9:28:40

Terurĉjo:ŝajne, la ĝentilaj homoj aperis en ukrainujo
Mi ne komprenas, kio amuzas vin.

Lakiro (顯示個人資料) 2014年4月16日上午2:56:29

spreecamper:
Terurĉjo:ŝajne, la ĝentilaj homoj aperis en ukrainujo
Mi ne komprenas, kio amuzas vin.
Nin amuzas okcidenta mensogo pri Ukrainio kaj Rusio. ridulo.gif

vincas (顯示個人資料) 2014年4月16日下午8:54:57

Min amuzigas kiel lerte putino povas purigi.... nu vi ĉiuj mem komprenas pri kio mi temas :]] haha

回到上端