Към съдържанието

Затворено
Най-много 500 съобщения.

Ukraina ribelo

от goli, 01 декември 2013

Съобщения: 1667

Език: Esperanto

klmn (Покажи профила) 25 април 2014, 11:58:54

Lakiro:
klmn:
Lakiro:Nun aŭskultu. El Kievo al Slavjansk veturis nekonata grupo de dekstra sektoro, por ke ataku defendantojn de la urbo...
Kial vi opinias ke la grupo estas de Pravij Sektor? Ja ĝi estas "nekonata grupo"...
Mi ne opinias, mi ĝuste scias, ĉar sur la loko de la krimo estis trovita vizitkarto de membro de DS, apartenanta al nekonata murdita atakanto.
Kaj tio estas rekta pruvo ke ili NE estis de Pravij Sektor.
Kiu iras al spec-militatako kaj prenas vizitkartojn?
Eble ankaŭ nov-eldonitan pasporton trovis en ĝis-fine brulita aŭto?

Iippa (Покажи профила) 25 април 2014, 12:55:19

la tatara Mejlis opinias difine: por Ukrainio.

Iippa (Покажи профила) 25 април 2014, 13:02:29

Ne restas ke admiri la ukrainan popolon; unue faligis Janukovitson; nun faligos Putinon.

maratonisto (Покажи профила) 25 април 2014, 15:20:45

Iippa:Ne restas ke admiri la ukrainan popolon; unue faligis Janukovitson; nun faligos Putinon.
Faligis Janukovitson kaj faris ĥaoson en lando. Por tio Ukrainio perdis Krimeon kiel la korniko fromaĝon. Por Vi estas facile mallaŭdi Rusion kiun Vi ne ŝatas. Sed mia edzino devenas el regiono Doneck kaj havas parencojn kiuj batalas kontraŭ kieva nelaŭleĝa registaro, por federalismo (ne separatismo, kiel asertas la kieva potenco). Ili volas federalan ŝtaton kiel Belgio aŭ Svislando, sed Kiev volas "nedivideblan" landon. Mia edzino suferas pro milito en ŝia patrujo kaj preĝas, ke Rusio enkonduku armeon por pacigi la regionon.

Sunjo (Покажи профила) 25 април 2014, 16:32:29

maratonisto: Mia edzino suferas pro milito en ŝia patrujo kaj preĝas, ke Rusio enkonduku armeon por pacigi la regionon.
Mi opinias tion hipokrita. Rusa armeo en Ukrainio estus nenio alia ol militdeklaro. Kiel per tio oni povus pacigi la regionon?

Lakiro (Покажи профила) 25 април 2014, 18:06:20

klmn:
Kiu iras al spec-militatako kaj prenas vizitkartojn?
Eble ankaŭ nov-eldonitan pasporton trovis en ĝis-fine brulita aŭto?
Estimata klmn, vi, ŝajnas, uzas deduktan metodon kiel Ŝerlok Ĥolms por kompreni realecon. ridulo.gif
Pravij Sektor tute ne kovras sian simbolaron. En Donecko estis kaptita grupo de naciistoj kun menciitaj vizitkartoj kaj certigiloj. Ili havis proprajn flagojn. Kiu prenas la simbolaĵojn? Pravij sektor. Sur majdano de sendependeco en Kievo ili ankaŭ montris iliajn simbolojn al ĉiuj. Tiu ĉi trovaĵo estis en nebruligita aŭto. Vi, certe, ne komprenas ilian konduton. Nu, pardonu. Mi ankaŭ ne komprenas ilian konduton. Krimeo pagis al Ukrainio por la dnepra akvo. Malriĉa naciista ukrainia registaro ordonis fermi akvan kranon. Oni fermis! Sed ili petas rusan gason (senpage). ridulo.gif Ili esperas je usona kaj eŭropa helpo, tamen nenion ricevas. Ili amas Usonon kaj NATO. Sed Rusio donas monon kaj proponas helpon vane. Ukrainio malamas Rusion. Nu, tia realeco estas por Ukrainio bona. Mi ne komprenas.

vincas (Покажи профила) 26 април 2014, 09:43:05

externalImage.png

lagtendisto (Покажи профила) 26 април 2014, 12:55:34

maratonisto:Por Vi estas facile mallaŭdi Rusion kiun Vi ne ŝatas.
Ne temas, ke oni ne sxatus la popolojn de rusia nacio. Pli, temas, ke oni ne sxatas auxtokratan, 'histrikecan' sistemon, kion enigxis Putin en Rusio. Estas la militisteca, auxtokrata sistemo 'Putin-Rusio' kion kolizias fronte al de plej multaj sxatsistemoj de najbaraj landoj.

Lakiro (Покажи профила) 26 април 2014, 17:10:41

spreecamper:
maratonisto:Por Vi estas facile mallaŭdi Rusion kiun Vi ne ŝatas.
Ne temas, ke oni ne sxatus la popolojn de rusia nacio. Pli, temas, ke oni ne sxatas auxtokratan, 'histrikecan' sistemon, kion enigxis Putin en Rusio. Estas la militisteca, auxtokrata sistemo 'Putin-Rusio' kion kolizias fronte al de plej multaj sxatsistemoj de najbaraj landoj.
Spreecamper, kion vi scias pri aŭtokratio en Rusio? La rusoj ne plendas ja. ridulo.gif Vi, kiel kutime, legas lokan gazetaron kaj penas rakonti al ĉiuj pri terura Rusio. ridulo.gif
Se mi ne loĝis en Germanio, do mi kaj ne rakontas pri via "aŭtokratio". Bonvolu ne verki diversajn absurdaĵojn pri Rusio kaj ĝia prezidento.
Kun estimo. ridulo.gif

Arseno (Покажи профила) 26 април 2014, 17:24:20

La temo estas tre moda ridulo.gif

Обратно нагоре