Till sidans innehåll

Stängd
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

av goli, 1 december 2013

Meddelanden: 1667

Språk: Esperanto

vincas (Visa profilen) 27 april 2014 19:51:50

Lakiro:
vincas:
Lakiro:Kio estas en Litovio, kio mankas en Rusio? ridulo.gif
Se vi demandas. Bonajn vojojn mankas en Rusio.
Duobès kaune ridulo.gif

Ĉu vi volas referencon? ridulo.gif Kaunas

ridulo.gif
Hehe :]

dobri (Visa profilen) 27 april 2014 20:01:17

vincas:
Clarence666:> > Se vi demandas. Bonajn vojojn mankas en Rusio
Mi malamas akuzativon :-E
Tamen vi estas sufiĉe juna por lerni la lingvon ĝuste.

baibaibibi (Visa profilen) 27 april 2014 20:30:13

...

Andreo Jankovskij (Visa profilen) 27 april 2014 20:59:59

externalImage.png

Grigorij Javlinskij - pri Putin kaj okazaĵoj en Ukrainio
https://www.youtube.com/watch?v=X9qQRXAm2LE

klmn (Visa profilen) 30 april 2014 08:52:39

Terurĉjo:hodiaŭ estis grave vundita la ĥarkova urbestro G.Kernes.

ĉu iu scias, kie Ĥarkovo troviĝas?

kaj divenu, kiu kulpas laŭ la opinio de ukrainaj amaskomunikiloj.
Mi scivolas kiel Rusiaj komunikiloj komentis eksplodon apud Odeso kie estis grave vunditaj sep personoj inkluzive milicisto?

Pri torturita kaj mortigita per tranŝiloj ano de Horlivka estraro Volodymyr Rybak

Pri advokato Igor Ĉudovskij kiu ricevis 2 kuglojn al brusto ĉar ne volis partopreni konferencon de separatistoj?

Pri forkaptita ĵurnalisto Simon Ostrovski

Pri 3-hora enketado de itala ĵurnalistino Michela A. G. Iaccarino

Ĉu ili estas spionoj de Usono, NATO, de ajn-vi-volas? Same kiel ESBO observantoj kiujn forkaptis prorusaj separatistoj?

Ĉu vi enmetas ligilojn nur selektive, ĉu Rusiaj komunikiloj entute malinformis prie?

klmn (Visa profilen) 30 april 2014 12:39:17

Terurĉjo:1. mi ne scias, kiu ĵetis eksplodilon apud Odeso. mi suspektas, ke Putin.

2.mi ne scias, kiu tiom kruele mortigis deputiton V.Ribak. mi suspektas, ke Putin.

3. pri la advokato mi ĵus eksciis. stranga informo. estis kaptita la advokato, sed rakontis pri la konferenco kaj pri la respondoj de pafintoj lia edzino, kiu ne estis tie. mi suspektas, ke estas Putin, kiu pafis.

4. pri ĵusrnalistoj. en tiom totalitaraj, maldemokratiaj kaj diktatoraj ŝtatoj, kiel rusujo aŭ ekzemple ukrainujo, ĵurnalistoj devas havi permesilon por labori. ĉu la ĵurnalistoj havis la permesilojn kaj ĉu ili informis lokajn oficialajn aŭ "separasistajn" estrarojn, ke ili intencas labori tie? mi suspektas, ke ne.
do, komprenu, tie estas milito, tie homoj pereas, tie kolektiĝas tute diversaj personoj. ĵurnalista laboro tie ne estas amuza eksterurba ripoz-promenado. laŭ mi iom timigi ĵurnalistojn estas eĉ utila afero por ke ili pli zorgu pri sia vivo.

ĉu ili estas spionoj aŭ ne, mi ne scias, sed suspektas, ke jes.

sed sendube Putin ordonis kapti la ĵurnalistojn.

5. mi miras pri stulteco de NATO kaj precipe de Germanujo. sendi kelkajn proprajn oficirojn kun akompano de ukraina oficiro ĉe rusujan ŝtatlimon, en ribelintan rus-inklinan regionon kapablas nur organizaĵo, kiu nenion komprenas pri estanta situacio.
damne, mi eĉ ne povas imagi, kiel ekĝojis pespublikanoj, renkontinte kaj arestinte kelkajn germanajn oficirojn-spionojn.
interalie, akceptinta ŝtato respondecas pri sekureco de la komisiono. do, kieva estraro devis protekti tiujn militajn observantojn, sed bedaŭrinde ne kapablis.

resume, kiel kutime, ĉiam kaj pri ĉio kulpas rusio.
Dankon pro la sincera parto de la respondo. Do almenaŭ pri advokatoj oni informas ankaŭ en Rusio.

Ĉu vi neniel kontraŭus se Germanio estus sendinta militistojn kune kun observantoj? Ekzemple al Krimeo oni entute ilin ne enlasis eĉ sen gardistoj. Ĉar ili estas spionoj. Aŭ kontraŭus, sed poste skribus ke ESBO rifuzis observi elektojn.

Pri ĉio cetera kulpas NATO.

baibaibibi (Visa profilen) 30 april 2014 13:40:43

mi ŝatus vidi la ukrainojn kaj la rusojn brakumi kaj kisi unu la alian kiel fratoj post atingi pacan solvon al la disputoj!

Clarence666 (Visa profilen) 30 april 2014 14:41:55

baibaibibi:mi ŝatus vidi la ukrainojn kaj la rusojn brakumi kaj kisi unu la alian kiel fratoj post atingi pacan solvon al la disputoj!
Mi ŝatus vidi la personoj kiuj hodiaŭ NENIAL disfendadas sin aŭ estas disfenditaj (de kiu?) en du nacioj atingi (senŝtatan kaj sennacian) pacon.

klmn (Visa profilen) 30 april 2014 19:35:56

Terurĉjo:rimarko

la urbo nomiĝas Gorlovka, ne Horlivka
Horlivka

klmn (Visa profilen) 30 april 2014 21:48:44

Terurĉjo:externalImage.png

ГОРЛОВКА - GORLOVKA

la urbo estas nomita pro tiu ĉi persono
Jes, iu ulo fondis ĝin
"He founded the city of Horlivka."
Kial la nomo tiel ekgravegis?

Tillbaka till toppen