У садржају

Затворен
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

од goli, 01. децембар 2013.

Поруке: 1667

Језик: Esperanto

klmn (Погледати профил) 05. мај 2014. 07.57.36

maratonisto:
klmn:Kial vi daŭre nomas ilin je faŝistoj? Gvidanton de Pravij Sektor neniigis nuntema estraro mem
Vi ne estas bone informita. Pravij sektor (dekstra sektoro) estas nun kerno de trupoj, kiuj mortigas loĝantaron en orienta Ukrainio. Antaŭe la armeaj trupoj ne obeis ordonon pafi propran popolon.
Kial mortigas?
Mi pensas ŝtataj povoj preferus nek unu kuglon pafi en oriento se eblus. Ili ja krom tio ne multan apogon tie havas.

Andreo Jankovskij (Погледати профил) 05. мај 2014. 11.04.31

Jen la plej bona bildo pri ĉi milito
Klaku ĉi tie

Lakiro (Погледати профил) 05. мај 2014. 13.02.50

Al mi tre plaĉas pluraj eldiroj de niaj forumanoj. Kiam temas pri ukrainia ĥaoso, kiun kreis mem ukrainoj, niaj "samideanoj" lerte transpasigas interparoladon al "terura" Rusio. Por kio? Por ke kovru ukrainian krimon kaj internan malordon. Necesas per ajnaj rimedoj pravigi faŝistan agadon kaj ŝtatan renverson. Dekomence ili ribelis por integriĝo kun EU, poste ili detronigis la potencon. Poste ili pensis kie trovi monon. Poste ili deklaris militon al ukrainaj rusoj. Ili longe penis stiri, sed nenio rezultas. Tiam necesas pravigi sian kriman agadon. Por tio ekzistas Rusio. Ekzistas Rusio, kiu neniun maltrankviligas. Ĝi ne bruligas Odeson. Ĝi ne atakas Doneckon, Ĝi eĉ ne okupis Krimeon, ĉar krimeanoj mem esprimis deziron aliĝi al Rusio. Sed kulpas nur Rusio. ridulo.gif Ukrainio nur pafas kaj murdas sur sia teritorio hundojn!

vincas (Погледати профил) 05. мај 2014. 13.39.47

Lakiro:Ĝi eĉ ne okupis Krimeon, ĉar krimeanoj mem esprimis deziron aliĝi al Rusio.
hahaha, mem putino ne kredas je tiu naiva fabelo :]

vincas (Погледати профил) 05. мај 2014. 19.22.07

externalImage.png

Traduko
Kaj tiam mi diris......
Ili ne estas rusaj soldatoj. Ili estas mem defendaj fortoj.

vincas (Погледати профил) 05. мај 2014. 19.58.14

Terurĉjo:borak obama ne scias pensojn kaj planojn de putin
angela merkel ne scias pensojn kaj planojn de putin

sed
andreo jankovskij bone scias planojn de putin
vincas bone scias pensojn de putin

estu ili profetoj en bonno kaj vaŝingtono

nur neniu alvokas kaj bezonas

mi bedaŭras

ni, rusoj, ĉion memoras kaj nenion pardonos

ĝis baldaŭ, tovariŝĉ
Ĉu vi plialtigis mian nivelon de scio? Ĉu vi orginale skribis ke mi scias, sed poste korektis, ke mi jam bone scias? :] Dankon ;]

baibaibibi (Погледати профил) 05. мај 2014. 21.11.21

Okcidentukrainoj trovis amuzan ŝporton por praktiki: la ĉasadon de samlandanoj. Pro la helpo kaj la mono de obamo kaj merkelo ili sentiĝas ĉiopovaj kaj komencis bruligi kaj ĉasi siajn najbarojn. kial tiuj besthomoj surpriziĝas ke la orientaj ukrainoj jam ne plu volas ion komunan kun ili?

robbkvasnak (Погледати профил) 06. мај 2014. 02.07.50

spreecamper:
robbkvasnak:Se la ukrainoj kaj la rusoj estas unu popolo, eble la ukrainoj povus devigi al la rusoj esti pli demokrataj kaj toleremaj.
Kial? Ŝajnas pli privilegiita akcio, ke ukrainaj civitanoj povos baloti, kiel ili volos formi ilian landon, ne alian lando. Pri la metodoj oni povus diskuti. Sed mi opinias, ke pli malpli la 'reenleĝiga farĉistaro' (ukraina nacia-gvardio) agas laŭ demokratiaj regularoj por plenigu la potencvakuon en ukraino. La potencvakuo, kion spertaj tumultistoj kreiis. Tute jes, tio estas mia diskutebla, persona opinio.
Laŭ raportoj kaj eĉ mempriskriboj de rusoj, oni ne estas tre tolerema tie. Surprizas min ke en Germanio, kie oni estas ja tolerema, ke iu akceptus la maltoleremon de la rusoj kontraŭ malplimultoj. Kiam venas diktatoro, ĉiam la malplimultoj suferas unue - memoru la manĉajn stelojn kaj tiangulojn. Memoru paragrafon 175. Mi ne forgesas. Eĉ la maldekstraj politikistoj en Germanio jam kritikis la malpermeson de fierecan paradon en Moskvo - kie la rusa policio malliberigis kelkajn germanajn politikistojn - kaj ili ja ne estis anoj de CDU/CSU!

MikhailMarkeyev (Погледати профил) 06. мај 2014. 07.16.57

Sinjoroj, vi enŝlimiĝis en malamo kaj malrespekto! Vi nur van-babilas kaj kulpigas personojn, kiuj havas alian opinion.
Vi vekiĝu! Ukrainio civilmilitiĝas! Ukrainia armeo, kiu subordiĝas al mem-proklamita registaro, militas kontraŭ aliaj mem-proklamitaj registaroj. Ni devas haltigu tiun frenezecon, ne babilu, ne kulpigu, haltiĝu kaj haltigu nur. Daŭrigo de kontraŭstarado estas kunagado je krimado! Kaj vi ankaŭ portas respondecon pro sango kaj mortigo jam dekojn da presonoj! Je rus-lingvo estas proverbo: "malbona paco estas pli bona ol bona milito". Mortado kaj batalado ĉiam produktas eĉ grandan mortadon kaj bataladon.

Lakiro (Погледати профил) 06. мај 2014. 09.30.06

MikhailMarkeyev:Sinjoroj, vi enŝlimiĝis en malamo kaj malrespekto! Vi nur van-babilas kaj kulpigas personojn, kiuj havas alian opinion.
Vi vekiĝu! Ukrainio civilmilitiĝas! Ukrainia armeo, kiu subordiĝas al mem-proklamita registaro, militas kontraŭ aliaj mem-proklamitaj registaroj. Ni devas haltigu tiun frenezecon, ne babilu, ne kulpigu, haltiĝu kaj haltigu nur. Daŭrigo de kontraŭstarado estas kunagado je krimado! Kaj vi ankaŭ portas respondecon pro sango kaj mortigo jam dekojn da presonoj! Je rus-lingvo estas proverbo: "malbona paco estas pli bona ol bona milito". Mortado kaj batalado ĉiam produktas eĉ grandan mortadon kaj bataladon.
Miŝa, via alvoko estas iomete senutila afero. Nia mondo estas duflanka. Ekzistas granda plano laŭ detruo de la paco sur la Tero. Tiu plano naskiĝas en Britio kaj Usono. Neantaŭlonge ĉiuj ukrainanoj vivis amike, sed tuj aperis provokantoj kaj en trankvila lando komencis la civila milito.
Kreantoj de tiu plano tre volas kunpuŝi Eŭropon kun Rusio kaj likvidi ĉiun eŭropoazian loĝantaron, konkurantan kontraŭ anglalingvaj landoj. Eŭropanoj, certe, tion tute ne komprenas. Usono en ĉiuj punktoj de Terglobo organizas diversajn revoluciojn kaj militojn, kaj sukcese mem partoprenas en amasmurdado. Sen usonaj sekretaj servoj nenia ukraino konjektus ribeli. Sed estas "bona helpanto" por "demokratio amerikane". Post tiuj revolucioj mortas popoloj kaj landoj transformiĝas en dezerton.

Вратите се горе