Skip to the content

Closed
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

by goli, December 1, 2013

Messages: 1667

Language: Esperanto

klmn (User's profile) May 6, 2014, 9:52:26 AM

Lakiro:Al mi tre plaĉas pluraj eldiroj de niaj forumanoj. Kiam temas pri ukrainia ĥaoso, kiun kreis mem ukrainoj, niaj "samideanoj" lerte transpasigas interparoladon al "terura" Rusio. Por kio? Por ke kovru ukrainian krimon kaj internan malordon. Necesas per ajnaj rimedoj pravigi faŝistan agadon kaj ŝtatan renverson. Dekomence ili ribelis por integriĝo kun EU, poste ili detronigis la potencon. Poste ili pensis kie trovi monon. Poste ili deklaris militon al ukrainaj rusoj. Ili longe penis stiri, sed nenio rezultas. Tiam necesas pravigi sian kriman agadon. Por tio ekzistas Rusio. Ekzistas Rusio, kiu neniun maltrankviligas. Ĝi ne bruligas Odeson. Ĝi ne atakas Doneckon, Ĝi eĉ ne okupis Krimeon, ĉar krimeanoj mem esprimis deziron aliĝi al Rusio. Sed kulpas nur Rusio. ridulo.gif Ukrainio nur pafas kaj murdas sur sia teritorio hundojn!
Sed kion vi karaj oponantoj diradis kiam fortoj de Janukoviĉ pereigis centojn da homoj en Kievo? "Li estas malforta gvidanto, li devus agi pli severe". Kiam protestantoj raket-pafas aviad-rimedojn de ŝtato vi "soldatoj militas kontraŭ civitanoj". Tiu persono kiu havas granat-ĵetilon sur siaj ŝultroj ne plu estas civilulo. Prefere fumu kviete en angulo

baibaibibi (User's profile) May 6, 2014, 9:58:22 AM

Lakiro:
MikhailMarkeyev:Sinjoroj, vi enŝlimiĝis en malamo kaj malrespekto! Vi nur van-babilas kaj kulpigas personojn, kiuj havas alian opinion.
Vi vekiĝu! Ukrainio civilmilitiĝas! Ukrainia armeo, kiu subordiĝas al mem-proklamita registaro, militas kontraŭ aliaj mem-proklamitaj registaroj. Ni devas haltigu tiun frenezecon, ne babilu, ne kulpigu, haltiĝu kaj haltigu nur. Daŭrigo de kontraŭstarado estas kunagado je krimado! Kaj vi ankaŭ portas respondecon pro sango kaj mortigo jam dekojn da presonoj! Je rus-lingvo estas proverbo: "malbona paco estas pli bona ol bona milito". Mortado kaj batalado ĉiam produktas eĉ grandan mortadon kaj bataladon.
Miŝa, via alvoko estas iomete senutila afero. Nia mondo estas duflanka. Ekzistas granda plano laŭ detruo de la paco sur la Tero. Tiu plano naskiĝas en Britio kaj Usono. Neantaŭlonge ĉiuj ukrainanoj vivis amike, sed tuj aperis provokantoj kaj en trankvila lando komencis la civila milito.
Kreantoj de tiu plano tre volas kunpuŝi Eŭropon kun Rusio kaj likvidi ĉiun eŭropoazian loĝantaron, konkurantan kontraŭ anglalingvaj landoj. Eŭropanoj, certe, tion tute ne komprenas. Usono en ĉiuj punktoj de Terglobo organizas diversajn revoluciojn kaj militojn, kaj sukcese mem partoprenas en amasmurdado. Sen usonaj sekretaj servoj nenia ukraino konjektus ribeli. Sed estas "bona helpanto" por "demokratio amerikane". Post tiuj revolucioj mortas popoloj kaj landoj transformiĝas en dezerton.
Usono kaj britio decidis ke la interlingvo de ukrainio devas esti la angla kaj ne la rusa, pro tio la unua leĝo de la nova registaro estis malpermesi la rusan lingvon en ukrainio.

baibaibibi (User's profile) May 6, 2014, 10:02:55 AM

MikhailMarkeyev:Sinjoroj, vi enŝlimiĝis en malamo kaj malrespekto! Vi nur van-babilas kaj kulpigas personojn, kiuj havas alian opinion.
Vi vekiĝu! Ukrainio civilmilitiĝas! Ukrainia armeo, kiu subordiĝas al mem-proklamita registaro, militas kontraŭ aliaj mem-proklamitaj registaroj. Ni devas haltigu tiun frenezecon, ne babilu, ne kulpigu, haltiĝu kaj haltigu nur. Daŭrigo de kontraŭstarado estas kunagado je krimado! Kaj vi ankaŭ portas respondecon pro sango kaj mortigo jam dekojn da presonoj! Je rus-lingvo estas proverbo: "malbona paco estas pli bona ol bona milito". Mortado kaj batalado ĉiam produktas eĉ grandan mortadon kaj bataladon.
Stranga mesaĝo, vi petas homojn ne kulpigi aliajn kaj samtempe vi kulpigas la forumanojn pro gravaj krimoj kaj murdoj.

MikhailMarkeyev (User's profile) May 6, 2014, 10:58:30 AM

baibaibibi:Stranga mesaĝo, vi petas homojn ne kulpigi aliajn kaj samtempe vi kulpigas la forumanojn pro gravaj krimoj kaj murdoj.
Mi ĵus provas memorigi al forumanoj, ke ĉiu portas respondecon pro pligrandigo de malamo pro nacia aŭ lingva kaŭzoj. Tro strange estas legante tion ĉi tie - inter esperantisoj.
Mi ne estas idioto (mi esperas), kaj mi komprenas kial en eksaj sovetaj respublikoj tiel alte kreskis nivelon da naciismo (preskaŭ faŝismo). Ĉiu nova lando provas uzi ĉiun idiotan kaŭzon por fortigado de sia malsimileco. Sed ĉiu da ni estas racia homo... mi esperas.

Lakiro (User's profile) May 6, 2014, 12:57:36 PM

klmn:

Sed kion vi karaj oponantoj diradis kiam fortoj de Janukoviĉ pereigis centojn da homoj en Kievo? "Li estas malforta gvidanto, li devus agi pli severe". Kiam protestantoj raket-pafas aviad-rimedojn de ŝtato vi "soldatoj militas kontraŭ civitanoj". Tiu persono kiu havas granat-ĵetilon sur siaj ŝultroj ne plu estas civilulo. Prefere fumu kviete en angulo
Jam fumis en angulo odesaj loĝantoj. Nun ili kuŝas en tombo post incendio far frenezaj junuloj el pravij sektor.
Verŝajne vi tre volas eksenti tutan ekstazon de senkapigo kun helpo de bandera taĉmento. Neniu normala homo atendos kiam venos malamiko por ke murdu lin.
Kiaj malbonaj estas civitanoj de Slavjansko! Ili pafas "pacajn helikopterojn", portantajn bananojn por tiuj civitanoj. ridulo.gif Ĉu tiuj helikopteroj staris pace en Kievo? Sed malbonaj civitanoj el Slavjansko anstataŭ fumi en hejma angulo veturis al Kievo kaj atakis pacajn helikopterojn kun bananoj. Mirinde! ridulo.gif
Ĉiu najtingalo kantas sian kanzonon! ridulo.gif

klmn (User's profile) May 6, 2014, 1:14:19 PM

Konsentas pri la lasta frazo

Koncerne civitanojn - kiu povas nei ke agas ankaŭ rusiaj fortoj? Se vi tamen hastos nei, rememoru kiel tiu neado fiaskis en afero pri Krimeo. Neniu kredos plu.

vincas (User's profile) May 6, 2014, 1:17:33 PM

MikhailMarkeyev:Vi vekiĝu! Ukrainio civilmilitiĝas! Ukrainia armeo, kiu subordiĝas al mem-proklamita registaro,
Sed nu ja registaron de Ukrainio aprobis leĝa parlamento :]

vincas (User's profile) May 6, 2014, 1:26:26 PM

Lakiro:Ekzistas granda plano laŭ detruo de la paco sur la Tero. Tiu plano naskiĝas en Britio kaj Usono.
Ĉu vi scias planojn aŭ pensojn de Obama kaj Cameron? :] Ĉu vo laboras en sekretaj servoj kaj havas pli da informo ol aliaj homoj :]

baibaibibi (User's profile) May 6, 2014, 5:19:08 PM

vincas:
Lakiro:Ekzistas granda plano laŭ detruo de la paco sur la Tero. Tiu plano naskiĝas en Britio kaj Usono.
Ĉu vi scias planojn aŭ pensojn de Obama kaj Cameron? :] Ĉu vo laboras en sekretaj servoj kaj havas pli da informo ol aliaj homoj :]
mi ne dubas ke lakiro scias tion kaj multon pli, sed li ne povas respondi pri laboro en sekretaj servoj, ĉar tiukaze la sekretaj servoj jam ne estus sekretaj. do vi ne devus demandi tiajn aferojn al li.

Andreo Jankovskij (User's profile) May 6, 2014, 9:05:38 PM

Amuzaj rusaj avinoj en fino da ĉi filmeto )))
(influo de Putina propagando)

https://www.youtube.com/watch?v=U79xY5Ixh7U

Back to the top