Tästä sisältöön

Suljettu
Max. 500 viestiä.

Ukraina ribelo

goli :lta, 1. joulukuuta 2013

Viestejä: 1667

Kieli: Esperanto

klmn (Näytä profiilli) 7. toukokuuta 2014 7.11.11

Terurĉjo:andreo, anstataŭ akuzi putin-on kaj publikigi idiotajn filmetojn pri amuzaj rusaj maljunulinoj, kiuj nun verŝajne militas kontraŭ ukraina armeo, vi prefere PETEGU eŭropan union tuj ALIGI ukrainujon al eŭropo.
ukrainujo ja estas sendependa demokratia lando, tutanime strebanta en eŭropon
rusujo ne kapablas ne lasi ukrainujon en eŭropon, ĝi ja ne najlis ukrainujon al tero
Ni ĉiuj povas spekti nun KIAMANIERE ĝi najlas

Terurĉjo:
sed eŭropo absolute ne bezonas kaklandon, eŭropo jam deklaris, ke la aliĝo povas okazi minimume post 10-15 jarojn.
la periodo de prepariĝo por aniĝi estas tute natura kaj bezonatas por ĉiuj landoj kandidatintaj, kaj tute ne signifas ke dum tiu tempo nenio okazas. Reformoj kaj konstrulaboroj de infrastrukturo efektiviĝas ankaŭ dum prepar-periodo

Terurĉjo:
sen rusujo vi estas absoluta nulo
mi bedaŭros
sur genuoj alrampos vi
Ĝuste tion (kaj eĉ per la samaj vortoj) ni jam aŭdis dum disfalo de Sovetunio. ridulo.gif
Minaci estas laboro kiun vi kapablas plej.
Ŝokas via malrespekto al la ŝtatoj. Kaj deziro vidi mondon surgenuita antaŭ vi

vincas (Näytä profiilli) 7. toukokuuta 2014 8.36.39

Terurĉjo:eŭropo jam deklaris, ke la aliĝo povas okazi minimume post 10-15 jarojn.
Ekde kiam Litovio surskribis asocian interkonsenton kun EU ĝis membriĝo en EU pasis, se mi ne eraras 9-10 jaroj.

Terurĉjo:sen rusujo vi estas absoluta nulo
Sed kiu estas Rusio?
Kiu diris: Rusio estas Niĝerio kun neĝo :]

Lakiro (Näytä profiilli) 7. toukokuuta 2014 8.49.24

klmn:
Koncerne civitanojn - kiu povas nei ke agas ankaŭ rusiaj fortoj? Neniu kredos plu.
Tio estas absurdaĵo! Vi legas mensogojn kaj kredas je tio. Ambaŭ flankoj longe militas, tamen neniu vidis rusajn fortojn en Ukrainio. Ĉiuj nur verkas fabelojn pri rusaj soldatoj kaj spionoj.
Estas konata alia fakto. Al Oriento el Kievo la potenco sendis multe da rusarmea uniformo, ke travestiu junulojn de dekstra sektoro. Estas pretaj rusiaj flagoj por ke instalu ilin sur ukrainiajn kirasaŭtojn. Oni preparas sekretan akcion por provokado en Donecko kaj Lugansko. Eŭropo devas ekvidi "rusajn fortojn" en Ukrainio kaj kredi PLU, ke Rusio estas agresanto. Reale tio estos ukrainaj faŝistoj.
Pri planoj de Usono kaj NATO vi tre dubas, tamen jam hieraŭ Usono deklaris pri sia deziro sendi siajn fortojn al orienta Ukrainio. Ili devas stari apud rusia ŝtatlimo.
Antaŭ kelkaj jaroj usonaj marsoldatoj volis krei novan bazon en Krimeo, sed krimeanoj ne permesis tion fari kaj pelis usonanojn for. Ĉu kulpas ankaŭ Rusio? Usono havas unusolan celon - trovi kaŭzon por interveni Ukrainion.

klmn (Näytä profiilli) 7. toukokuuta 2014 9.48.57

Lakiro:
klmn:
Koncerne civitanojn - kiu povas nei ke agas ankaŭ rusiaj fortoj? Neniu kredos plu.
Tio estas absurdaĵo! Vi legas mensogojn kaj kredas je tio. Ambaŭ flankoj longe militas, tamen neniu vidis rusajn fortojn en Ukrainio. Ĉiuj nur verkas fabelojn pri rusaj soldatoj kaj spionoj.
Vi ĝuste samon skribadis dum aneksio de Krimeo. Tiel ĉiuj daŭraj viaj klarigoj kaj sinpravigoj estas tute senvaloraj

Kaj kial skribaĵo de Lakiro estas "konataj faktoj", kaj de aliopiniantoj - "absurdaĵo kaj mensogo"?

alia opinio

Lakiro (Näytä profiilli) 7. toukokuuta 2014 10.08.40

Klmn, sed ni ekvidos post ioma tempo kiu mensogas. ridulo.gif
Krimeo elektis sian vojon memstare sen fremda okupado. Rusiaj soldatoj, dislokitaj en Krimeo laŭ interkonsento kun Kievo, gardis la ordon. Sed usonaj neŝtataj pafistoj ĉeestas en Ukrainio neleĝe.
Kial do rusoj ne povas ĉeesti en Ukrainio? Viaj estroj tute perdis la kapojn, ili malpermesas al Rusio festi en Krimeo la venkon en dua tutmonda milito. ridulo.gif Ŝajnas, ke faŝismo en Eŭropon revenas.

klmn (Näytä profiilli) 7. toukokuuta 2014 10.35.09

Lakiro:Klmn, sed ni ekvidos post ioma tempo kiu mensogas. ridulo.gif
Bone. La saman interkonsenton ni faris kun Fuzzy dum eventoj en Krimeo.
Kaj tempo montris.

Lakiro (Näytä profiilli) 7. toukokuuta 2014 10.41.19

klmn:
Lakiro:Klmn, sed ni ekvidos post ioma tempo kiu mensogas. ridulo.gif
Bone. La saman interkonsenton ni faris kun Fuzzy dum eventoj en Krimeo.
Kaj tempo montris.
La tempo montris pravecon de Fuzzy! ridulo.gif

11.05.14 ni agnoskos la plebisciton. ridulo.gif Kaj neniaj sankcioj nin timigas. ridulo.gif

vincas (Näytä profiilli) 7. toukokuuta 2014 13.42.38

Lakiro:Krimeo elektis sian vojon memstare sen fremda okupado. Rusiaj soldatoj, dislokitaj en Krimeo laŭ interkonsento kun Kievo, gardis la ordon.
Ĉu tiuj rusaj soldatoj havis mandaton de Kievo gardi ordonon? :] Laŭ interkonsento tiuj rusaj soldatoj devas esti en bazoj kaj ajna movado de rusaj soldatoj en Krimeo estas strikte regulita. Aŭ mi eraras?

Lakiro:Sed usonaj neŝtataj pafistoj ĉeestas en Ukrainio neleĝe.
Se usonaj pafistoj ĉeestas en Ukrainio tio estas bona aĵo. Kun usonaj pafistoj Ukrainio faros ordon.

Lakiro:Ŝajnas, ke faŝismo en Eŭropon revenas.
Evidentas ke faŝismo jam estas en Rusio.

externalImage.png

baibaibibi (Näytä profiilli) 7. toukokuuta 2014 14.17.19

Kara vinkaso, rusio festos post-morgaŭ la venkon kontraŭ la faŝismo en krimeo. Vi kaj ni ĉiuj devus festi kune kun la rusoj pro ĉi tiu grava okazintaĵo. Ni ĉiuj devas feliĉi pro la fino de la faŝismo en europo, ĉu ne?

Andreo Jankovskij (Näytä profiilli) 9. toukokuuta 2014 8.48.08

Verdaj hometoj de Putin en 2013 j.
https://www.youtube.com/watch?v=I1BiozmVRrA

Takaisin ylös