Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Ukraina ribelo

de goli, 2013-decembro-01

Mesaĝoj: 1667

Lingvo: Esperanto

Iippa (Montri la profilon) 2014-majo-29 05:31:54

Putin kaj Surkov
Lakiro:
klmn:
Terurĉjo:rusa propagando kaŭzis la krizon

freŝaj ideo kaj konkludo

bedaŭrinde, rusaj tv-kanaloj estas elŝaltitaj en urkainujo (mi jam tion skribis)

oni ne vendas rusajn gazetojn kaj ĵurnalojn en urkainujo

sed la interreto ankoraŭ funkcias, verŝajne, per ĝi la propagando influas al nefratoj.

jes, rusoj malamegas faŝistojn diverse de vi. la radiko faŝ- vin ne tuŝas.

ĉu vi mem kredas, ke niaj ĵurnalistoj estas tiaj idiotoj ke veturigi kontraŭ-aviadilajn raketojn en propra aŭto?

ĉu via famili-nomo estas Psaki?
ne, rusoj malamegas ĉion kio ne kongruas kun iliaj interesoj kaj tion tuj nomas je faŝismo. Mi, male ol vi, bedaŭras kaj pro viktimoj en Majdano, eĉ se ili ne estis pro-rusaj, kaj pro tiuj en Odeso.
Fas, Terurĉjo, fas!
Vi devas tre bedaŭri, ke vi kuiris la kaĉon sur la majdano de Sendependeco. Nur vi estas kulpaj. Vi devas nun trovi elirejon el via ĥaoso. Sed vi trovas kulpulojn en Rusio. Naivulo! Estas tre simpla afero kaki sur majdano kaj poste trovi kaŭzon de tiu afero, precipe en fremda lando.
Vi ne diskutu pri rusa opinio kaj interesoj, vi diskutu pri foresto de ukrainia civitana interkonsento. Doneckaj kaj luganskaj ukrainoj disdegnas kievajn ukrainojn. Ĉu vi pri tio pripensadis? Mi ne mencias pri ukrainiaj rusoj, mi diras pri ukrainoj, kiuj dividiĝis je du tendaroj en Ukrainio. Kie estas viaj "Bonaj" ministroj kaj "Prezidento"? Ili devas unuigi la landon kaj popolojn. Kion ili faris por tio? Ĉu vi ne konjektas? Ili neleĝe prenis la potencon kaj propagandas faŝismon kaj agadon de Stepan Bandera. Vi tre volas, ke ukrainia popolo tuj amu novan banderan ideologion. Kion vi por tio faris? Nenion. Vi ne preparis komunan opinion pri agado de Bandera. Vi lasis banderanojn, kiel la hundojn el la budo kaj mordumas pacamajn homojn. Vi kreis en via lando grandan ĥaoson, dank' al Usono. Vi komencis civitanan militon. Vi nur povas trovi kulpon en la mondo, kvankam kulpuloj troviĝas en Kievo. En Kievo! Nur Kievo kulpas en ĉiuj malfeliĉoj de Ukrainio.

klmn (Montri la profilon) 2014-majo-30 10:51:07

Iom pli da mensogoj

Lakiro (Montri la profilon) 2014-majo-30 15:04:33

klmn:Iom pli da mensogoj
Stranga pozicio de klmn. Denove agas opinio pri malbona NTV kaj Rusio. Mensogas estro de odesa milico, tamen pri li neniu mencias, kvazaŭ li forestas. Temas pri rusia kanalo NTV. Ĉiuj legantoj tuj devas konkludi pri malbona Rusio, kvankam herooj de odesaj eventoj estas ukrainanoj. Neniu juĝas ukrainajn krimulojn kaj nenion diras pri kaŭzoj de incendio. Denove ĉiuj turnas sian atenton al Rusio. Vi scipovas restigi la ĉefan informon en la ombro.
Min ne interesas kiu filmis. Min interesas kial ĉefmilicano partoprenis en krima masakro, kaj kial ukrainia registaro nenion volas fari por ke trovu la krimulojn.

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2014-junio-02 22:13:42

Rusa Hitlero jam aneksis:
De Kartvelio - Abĥaza kaj Sud-Oseta provincoj
De Moldavio - Ĉednestra provinco
De Ukrainio - Krimea provinco

Estas tre bedaŭrinde ke Rusa Hitlero (kiu jam regas dum 15 jaroj) ne kapablas aliel pruvi sian bezonon al popolo de Rusio krom fianeksoj kaj fipropagando.

nornen (Montri la profilon) 2014-junio-03 04:06:58

Andreo Jankovskij:Rusa Hitlero jam aneksis:
De Kartvelio - Abĥaza kaj Sud-Oseta provincoj
De Moldavio - Ĉednestra provinco
De Ukrainio - Krimea provinco

Estas tre bedaŭrinde ke Rusa Hitlero (kiu jam regas dum 15 jaroj) ne kapablas aliel pruvi sian bezonon al popolo de Rusio krom fianeksoj kaj fipropagando.
Epic fail! Bonvolu legi historilibron.

Iippa (Montri la profilon) 2014-junio-03 05:50:42

"La volo de Krimea logantaro" per "elektado"
Elektado sub pafilpipoj
Multaj ne volis kaj kuragis partopreni
Unue okupas nemoveblagojn de persekutatataj kaj deportitaj popoloj kaj due rabas tutan duoninsulon.

Terurĉjo:Suda Osetio deklaris la sendependecon la 25 de decembro de la jaro 1991 kaj ĝi ne estas parto de Rusujo.
La prezidento de Rusujo tiutempe estis Elcin.

Abĥazio deklaris la sendependecon la 26 de novembro de la jaro 1994 kaj ĝi ne estas parto de Rusujo.
La prezidento de Rusujo tiutempe estis Elcin.

Ĉednestrio deklaris la sendependecon la 25 de aŭgusto de la jaro 1991 kaj ĝi ne estas parto de Rusujo.
La prezidento de Rusujo tiutempe estis Elcin.

Krimeo estis ne aneksita, sed aligita al Rusujo laŭ la volo de la krimea loĝantaro sen ajnaj viktimoj.

tute ne estimata ukraina mortigisto.
necesas al vi pli diligente lerni historion kaj finfine ĉesi mortigi, bruligi kaj eksplodigi propran popolon.

mi rekomendus al vi tuj serĉi taŭgan kaŝejon, ĉar nia venĝo estos terura.

sergejm (Montri la profilon) 2014-junio-03 06:11:01

Iippa:"La volo de Krimea logantaro" per "elektado"
Elektado sub pafilpipoj
Multaj ne volis kaj kuragis partopreni
Unue okupas nemoveblagojn de persekutatataj kaj deportitaj popoloj kaj due rabas tutan duoninsulon.
Jes - sub pafiloj. Sed ne sub pafiloj de rusaj soldatoj, sed sub tiuj pafiloj, kiuj nun mortigas pacan loĝantaron de Donecka kaj Luhanska provincoj kaj soldatojn de Ukrainia armeo, kiuj rifuzas fari tion.
Deimos en forumo e-novosti.info, fadeno Anekdotoj:— Rabinoviĉ jam revenas! Kial li estas tre malĝoja?
— Li, auskultinte ke Janukoviĉ promesis aligi Ukrainion al Eŭropa Unoi, aĉetis ukrainian civitanecon kaj dometon en Krimo multekoste. Sed hieraŭ oni denove enmanigis Ruslandan pasporton al li!
Nur tiu Rabinoviĉ kaj similaj ne ĝojas aliĝon de Krimeo al Rusio. Multaj antendas, kiam ili ricevos Ruslandan pasporton - tio ja ne estas deviga.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-junio-03 09:10:10

Andreo Jankovskij:Rusa Hitlero jam aneksis:
De Kartvelio - Abĥaza kaj Sud-Oseta provincoj
De Moldavio - Ĉednestra provinco
De Ukrainio - Krimea provinco

Estas tre bedaŭrinde ke Rusa Hitlero (kiu jam regas dum 15 jaroj) ne kapablas aliel pruvi sian bezonon al popolo de Rusio krom fianeksoj kaj fipropagando.
Andreo, vi havas vian landon, en kiu regas propraj Hitleroj. Zorgu pri Ukrainio. Vi havas grandan ĥaoson kaj militon, sed vi parolas pri fremda lando.

Iippa (Montri la profilon) 2014-junio-04 09:16:31

cio estas orkestrado de FSB-Putin.
Ni ne konas la realan historion de Rusio kaj SSSR sed klasifikas homojn kiel fasistojn ktp.

Lakiro (Montri la profilon) 2014-junio-05 18:36:02

Iippa:cio estas orkestrado de FSB-Putin.
Ni ne konas la realan historion de Rusio kaj SSSR sed klasifikas homojn kiel fasistojn ktp.
Mi iomete scivolis koni ĉi tiun personon kaj eniris en lian profilon. Ju pli juna forumano estas, des pli grandan absurdaĵon li skribas. Tion ni povas simple kompreni. Ja ajna junulo havas negrandan vivan sperton kaj primitivajn sciojn. Sed mi tute ne komprenas la absurdaĵon de plenaĝaj homoj.
Ekzemple al mi ne plaĉas sinjoro Obama. Tamen mi ne insistas insulti kutimajn homojn en Usono. Mi ĉiam diras pri ruza politiko de usona registaro. Mi diras pri idiotoj en registaro de Ukrainio kaj faŝistoj el Pravij sektor, sed tio tute ne signifas, ke ĉiuj ukrainanoj estas faŝistoj. Mi longe loĝis en Odesa kaj Nikolajeva provincoj kaj havas multajn amikojn tie. Tie mi trovis mian unuan amatinon.
Lippa do insultis rusiajn popolojn sen ajna kaŭzo. Li tiel volas! Verŝajne ni devas rememori neantaŭlongan historion, kiam Finnlando militis kune kun faŝisma Germanio kontraŭ SSSR. Jes, tiu tempo pasis kaj historiaj vizaĝoj, faŝistoj kaj komunistoj, restis en tiu epoko. Ni vivas en alia tempo kaj havas novajn rilatojn. Neniu nomas Suomion faŝisma. En ĉiuj okazoj devas esti kialoj por insultoj.
Se vi havas pruvojn, ke loĝantaro de Ruso estas faŝistoj, do bonvolu montri ilin. Sed pli bone trovu eksplikojn por viaj stultaj atakoj.

Reen al la supro