Til innholdet

Lukket
Max. 500 messages.

Ukraina ribelo

fra goli,2013 12 1

Meldinger: 1667

Språk: Esperanto

Iippa (Å vise profilen) 2014 6 14 19:44:05

Rusuloj portis ukrainian tankon trans limo en rusia teritorio. Kanalo 1 ekscitita. Hah.

Malnaciulo (Å vise profilen) 2014 6 14 20:41:47

Iippa:Rusuloj portis ukrainian tankon trans limo en rusia teritorio.
Ĉu vi estas certa? Ĉu viaj informfontoj estas fidindaj kaj veremaj? Kiel ili eksplikas por kio tiuj rabiaj fungaĉoj faris tion?

lagtendisto (Å vise profilen) 2014 6 14 21:30:44

Lakiro:Ĉiuj povas esprimi malĝentilan blasfemojn rilate al Putin.
Do, en mia opinio, Putin tre bontaŭge povas defendi sin mem kaj 'dueligi' tiujn, kiujn atakas lin, ĉu ne?

Lakiro:Ĉiuj nur aplaŭdas kiam iu insultas Rusion.
Ĉiuj? Kelkaj tagoj antaŭe germana kaj pollanda ministro por ekstera politiko renkontiĝis sin kun rusia ministro por ekstera politika. Ĉe konferenco al gazetaro poste la renkontiĝo, tie mi nek audis, nek vidis aplaudo al iu de insulto al rusio.

Lakiro:Mi havas plenan rajton juĝi banderanojn pro iliaj aferoj en ilia lando. ... Kial do mi devas silenti?
Mi ne volus esprimi, ke vi devus silenti. Sed por mi, estas naŭza multe, se homoj amuzas sin kaŭze de morto de homoj, kies agadon ili ne ŝatas.

Lakiro:Hodiaŭ senkapaj banderlogoj organizis malordon apud rusia ambasado en Kievo. Ĉu tio estas civilizitaj interrilatoj?
Mi konsentas. Estis sensenca agado. Ambasoj eksterlande ofte atakis de tumultantoj. Ne nur rusia ambaso.

lagtendisto (Å vise profilen) 2014 6 14 21:33:08

Iippa:Rusuloj portis ukrainian tankon trans limo en rusia teritorio. Kanalo 1 ekscitita. Hah.
Kanalo 'kio'? Ĉu temas 'Rossiya 1'?

Estas malferma limo de ĉirkaŭ 2000 kilometrojn. Kiel kontroli tage kaj nokte, kiu kaj kio transpasas? Ne ekzistas 'fera kurteno' tie. Senarmilantaj OSCE observistoj jam provas raporti de surloke. Sed bezonus pli de neŭtralaj observistoj.

Fotinka (Å vise profilen) 2014 6 15 05:10:28

maratonisto:
Fotinka:)))
Andreo, vi estas kadavro!
и не вякай !
Mi ne dirus tiel malĝentile. La rusofobio portis tro da malfeliĉo al Ukrainio. La ukrainoj devas ĉesi maĉi rusofobion.
Jankovskij mensogis/as/os ĉiam.
Mi estas tre ĝentila.

maratonisto (Å vise profilen) 2014 6 15 07:32:05

Fotinka:
Jankovskij mensogis/as/os ĉiam.
Mi estas tre ĝentila.
Jankovskij estas patrioto de Ukrainio, kaj tio ne estas kondamninda. Jankovskij nur eraras, kiel multaj aliaj ukrainaj patriotoj, ke patriotismo estas egala al malŝato al rusoj. Malŝato al iu ajn popolo aŭ ŝtato estas ĉiam nekonstruktiva. Neniu povas konstrui propran feliĉon sur malfeliĉo de aliaj.

vincas (Å vise profilen) 2014 6 15 08:00:01

maratonisto:
Fotinka:
Jankovskij mensogis/as/os ĉiam.
Mi estas tre ĝentila.
Jankovskij estas patrioto de Ukrainio, kaj tio ne estas kondamninda. Jankovskij nur eraras, kiel multaj aliaj ukrainaj patriotoj, ke patriotismo estas egala al malŝato al rusoj. Malŝato al iu ajn popolo aŭ ŝtato estas ĉiam nekonstruktiva. Neniu povas konstrui propran feliĉon sur malfeliĉo de aliaj.
Eble li malŝatas ne rusojn, sed kremlinojn, putinistojn :]

Fotinka (Å vise profilen) 2014 6 15 09:12:45

maratonisto:Jankovskij estas patrioto de Ukrainio
Li estas malamiko de Ukrainio.

lagtendisto (Å vise profilen) 2014 6 15 09:17:38

maratonisto:La rusofobio portis tro da malfeliĉo al Ukrainio. La ukrainoj devas ĉesi maĉi rusofobion.
En mia opinio, ne estas rusofobio, pli estas sovetfobio. Bedaŭrinde, la fremdokupado de krimeo fortikas tion sovetfobion. Ĉefheredantoj (Rusia Federacio) de sovetunio pruvas, ke fremdŝtataj suverenecoj kia tio de ukraino, tion ne multa gravas al ili.

Ekde 1991 Ukraino ne estas 'malgranda, neplenaĝa frato' de Rusia Federacio. Ekde 1991 Ukraino ne pli estas federacia ŝtato de Rusia Federacio.

Nur, kia Rusia Federacio, ke oni sentas supera al najbara ŝtato, oni ne rajtas forŝovi ŝtatlimoj 'nokte' (ĉirkaŭ du monatoj). Aŭ, tiel oni pruvas, ke oni disvolvas sin al 'revanchistischer' * socio, aŭ tiel oni pruvas, ke oni prifajfas al fremdŝtata suvereneco. Estas tutnormala reakcio, ke priaj civitanoj enfalus (sovet)fobio.

* france 'revanche'; perfortema venĝo

lagtendisto (Å vise profilen) 2014 6 15 09:38:33

===

Tibake til toppen