Tartalom

73-a Hispana Kongreso en Arundo (Ronda)

cspinola-tól, 2013. december 5.

Hozzászólások: 62

Nyelv: Esperanto

karpcio (Profil megtekintése) 2013. december 7. 17:59:52

karpcio:Saluton al ĉiuj!
De la 1-a ĝis la 4-a de majo 2014, en la urbo Arundo (Ronda), okazos la Hispana Kongreso kaj se vi ŝatas flamenkon, tie vi havos la okazon ĝui flamenkan feston kun deklamado, kantoj kaj parolado pri la animo de Andaluzio. Ĉeestu, ĉar ĉi originala kongreso ne plu okazos en alia loko.

La retadreso estas: kongreso@esperanto.es

Ángel Arquillos

cspinola (Profil megtekintése) 2013. december 7. 20:01:00

Dalo:Mi vidis la paĝon, mi demandas vin. La retpoŝto estas kongreso@esperanto.es aŭ fratecoesperanto@yahoo.es?, en la paĝo "Aliĝilo" aperas du retpoŝto
La retpoŝto estas kongreso@esperanto.es La retpoŝto frateco estis de la pasinta hispana kongreso en Zaragozo. Kie vi vidis tiun retpoŝton? Mi ne povis trovi ĝin en nia paĝaro http://arundakongreso2014.wordpress.com/
Amike
Carlos

cspinola (Profil megtekintése) 2013. december 7. 22:31:28

Nome de la LKK, ni invitas aliĝi al la 2014 Hispana Kongreso en Arundo al ĉiuj esperantistaj amikoj el Portugalio. Estus bonege babili kun ili en la esperanta lingvo.

antoniomoya (Profil megtekintése) 2013. december 7. 22:48:03

cspinola:Nome de la LKK, ni invitas aliĝi al la 2014 Hispana Kongreso en Arundo al ĉiuj esperantistaj amikoj el Portugalio. Estus bonege babili kun ili en la esperanta lingvo.
Certe, certe, sed feliĉe ni ankaŭ povas interkompreniĝi reciproke, malrapide parolante ĉiu en sia gepatra lingvo. ridulo.gif

Amikeme al niaj najbaruloj.

cspinola (Profil megtekintése) 2013. december 8. 12:18:07

Saluton al ciuj samideanoj el Valencio, precipe al la tiom aktiva junula grupo. Ni invitas ĉiujn ilin partopreni en la venonta Hispana kaj Andaluzia Kongreso en Ronda.

cspinola (Profil megtekintése) 2013. december 8. 13:33:34

Ĉu vi ŝatas la muzikan esperantan grupon "Asorti"?
Ĉu vi konas kaj ŝatas ilian "Lasu min":

https://soundcloud.com/asorti/lasu-min

cspinola (Profil megtekintése) 2013. december 8. 19:48:41

Ni laboras por ke vi aŭskultu ĝin en la Hispana Kongreso en Ronda.
Hispana kaj andaluzia Kongreso 2014

cspinola (Profil megtekintése) 2013. december 10. 18:50:46

La membroj de Malaga Esperanto-klubo invitas al vi partopreni la venontan [url=arundakongreso2014.wordpress.com]hispana kongreson.[/url]

cspinola (Profil megtekintése) 2013. december 19. 20:03:48

Oni planas flamenka agado kaj ludadoj. Bonega loko estas la "Peña Flamenca de Ronda" (Arunda flamenka asocio). Tie ĉi ligilo ĉe kelkaj fotoj: arunda hipana kongreso ĉe facebook

cspinola (Profil megtekintése) 2014. január 4. 21:42:51

Bela strato el Arundo (Ronda), proksima sidejo de la venonta Hispana Kongreso.

Vissza a tetejére