К содержанию

73-a Hispana Kongreso en Arundo (Ronda)

от cspinola, 5 декабря 2013 г.

Сообщений: 62

Язык: Esperanto

cspinola (Показать профиль) 16 января 2014 г., 22:09:07

Kelkajn programerojn planitajn,
- Muzikon pri esperanto kaj flamenko kaj la malpli konata muziko el Al-Ándalus
- Prelegon pri la historio de Arundo, dum araba epoko.
- Flamenka kanto de Ivan Centenillo, kiu ankaŭ interpretos en Esperanto: http://www.youtube.com/watch?v=erz5P-HYw1g

cspinola (Показать профиль) 17 января 2014 г., 17:43:30

Loĝejo en Ronda dum la 73-a Hispana Kongreso:
Vi povas konsulti ankaŭ ĉe Venere.com aŭ aliaj rezerv-portaloj.

cspinola (Показать профиль) 17 января 2014 г., 20:51:20

Aujourd'hui, nous invitons en particulier les espérantistes de la France au "73-Hispana Esperanta Kongreso" à Ronda- Andalucia.

Ni speciale invitas al la esperantistoj el Francio partopreni la 76-an Hispanan Kongreson en Ronda (Arundo) en Andaluzio.

cspinola (Показать профиль) 17 января 2014 г., 22:37:46

Ronda estas tre vizitanda kaj vizitata urbo, kiu havas grava turisma agado, tamen ĝi certe konservas sian firman sintenon.
Informacio pri Ronda vi troviĝas ĉe http://turismoderonda.es/indexeng.htm. Homoj el la LKK kaj kunlaborantoj el la tuta Hispanio nun laboras en ĝia tradukado al Esperanto, kiu estas grava afero. Tiamaniere Ronda estos la unua urbo en Hispanio kun oficiala informado en Esperanto rete.
Tie la unua paĝo: Donde estamos. Kie Arundo estas
Arundo (Ronda) situas en la nor-okcidenta parto de la malaga provinco de Andaluzio, en la sudo de Hispanio, en bela regiono inter la Naturaj Parkoj “Montaro La Neĝoj” kaj “Montaro Grazalema”. Ĝi estas la ĉefurbo de altebena regiono ĉirkaŭita de vastaj montaroj. Ĝia geografia, kune kun ĝia vetera, hidrologia, kaj vegetalara karakterizaĵo donis al Arundo sian propran kaj magian sintenon laŭlonge de sia riĉa kaj varia historio.
Vetero Historiaj datumoj
Averaĝa Temperaturo: 15º C (16,3º C, jaro 2005)
Sunaj horoj po jaro: 2.700 h.
Pluvado po jaro: 607 l/m² (271,8 l/m², jaro 2005)

cspinola (Показать профиль) 18 января 2014 г., 12:37:36

Bela vidindajo fotita el la Centra Urba Parko de Ronda (Arundo, apud la Urba Teatro kaj la Toreejo.

cspinola (Показать профиль) 18 января 2014 г., 15:08:14

Geografiaj Datumoj pri Ronda

Municipa areo: 481,31 Km²
Montara municipoj: 37
Loĝantaro: 37.087 (2009)
Laŭlanda nomo: Rondeños
Distanco al Malaga: 113 Km
Alteco: 739 m super la mar-nivelo
Longitudo: 5º 10'
Latitudo: 36º 44'

cspinola (Показать профиль) 18 января 2014 г., 17:39:18

HOTELOJN EN RONDA. Krom la jam menciitajn retportalojn vi ankaŭ povas konsulti la Interreta portalo TripAdvisor

JUNULARA RESTADEJO.
Ankaŭ Eblas restadi ĉe la junulara restadejo “Albergue municipal de Ronda” C/Fernando de los Rios,2. Ronda. Ĝi estas nova konstruaĵo proksima al la stacidomo kaj busa stacio, kaj havas ĉambroj por 2,4,6 kaj 12 personoj je malmultekostaj prezoj (10-14 € /nokto). Vi povas konsulti ĝia paĝaro: www.alberguederonda.es

cspinola (Показать профиль) 18 января 2014 г., 22:06:28

Interesa satelita vido pri la Ronda regiono. Oni povas observi la verdajn montarojn kaj la grizajn pintojn el plej altaj montoj. La pinto "El Torrecilla" estas 1920 metrojn super la mara nivelo. La Mediteranea Maro aperas en la sudo, kaj vi povas observi la ŝoseo skulptita en la kruta suda montaro, kiu rekte konektas Arundon kun la vizitinda “Suna Marbordo” (Costa del Sol), Marbella,...

cspinola (Показать профиль) 19 января 2014 г., 12:06:06

Restaĵo el teatro en la romia urbo Acinipo, antikva Ronda en la Romia epoko.

cspinola (Показать профиль) 19 января 2014 г., 15:21:23

La abiejo-"pinsapo" estas spezo nur ekzistanta en la nordaj flankoj de montaroj en suda Hispanio kaj norda Maroko. Ĝi estas vegetaĵara restaĵo de la lasta glaci-periodo. Proksima al Ronda situas la "Sierra de las Nieves" (Montaro de la Neĝoj) kie estas praa kaj bela pinsaparo.

Наверх