Đi đến phần nội dung

73-a Hispana Kongreso en Arundo (Ronda)

viết bởi cspinola, Ngày 05 tháng 12 năm 2013

Tin nhắn: 62

Nội dung: Esperanto

cspinola (Xem thông tin cá nhân) 20:19:45 Ngày 26 tháng 1 năm 2014

Jen la foto...de la plej alta pinto de la "Sierra de las Nieves" (Montaro de la Neĝoj) apud Ronda, sedejo de la "Hispana Kongreso", kiel el mia hejmo en Malaga estas nune vidita.
Carlos Spinola.

cspinola (Xem thông tin cá nhân) 16:40:46 Ngày 28 tháng 1 năm 2014

Hodiaŭ ni speciale invitas al amikoj el Germanio. Rektaj malmultekostaj flugoj Hamburg - MalagaBerlin-MalagaFrankfurt-MalagaStuttgart-Malaga
por alveni al la Hispana kongreso !!

cspinola (Xem thông tin cá nhân) 19:19:15 Ngày 31 tháng 1 năm 2014

Hodiaŭ ni speciale invitas al amikoj el Francio kaj Belgio. Rektaj malmultekostaj flugoj Paris-Malaga
kaj Bruselas-Malaga por alveni al la [url]Hispana Kongreso[/url]

Gratulojn al la jam aliĝintoj el Belgio!! Vi ĝujos la kongreson!

cspinola (Xem thông tin cá nhân) 17:17:52 Ngày 01 tháng 2 năm 2014

Oni publikigis fotojn pri Ronda en la Hispana Esperanta Kongreso ĉe facebook

cspinola (Xem thông tin cá nhân) 16:56:41 Ngày 06 tháng 2 năm 2014

Ĝis la 15a de februaro vi povas ĝui pli malmultekostan aliĝkotizon por partopreni la Andaluzian kaj Hispanan Esperanto-Kongreson, ne maltrafu tian okazon!
Cetere, tute senpage aliĝas la jenaj homoj:
- infanoj kaj junuloj naskiĝintaj post la 31/12/1989
- akompanantoj de handikapuloj
Ni jam estas 74 aliĝintoj!
Retejo: [url=arundakongreso2014.wordpress.com]arundakongreso2014.wordpress.com[/url] (esperante)

cspinola (Xem thông tin cá nhân) 22:58:14 Ngày 19 tháng 2 năm 2014

Iam oni atingis 100 aliĝintoj al la H[url=arundakongreso2014.wordpress.com ]ispana kaj Andaluzia Kongreso 2014 en Arundo[/url], teme Esperanto kaj Flamenko!
La LKK kuraĝas ĉiujn partopreni!

cspinola (Xem thông tin cá nhân) 23:15:14 Ngày 06 tháng 3 năm 2014

La plej bona eŭropa turisma celo estas Ronda – El mejor destino europeo es Ronda.
La hispana ĵurnalo “El Mundo” publikigis la 28-an de februaro
tian novaĵon pri Ronda.
Estis reta kvizo pri la turisma kvalito de urboj kun malpli ol 100.000 loĝantoj. Ribe el Danio atingis plej voĉdonoj, kaj Ronda estis la plej bone taksata, kaj atingis honoran premion.
Vidu pli ĉe: "El Mundo:Ronda honora premio

cspinola (Xem thông tin cá nhân) 20:39:26 Ngày 07 tháng 3 năm 2014

Ankaŭ el Sudafriko, Kirgiztano, Rusio, Slovakio, Germanio, Ĉekio, Italio, Germanio, Francio oni interesiĝas pri la Hispanan Kongreso. Saluton kaj bonvenon!

Tio estas la statistiko de la hodiaŭaj vizitoj al la kongresa paĝo.

Lando, Vidoj
Hispanio, 75
Sudafriko, 5
Italio, 4
Ĉekio, 4
Kirgiztano 2
Rusio, 2
Slovakio, 2
Germanio, 1
Francio, 1

cspinola (Xem thông tin cá nhân) 20:48:14 Ngày 28 tháng 3 năm 2014

Ĝisdatigita la paĝo "Vojaĝo el Malago ĝis Ronda" inkluzive de plej konvena trajna vojaĝo Malaga-Ronda.

cspinola (Xem thông tin cá nhân) 21:59:20 Ngày 07 tháng 4 năm 2014

Oni konigis ligilon pri: Jungkee Lee transricevis la atestilon (C1) de KER-ekzameno.
Tio estas mirinda kaj imitinda, ke ankaŭ famaj esperantistoj faras ekzamenojn por disvastigi Esperanton.

Quay lại