去目錄頁

73-a Hispana Kongreso en Arundo (Ronda)

cspinola, 2013年12月5日

讯息: 62

语言: Esperanto

cspinola (显示个人资料) 2013年12月5日上午12:57:18

Vi ĉiuj estas invitataj al la 73-a Hispana Kongreso okazonta en Arundo (Ronda), de la 1-a ĝis la 4-a de Majo 2014. La temo de ĉi kongreso estas Esperanto kaj flamenko, kun hispanaj kantoj kaj dancado.

Vidu la sekvan ligilon:
http://arundakongreso2014.wordpress.com/

cspinola (显示个人资料) 2013年12月5日下午12:05:17

Oni planas organizi KER ekzamenojn dum la hispana kongreso. Se tio interesas vin, bonvolu plenigi la formularon ĉe.

http://arundakongreso2014.wordpress.com/ker-ekzamenoj-dum-la-arunda-hispana-kongreso/

Ni kontaktos vin kaj donu al vi novajn informojn.

cspinola (显示个人资料) 2013年12月5日下午7:31:38

Arundo (Ronda)estas bela kaj magia urbo en la suda parto en Andaluzio, suda parto el Hispanio. Vi povas viziti la paĝaro http://turismoderonda.es/

antoniomoya (显示个人资料) 2013年12月5日下午9:18:40

Carlos, kiam la esperantistoj, unu post unu, alvenos el ĉiuj lokoj al Arundo, KIE ili povos trovi la aliajn esperantistojn?... Ĉar vi mencias nenion pri kongresejo, difinita hotelo aŭ loko, ktp.

Se mi prezentiĝas tie, KIE mi trovos vin?

Amike.

cspinola (显示个人资料) 2013年12月5日下午11:07:40

antoniomoya:Carlos, kiam la esperantistoj, unu post unu, alvenos el ĉiuj lokoj al Arundo, KIE ili povos trovi la aliajn esperantistojn?... Ĉar vi mencias nenion pri kongresejo, difinita hotelo aŭ loko, ktp.
Se mi prezentiĝas tie, KIE mi trovos vin?
Vi rajtas, ni enmetos tiajn informojn en la paĝaro, kaj tie-ĉi.
Dankon.

cspinola (显示个人资料) 2013年12月6日下午2:00:19

La kongresejo estos la historia konstruaĵo de la antikva Monaĥejo Sankta Domeniko (Convento de Santo Domingo), centre situata apud la fama Nova Ponto.

http://turismoderonda.es/catalogo/esp/stodomingo.h...

karpcio (显示个人资料) 2013年12月6日下午6:50:57

Nome de AEU (Andaluzia Esperanto Unuiĝo)mi invitas vin ĉiuj aliĝi al nia Hispana Kongreso de Esperanto okazonta de la 1-a ĝis la 4-a de majo en la urbo Arundo (Ronda). Ni promesas bonan harmonion...

cspinola (显示个人资料) 2013年12月7日下午4:53:39

Per esperantaj agadoj ni faras esperantujo.

Hispana kaj andaluzia kongreso 2014

Dalo (显示个人资料) 2013年12月7日下午5:51:33

Mi vidis la paĝon, mi demandas vin. La retpoŝto estas kongreso@esperanto.es aŭ fratecoesperanto@yahoo.es?, en la paĝo "Aliĝilo" aperas du retpoŝto

karpcio (显示个人资料) 2013年12月7日下午5:57:50

Saluton al ĉiuj!
De la 1-a ĝis la 4-a de majo 2014, en la urbo Arundo (Ronda), okazos la Hispana Kongreso kaj se vi ŝatas flamenkon, tie vi havos la okazon ĝui flamenkan feston kun deklamado, kantoj kaj parolado pri la animo de Andaluzio. Ĉeestu, ĉar ĉi originala kongreso ne plu okazos en alia loko.

Ángel Arquillos

回到上端