Aller au contenu

Ni kune traduku versojn

de klapa, 5 décembre 2013

Messages : 6

Langue: Esperanto

klapa (Voir le profil) 5 décembre 2013 09:55:23

Jen estas verso, kiun mi provis traduki el la rusa lingvo ( de nia loka poeto). Chu Vi povas korekti la tradukon?
TAGILO (la nomo de nia urbo)
Altiras min denove ja Tagilo,
Kie frostighis mi, varmighis che burghilo,
Kaj falis tie mi, denove fortojn havis,
Tra neghventeg' vestita en jaketo marshis.
Ghi en la hor' alarma metale estas firma,
Dum horo gaja
Per la kantar' malkvietiga
En la malfacila urb' mi havis revon
Akiri al ghi similan karakteron.

kaŝperanto (Voir le profil) 5 décembre 2013 16:08:36

Estas bela poemo, sed mi ne povas korekti tradukon ĉar mi ne konas la originalan poemon (kaj mi ne komprenas la rusan lingvon).

Interesa, ke la nomo de via urbu estas esperanta vorto 'tagilo'. Ĉu ĝi estas taga ilo? okulumo.gif

jismith1989 (Voir le profil) 5 décembre 2013 16:34:58

kaŝperanto:Estas bela poemo, sed mi ne povas korekti tradukon ĉar mi ne konas la originalan poemon (kaj mi ne komprenas la rusan lingvon).

Interesa, ke la nomo de via urbu estas esperanta vorto 'tagilo'. Ĉu ĝi estas taga ilo? okulumo.gif
Ia ilo kiun oni uzas ĉiutage?

klapa (Voir le profil) 6 décembre 2013 18:04:41

La plena nomo de la urbo estas Nijhnij Tagil.Nijhnij signifas Malsupra.En la urbo estas rivereto Tagil, eble tial estis nomita la urbo.Tio estas propra nomo.Vi povas vidi la nomon sur la mapo en la Sverdlovska regiono. La chefa urbo de la regiono estas Jekaterinburgo

kaŝperanto (Voir le profil) 6 décembre 2013 20:16:21

jismith1989:
kaŝperanto:Estas bela poemo, sed mi ne povas korekti tradukon ĉar mi ne konas la originalan poemon (kaj mi ne komprenas la rusan lingvon).

Interesa, ke la nomo de via urbu estas esperanta vorto 'tagilo'. Ĉu ĝi estas taga ilo? okulumo.gif
Ia ilo kiun oni uzas ĉiutage?
Aŭ eble, se vi estus Helios, ĝi priskribus la kaleŝon de la suno, per kiu vi faras tagojn.

Mi havas similan problemon kiam mi esperantigas la nomon de mia propra ŝtato, "Indiana". Indiano jam estas vera esperanta vorto, kaj ne priskribas nenian ŝtaton.

whysea (Voir le profil) 7 décembre 2013 01:51:22

----

Retour au début