去目錄頁

Adjektivoj kiel transitivaj verboj?

从 eric_vandenburg, 2013年12月6日

讯息: 8

语言: Esperanto

eric_vandenburg (显示个人资料) 2013年12月6日上午8:48:03

Jen la jena:

"Melhundo estas germana hundo, havanta longan korpon kaj mallongajn gambojn."

La ĉi-supre frazo konfuzis min, ĉar la a-vorto "havanta" havas n-vortajn objektojn! Tiam mi pensis, ke la participo: "havanta" estas pli-malpli anstataŭigebla kun: "kiu havas", do, baze, ĉi tiu adjektivo ankaŭ estas transitiva verbo.

Ĉu mi induktas ĝuste?

michaleo (显示个人资料) 2013年12月6日上午11:11:08

eric_vandenburg:Jen la jena:

"Melhundo estas germana hundo, havanta longan korpon kaj mallongajn gambojn."

La ĉi-supre frazo konfuzis min, ĉar la a-vorto "havanta" havas n-vortajn objektojn! Tiam mi pensis, ke la participo: "havanta" estas pli-malpli anstataŭigebla kun: "kiu havas", do, baze, ĉi tiu adjektivo ankaŭ estas transitiva verbo.

Ĉu mi induktas ĝuste?
Ne, adjektivo ne povas esti verbo. Ĉi tiu vorto estas adjektiva participo, do havas ecojn de verbo kaj adjektivo, sed estas nek adjektivo nek verbo.

eric_vandenburg (显示个人资料) 2013年12月6日上午11:29:14

michaleo:
eric_vandenburg:Jen la jena:

"Melhundo estas germana hundo, havanta longan korpon kaj mallongajn gambojn."

La ĉi-supre frazo konfuzis min, ĉar la a-vorto "havanta" havas n-vortajn objektojn! Tiam mi pensis, ke la participo: "havanta" estas pli-malpli anstataŭigebla kun: "kiu havas", do, baze, ĉi tiu adjektivo ankaŭ estas transitiva verbo.

Ĉu mi induktas ĝuste?
Ne, adjektivo ne povas esti verbo. Ĉi tiu vorto estas adjektiva participo, do havas ecoj de verbo kaj adjektivo, sed estas nek adjektivo nek verbo.
Sed, kial la n-finaĵoj post la 'adjektivo'? Tio estas mia demando. Estas eraro?

pjer (显示个人资料) 2013年12月6日上午11:48:17

"havas" signus transiran verbon, sed "kiu havas" ne! La frazo ne enhavas eraron. Fakte vi pravas dirante: "havanta" proksimume = "kiu (nun) havas".

Urho (显示个人资料) 2013年12月6日上午11:50:53

eric_vandenburg:
michaleo:
eric_vandenburg:Jen la jena:

"Melhundo estas germana hundo, havanta longan korpon kaj mallongajn gambojn."

La ĉi-supre frazo konfuzis min, ĉar la a-vorto "havanta" havas n-vortajn objektojn! Tiam mi pensis, ke la participo: "havanta" estas pli-malpli anstataŭigebla kun: "kiu havas", do, baze, ĉi tiu adjektivo ankaŭ estas transitiva verbo.

Ĉu mi induktas ĝuste?
Ne, adjektivo ne povas esti verbo. Ĉi tiu vorto estas adjektiva participo, do havas ecoj de verbo kaj adjektivo, sed estas nek adjektivo nek verbo.
Sed, kial la n-finaĵoj post la 'adjektivo'? Tio estas mia demando. Estas eraro?
Miakomprene, la participo 'havanta' estas adjektiveca verboformo, kaj havi ja estas transitiva verbo – tial n-finaĵoj . Do, havanta = kiu havas, kiel vi diris.

Francestral (显示个人资料) 2013年12月6日上午11:54:11

Saluton.
eric_vandenburg:Sed, kial la n-finaĵoj post la 'adjektivo'? Tio estas mia demando. Estas eraro?
Ne estas eraro. Vidu PMEG 12.2.2. N por objekto --- Objekto kiel priskribo.

kaŝperanto (显示个人资料) 2013年12月6日下午7:54:16

Ĉu vi ne jam vidis frazojn kiel, "Trinkinte kafon, mi ne povis dormi."?

La adjektivaj/adverbaj participoj tre normale estas uzanta kun akuzativo. Estas kiel la participaj frazoj el la angla. La tuta frazo ankoraŭ priskribis aŭ agon (adverba) aŭ objecton (adjectiva).

Jen, "Having drunk coffee, I could not sleep." Ĉu la "coffee" ne estas rekta objekto de "drunk"?

eric_vandenburg (显示个人资料) 2013年12月7日上午3:58:13

Francestral:Saluton.
...
Ne estas eraro. Vidu PMEG 12.2.2. N por objekto --- Objekto kiel priskribo.
Dankon Francestral! Tiu parto de Pomego enhavas ekzakte tion, kion mi volis scii.

回到上端