Al contingut

Ĉu vi pensas esperante?

de Glan, 23 de novembre de 2007

Missatges: 16

Llengua: Esperanto

Belapo (Mostra el perfil) 29 de novembre de 2007 10.39.55

Mi preskaŭ neniam pensas esperante, sed ofte alilingve. Mia lingvo estas norvego, sed mi ofte parolas kun alinacia homoj, kaj tiam mi pensas angle.

rosto (Mostra el perfil) 30 de novembre de 2007 13.59.05

Mi ĵus ekvidis, ke estimata Terurĉjo kaptis min uzantan neesperantan vorton:
Terurĉjo:Posible estas kruto!murdisto.gif mi rekomendus: kiel eble pli multe.
Jen, vidu ekzemplon, kiel mi pensas: mi uzas tian vorton kian alvenas en mia kapo. rido.gif
Kiel mi volas tiel mi pensas. Do ne redaktu miajn pensojn...
demando.gif Pri kio mi parolas ĉi tie?

Matthieu (Mostra el perfil) 1 de desembre de 2007 13.28.51

Mi foje pensas Esperante, ĉefe kiam mi skribas tiulingve.
Sed mi ne konas sufiĉe da vortoj, por pensi en ĉia situacio.

rosto (Mostra el perfil) 2 de desembre de 2007 6.01.09

Mi ankaŭ vidas ĉi tion tiel:
Homo ja ne pensas per vortoj. Komence en konscio naskiĝas penso. Senvorta penso. Poste homoj ofte traparolas la penso ene por si mem vorte. Tio ne estas neceso, sed nur kutimo. Iaj homoj komprenas tion, kaj aliaj ne komprenas. Mi ne scias kial.

Glan (Mostra el perfil) 2 de desembre de 2007 12.03.21

Terurĉjo:Mi ne dirus, ke mi pensas en Esperanto, kvankam mi ofte kaptas miajn pensojn, ke mi kontraŭvole tradukas mense multajn vortojn, esprimojn, frazojn en Esperanton.Iam mi eĉ speciale penas interpreti parolatajn frazojn aŭ diversajn skribaĵojn.
Sed konstante pensi mi ne kapablas.
Kiam mi legas cin, ŝajnas al mi ke cia esperanto estas tre bone. Kial do ci ne kapablas konstante pensi tiulingve? Kiuj estas la mankoj, kiuj klarigas tion?

rosto:Mi ankaŭ vidas ĉi tion tiel:
Homo ja ne pensas per vortoj. Komence en konscio naskiĝas penso. Senvorta penso. Poste homoj ofte traparolas la penso ene por si mem vorte. Tio ne estas neceso, sed nur kutimo. Iaj homoj komprenas tion, kaj aliaj ne komprenas. Mi ne scias kial.
Ĉu ci volas diri, ke esprimi ene siajn pensojn per vortoj estas kutimo?
Amiko ĝuste diris min freŝdate, ke li ne pensis per vortoj.

rosto (Mostra el perfil) 2 de desembre de 2007 13.23.47

Esprimi ene siajn pensojn per vortoj estas kutimo. Tion mi diris.
Iaokaze tio estas bona kutimo, aliokaze tio nur malhelpas.
Penso estas pli rapida kaj libera ol vortoj.

Tornar a dalt