目次へ

Ĉu vi pensas esperante?

Glan,2007年11月23日の

メッセージ: 18

言語: Esperanto

Salem (プロフィールを表示) 2007年11月29日 4:01:44

Kiam mi komensis lerni Esperanton, mi trovis, ke agi kvazaŭ mi estus interpretisto helpis lerni novajn vortojn (mi rimarkis, kio vortoj mankis al mi, kaj serĉis ilin poste en mia vortaro) kaj tio helpis min ankaŭ ekpensi esperante.

Mi jam kredas, ke ankaŭ legado estas bonege maniero lerni pli da vortoj, sed ĝi estas iom senage.

Ĝenerale, tio ĉi estas mia plej grava problemo iam ajn mi lernas lingvojn.

Belapo (プロフィールを表示) 2007年11月29日 10:39:55

Mi preskaŭ neniam pensas esperante, sed ofte alilingve. Mia lingvo estas norvego, sed mi ofte parolas kun alinacia homoj, kaj tiam mi pensas angle.

rosto (プロフィールを表示) 2007年11月30日 13:59:05

Mi ĵus ekvidis, ke estimata Terurĉjo kaptis min uzantan neesperantan vorton:
Terurĉjo:Posible estas kruto!murdisto.gif mi rekomendus: kiel eble pli multe.
Jen, vidu ekzemplon, kiel mi pensas: mi uzas tian vorton kian alvenas en mia kapo. rido.gif
Kiel mi volas tiel mi pensas. Do ne redaktu miajn pensojn...
demando.gif Pri kio mi parolas ĉi tie?

Terurĉjo (プロフィールを表示) 2007年11月30日 22:21:13

lango.gif
Ŝajne, ke vi pensis ne en Esperanto, sed en la angla, se tiu vorto alvenis en vian kapon.
senkulpa.gif

Matthieu (プロフィールを表示) 2007年12月1日 13:28:51

Mi foje pensas Esperante, ĉefe kiam mi skribas tiulingve.
Sed mi ne konas sufiĉe da vortoj, por pensi en ĉia situacio.

rosto (プロフィールを表示) 2007年12月2日 6:01:09

Mi ankaŭ vidas ĉi tion tiel:
Homo ja ne pensas per vortoj. Komence en konscio naskiĝas penso. Senvorta penso. Poste homoj ofte traparolas la penso ene por si mem vorte. Tio ne estas neceso, sed nur kutimo. Iaj homoj komprenas tion, kaj aliaj ne komprenas. Mi ne scias kial.

Glan (プロフィールを表示) 2007年12月2日 12:03:21

Terurĉjo:Mi ne dirus, ke mi pensas en Esperanto, kvankam mi ofte kaptas miajn pensojn, ke mi kontraŭvole tradukas mense multajn vortojn, esprimojn, frazojn en Esperanton.Iam mi eĉ speciale penas interpreti parolatajn frazojn aŭ diversajn skribaĵojn.
Sed konstante pensi mi ne kapablas.
Kiam mi legas cin, ŝajnas al mi ke cia esperanto estas tre bone. Kial do ci ne kapablas konstante pensi tiulingve? Kiuj estas la mankoj, kiuj klarigas tion?

rosto:Mi ankaŭ vidas ĉi tion tiel:
Homo ja ne pensas per vortoj. Komence en konscio naskiĝas penso. Senvorta penso. Poste homoj ofte traparolas la penso ene por si mem vorte. Tio ne estas neceso, sed nur kutimo. Iaj homoj komprenas tion, kaj aliaj ne komprenas. Mi ne scias kial.
Ĉu ci volas diri, ke esprimi ene siajn pensojn per vortoj estas kutimo?
Amiko ĝuste diris min freŝdate, ke li ne pensis per vortoj.

rosto (プロフィールを表示) 2007年12月2日 13:23:47

Esprimi ene siajn pensojn per vortoj estas kutimo. Tion mi diris.
Iaokaze tio estas bona kutimo, aliokaze tio nur malhelpas.
Penso estas pli rapida kaj libera ol vortoj.

先頭にもどる