Meddelanden: 18
Språk: Esperanto
Glan (Visa profilen) 23 november 2007 17:23:03
Mi ofte provas pripensi esperante, kaj mi havas bonajn refleksojn en simplaj situacioj. Sed al mi mankas ankoraŭ tro da vortoj kaj gramatikaj elementoj por uzi ĝin en multegaj apartaj kuntekstoj.
Pinguin (Visa profilen) 23 november 2007 18:38:08
En la komenco tiel mi eklernis uzi Esperanton en kiel eble plej da situacioj (do mi rekomendas al vi ke vi plu ekzercu, ĉar nepre indas!) kaj nun mi plu faradas tion ĉar mi ege ŝatas tion.
Pensado en Esperanto estas ja tre plaĉa al mi ĉar Esperanto donas al mi multajn manierojn esprimi min (sentu vin libera eksperimenti kaj uzi nekutimajn kunmetaĵojn ekzemple).
Cetere tia Esperanta pensado tre helpas al mi se mi volas ion tajpi en Esperanto, ĉar do mi ne bezonas traduki
![lango.gif](/images/smileys/lango.gif)
RiotNrrd (Visa profilen) 23 november 2007 19:01:31
Se vi ne konas aliajn esperantistojn kunpraktiki, la plej bona maniero lerni esperanton estas skribi ĝin (kaj redakti kion vi skribis denove kaj denove ĝis ĝi iĝas la plej bona vi povas fari).
TED110 (Visa profilen) 23 november 2007 20:07:40
En ĉiuj lingvoj, kiuj vi lernas, vi devus provi al pripensas tiel. Kaj pli bona estas, kiam vi eĉ sonĝas esperante!!
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
piotrek92 (Visa profilen) 23 november 2007 22:46:31
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
Ĝis!
Mielo (Visa profilen) 24 november 2007 07:45:55
![ploro.gif](/images/smileys/ploro.gif)
TED110 (Visa profilen) 24 november 2007 13:47:03
rosto (Visa profilen) 24 november 2007 16:01:59
Terurĉjo (Visa profilen) 24 november 2007 22:08:53
![murdisto.gif](/images/smileys/murdisto.gif)
Mi ne dirus, ke mi pensas en Esperanto, kvankam mi ofte kaptas miajn pensojn, ke mi kontraŭvole tradukas mense multajn vortojn, esprimojn, frazojn en Esperanton.
Iam mi eĉ speciale penas interpreti parolatajn frazojn aŭ diversajn skribaĵojn.
Sed konstante pensi mi ne kapablas.
Krome, mi ne opinias, ke tio estas vera pensado, sed mensa tradukado. Por pensi, LMMO, necesas konstante paroli solan lingvon dum kelkaj jaroj. Mi ja konstante parolas ruse.
TED110 (Visa profilen) 25 november 2007 14:56:23
Se vi pripensas ekzemple pri lekcio de matematiko aŭ enigmo, vi faras ĝin pli kun via patrina lingvo.
Gravas nur, ke vi ne devas "traduki en la kapo", sed parolas kaj skribas libere.