去目錄頁

Ĉu vi pensas esperante?

Glan, 2007年11月23日

讯息: 18

语言: Esperanto

Glan (显示个人资料) 2007年11月23日下午5:23:03

Ĉu vi pripensas esperante en via ĉiutaga vivo?
Mi ofte provas pripensi esperante, kaj mi havas bonajn refleksojn en simplaj situacioj. Sed al mi mankas ankoraŭ tro da vortoj kaj gramatikaj elementoj por uzi ĝin en multegaj apartaj kuntekstoj.

Pinguin (显示个人资料) 2007年11月23日下午6:38:08

Jes, mi ĉiutage laŭeble pensas en Esperanto.

En la komenco tiel mi eklernis uzi Esperanton en kiel eble plej da situacioj (do mi rekomendas al vi ke vi plu ekzercu, ĉar nepre indas!) kaj nun mi plu faradas tion ĉar mi ege ŝatas tion.

Pensado en Esperanto estas ja tre plaĉa al mi ĉar Esperanto donas al mi multajn manierojn esprimi min (sentu vin libera eksperimenti kaj uzi nekutimajn kunmetaĵojn ekzemple).

Cetere tia Esperanta pensado tre helpas al mi se mi volas ion tajpi en Esperanto, ĉar do mi ne bezonas traduki lango.gif.

RiotNrrd (显示个人资料) 2007年11月23日下午7:01:31

Jes, mi ofte provas pensi esperante en ĉiutaga vivo. Dum la komenco de mia lernado, estis malfacile ĉar mi mankis multe da vortoj, sed ju pli mi (plejparte) skribis, des pli vortoj mi lernis, kaj nun mi konas sufiĉajn vortojn, kaj gramatikon, pensi esperante pri plej aferoj.

Se vi ne konas aliajn esperantistojn kunpraktiki, la plej bona maniero lerni esperanton estas skribi ĝin (kaj redakti kion vi skribis denove kaj denove ĝis ĝi iĝas la plej bona vi povas fari).

TED110 (显示个人资料) 2007年11月23日下午8:07:40

Mi ankaŭ provas ĝin ofte, kaj ofte mi sukcesas, certe ja ne estas tre facila.

En ĉiuj lingvoj, kiuj vi lernas, vi devus provi al pripensas tiel. Kaj pli bona estas, kiam vi eĉ sonĝas esperante!! rideto.gif

piotrek92 (显示个人资料) 2007年11月23日下午10:46:31

Fakte, mi kelkiam pensas en esperanto, sed tiu pensado ne estas intenca. Tiu okazas sen mia volo. Ekzemple mi ion faras kaj pensas - subite miaj pensoj estas en esperanto. Ĝi estas unu, du frazoj, kaj denove mi pensas en mia gepatra lingvo - pola. Mi iam pensis ke mi estas freneza, sed mi ellernis vivi kun mia esperanto-pensado-erupcioj okulumo.gif

Ĝis!

Mielo (显示个人资料) 2007年11月24日上午7:45:55

Kiam mi skribis multan Esperante, mi pensas Esperante en mia labortaga vivo. Bedaŭrinde, mi interparolas kun nenio Esperante. ploro.gif

TED110 (显示个人资料) 2007年11月24日下午1:47:03

Kiam mi babilas kun aliaj personoj, mi ofte denkas "kio vi dirus nun esperante?"

rosto (显示个人资料) 2007年11月24日下午4:01:59

Jes, mi iam pensas esperante. Kvankam mi havas nenion por interparoli esperante, mi legas kiom posible multe. Ie en reto, mi ne memoras kie, mi legis, ke tio estas kutima fenomeno, esperantistoj ofte pensas esperante. Tio okazas pro simpleco kaj logiko de la lingvo.

Terurĉjo (显示个人资料) 2007年11月24日下午10:08:53

Posible estas kruto!murdisto.gif mi rekomendus: kiel eble pli multe.

Mi ne dirus, ke mi pensas en Esperanto, kvankam mi ofte kaptas miajn pensojn, ke mi kontraŭvole tradukas mense multajn vortojn, esprimojn, frazojn en Esperanton.
Iam mi eĉ speciale penas interpreti parolatajn frazojn aŭ diversajn skribaĵojn.
Sed konstante pensi mi ne kapablas.
Krome, mi ne opinias, ke tio estas vera pensado, sed mensa tradukado. Por pensi, LMMO, necesas konstante paroli solan lingvon dum kelkaj jaroj. Mi ja konstante parolas ruse.

TED110 (显示个人资料) 2007年11月25日下午2:56:23

Vi do povas pensi esperante, sed certe ja, ofte ĝi estas fiktiva kaj malnecesa, eble kiel fantazio aŭ kiam oni pripensas ion, kiu estas revo aŭ pripenso.
Se vi pripensas ekzemple pri lekcio de matematiko aŭ enigmo, vi faras ĝin pli kun via patrina lingvo.

Gravas nur, ke vi ne devas "traduki en la kapo", sed parolas kaj skribas libere.

回到上端